Rodoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Komunumo Rodoso
greke Δήμος Ρόδου (Ρόδος)
Flago
insulopoliso [+]

RegionoSuda Egeo
Regiona distriktoRodosod:Q1541945

Supermara alteco1 215 m [+]
Koordinatoj36° 11′ N, 27° 58′ O (mapo)36.18361111111127.963888888889Koordinatoj: 36° 11′ N, 27° 58′ O (mapo)
- mezoRodosod:Q188731
Plej alta punktoAtavyros [+]

Areo1 407,955 km² (140 796 ha)

Loĝantaro115 490 (2011)[1]

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo85x xx [+]
LAU6901

Komunumaj distriktoj10
Urbodistriktoj16
Lokaj komunumoj27

Rodoso (Tero)
Rodoso (Tero)

Map
Komunumo Rodoso

Vikimedia Komunejo:  Rhodes [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo

Rodoso[2], nomata ankaŭ RodoRodiso (greke Ρόδος [ROdos]), estas insulo en Mediteraneo sudokcidente de Turkio. Ĝi apartenas al Grekio kaj estas la plej orienta el ties insuloj.

Ĝia areo estas 1400 km², ĝia pleja longo estas 78 km, la pleja larĝo 38 km; loĝas sur ĝi 150 000 homoj. Ĝia plej grava urbo estas Rodos-Urbo ĉe la norda bordo. Ties historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.[3]

Plej alta loko estas monto Ataviro (1215 m).

En Rodoso iam staris giganta statuo de la suna dio Helios, nomata Koloso de Rodoso; ĝi estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Laŭ iuj ĝi estis tiom granda, ke ĝiaj piedoj staris sur la du flankoj de haveno kaj ŝipoj traveturis sub ĝi; tio estas dubata, sed oni taksas la alton de la statuo je pli ol 30 metroj. La statuo disfalis dum tertremo en -226. Plinio la pli maljuna ankoraŭ vidis ĝiajn restaĵojn kaj raportis, ke ĝiaj fingroj estis pli grandaj ol normalaj statuoj.

Diodoro asertis ke, same kiel la koribantoj en Kreto protektis Zeŭson de lia patro Krono, la telkinoj vartis kaj protektis lian fraton, la maran dion Pozidonon, en tiu-ĉi insulo. Kiam li iĝis plenaĝa, li enamiĝis en la fratinon de la Telkinoj, Halia (Ἄλια), kun kiu li havis filinon, la nimfon Rode (Ῥόδη), de kies nomo devenis la nuna nomo de la insulo[4].

De 1309 ĝis 1530 Rodoso estis rezidejo de la nuna Malta Ordeno.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Rodoso kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Rodoson:

Ambaŭ vojaĝas fluge al la insulo Rodisa
kaj vidas la Koloson, kiu diskrure traarkas
super la enirejo de blankesabla haveno.
Jen sub ĝi velas ŝipoj sen ia ĝeno, protekte
de alta ŝtona skulpto, kun nuda brako giganta.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezulto de censo 2011 ĉe nacia statistika servo de Greklando (ΕΛ.ΣΤΑΤ) (Excel-dokumento, 2,6 MB)
  2. laŭ PIV, https://vortaro.net/#Rodoso_kd : "Rodos/oB. Insulo en E Mediteraneo k havenurbo en tiu insulo (28°16′E, 36°27′N): la Koloso de ⁓o (giganta statuo, inter kies kruroj enhaveniĝis la ŝipoj)."
  3. UNESKO. Medieval City of Rhodes (ar en es fr ja nl ru zh). Alirita 2021-04-11.
  4. Diodoro Sicilia, Universala Historio, Libro 5 [55] greke kaj france angle
  5. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.