Saltu al enhavo

Plinio la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plinio la pli maljuna)
Plinio la Maljuna
Persona informo
Caius Plinius Secundus
Naskiĝo ĉirkaŭ 23
en Novum Comum, Romia Italio,  Romia Imperio
Morto 24-a de aŭgusto 79
en Stabiae, Romia Italio,  Romia Imperio
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Vulkana erupcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Romianoj vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Gaius Plinius Celer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marcella (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Plinia Marcella (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Plinio la Juna, adoptita filo Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Plinio la Juna (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
filozofo
arthistoriisto
ŝtata funkciulo
poeto
natursciencisto
militisto
historiisto
milita komandisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, naturscienco kaj geografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Roma regno vd
Verkado
Verkoj Natura Historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Plinio la pli maljuna

Gaius Plinius Secundus konata kiel Plinius maior, tio estas Plinio la Maljuna (por diferencigi lin disde lia nevo Plinio la Juna), naskita ĉirkaŭ la jaro 23 en Novum Comum (Como), mortinta je la 24-a de aŭgusto 79) estis romia klerulo kaj nobelo.

Plinio faris nobelan karieron unue kiel advokato, poste kiel armea komandanto kaj posta guberniestro (procurator) en diversaj provincoj. Li tiel akiris sciojn pri la regionoj ĝermanaj kaj estis akompananto de la imperiestroj Vespasiano kaj Tito dum ties kampanjoj al Ĝermanio.

Li konatiĝis al la posteula mondo per sia verko Naturalis historia ("naturhistorio"). Ĝi estas speco de 37-voluma enciklopedio, dediĉita al Tito, kaj resumas la natursciencan scion de la epoko. Plinio ĝisvivis la publikigon de la unuaj dek volumoj (per mana kopiado); la ceteraĵo estis publikigita nur post lia morto.

Plinio kiel prefekto de la romia ŝiparo en Mediteraneo en la jaro 79 eksciis pri la erupcio de Vezuvio kaj veturis ŝipe al la Golfo de Napolo por esplori la erupcion kaj helpi la viktimojn de la katastrofo. Tie li estis sufokita de vulkanaj gasoj. Lia nevo Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, konata kiel Plinio la Juna, 27 jarojn poste skribis al Tacito pri lia morto.

Escepte de Naturalis historia ĉiuj verkoj de Plinio perdiĝis. Tamen kelkaj estis uzitaj kiel fontoj de aliaj aŭtoroj, ekzemple lia verko Bella Germaniae (militoj de Ĝermanio) estis uzata de Tacito.

En kelkaj lingvoj oni uzas lian nomon por distingi fortajn vulkanajn erupciojn kiel "pliniajn".

Strukturo de Naturalis historia

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]