Hipokampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hipokampo
Troveblo de fosilioj: Frua Mioceno ĝis nun
Hippocampus sp.
Hippocampus sp.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Syngnathiformes
Familio: Syngnathidae
Genro: Hippocampus
Cuvier, 1816
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Estas ankaŭ hipokampo kiel parto de la cerbo.

Hipokampomarĉevaleto estas genro de fiŝoj el la familio Syngnathidae kun ĉirkaŭ 50 specioj. Senĉese oni priskribas novajn speciojn aŭ alivicigas ilin en jam ekzistantajn. Marĉevaletoj rimarkeblas pro sia aspekto, kiu ne multe pensigas pri fiŝo. La kapo similas al tiu de ĉevalo, la vosto al vermo aŭ raŭpo.

Endanĝerigitaj hipokampoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ridinda hipokampo estas multflanka kaj emancipita majstro en kamuflado, ĝi ankaŭ apartenas al endanĝerigitaj specioj de mara faŭno. Ĝi scipovas danci, ĝi povas kanti, ĝi povas eĉ stari sur la kapo, kaj malgraŭ ĝi forte reproduktas sin kapablante brile kamufli sin, spertaj kaptistoj de tiu ĉi specio de mara faŭno ĉiam revenas kun plenaj boatoj. Tiu ĉi bizara animalo kapablas por bonvenigo eĉ por mallonga tempo eklumvibri, esti fidela edzo kaj tiel longe amindumi sin al sia elektulino, ke al submara filmisto ne sufiĉos por tio la tuta filma bobeno. Kaj se ĝi estas kaptita, ĝi servas eĉ post la morto, ĉar ĝi havas grandan ekonomian signifon.

Sed ĝi devas ankaŭ multon toleri. Tio, ke ĝi servas al sportaj fiŝkaptistoj kiel trofeo, ne estas tio malbona. Esploras ĝin ankaŭ maraj biologoj, sed precipe ĝi estas por orientaj Casanovoj ŝlosilo al ilia feliĉo. Sekigita aŭ saturita aŭ dismuelita je pulvoro oni konsideras la hipokampon kiel forta afrodiziigaĵo kaj en aziaj verkoj pri medikamentoj ĝenerale kiel grava kaj efika ingredienco de ĉiuj kuraciloj kontraŭ astmo, kontraŭ malsanoj de renoj kaj kontraŭ malsanoj de koraj kaj cirkulorganoj. Ankaŭ en eŭropaj apotekaj kompendioj la hipokampo estas menciata jam en la 16-a jarcento kaj indikata kiel medio kontraŭ damaĝigoj de vidkapablo, pikado en la flankoj kaj obsceneco. Tamen ĝuste mala konvinko, ke la pulvoro aŭ ekstraktoj el la hipokampo plifortigas potencon, kaŭzas, ke ĉiujare oni sekigas sub azia suno pli ol 20 milionojn da ekzempleroj de tiu ĉi klaŭno de maroj.

La fakto, ke la hipokampo figuras ne nur en la azia mitologio, sed ankaŭ en legendoj aliloke en la mondo, estas donita pro ĝia disvastiĝo. Ĝi vivas fakte en ĉiuj akvoj, escepte de malvarmaj zonoj. Ĝi nome ŝatas varmon kaj precipe en tropikaj kaj subtropikaj regionoj ĝi estas plej nombra – aŭ ĝis antaŭ nelonga tempo ĝi estis. Rilate al kreskanta demandado ne merkato la plej alireblaj regionoj estas parte sen ĝi pro ties kaptado. Facile alireblaj malprofundaj akvoj en Barato, Vietnamio kaj sur Filipinoj estas jam de lokaj homoj en profundaĵoj ekde du ĝis kvar metroj trenitaj, kio maltrankviligas ŝirmantojn de la naturo.

Diskuto, kiu ekis por ŝirmi hipokampojn, gvidis multajn ŝirmantojn al konvinko, ke estas necese ĝenerale malpermesi ilian vendadon en la merkato. Sed biologino Amanda Vincent el la Universitato McGill en Montrealo, kiu specialiĝas per studado de hipokampoj, ne vidas solvon en tiu ĉi ideo. Laŭ ŝia opinio oni plu vendos la hipokampojn kaj la ingrediencojn el ili en nigra merkato kaj la ŝirmo akiros nenion. Ĝuste male, pli alta vendprezo plinombrigos la nombron de fiŝkaptistoj. Ŝiaopinie solvo ekzemple estus malpermeso de kaptado de gravedaj maskloj aŭ ilia lokigo en kaĝojn, en kiuj ili povus trankvilaj kaj sekuraj ĝisporti frajon. Tio certigus kreskon kaj malebligus neporteblan rabadon de la naturo.

Sed la traktadoj estis interrompitaj kaj la komerco kun la hipokampoj pasas gaje plu. Bedaŭrinde krom uzo de la hipokampoj por medicinaj celoj aligis al ilia kaptado ankoraŭ plua kaŭzo – ili bezonas manki en nenia komerca aŭ privata akvario. La konduto de la hipokampoj malantaŭ vitro apartenas al la plej ŝatata disciplino en la tereno de akvaria agado. Tamen eĉ ne tio estas ĉio. Plua endanĝerigo por la hipokampoj prezentas malpurigo de vivmedio, ĉiokaze precipe de sentemaj ĉebordaj akvoj. Specioj, kiuj vivas pli profunde en maroj, estas ja pli bone ŝirmataj antaŭ fiŝkaptistoj kaj kolektantoj, sed je tio pli multe ekspoziciataj al risko iranta el ŝiptransporto kaj la malpurigo.

Nupta danco[redakti | redakti fonton]

Oni aljuĝas al la hipokampoj amindumadon kaj amvivon respondanta pri intenseco preskaŭ al homaj interrilatoj. Kontribuas al tio ne nur ekzistado de monogamiaj geopoj ĉe ĉiuj specioj, sed ankaŭ "nupta danco", kiuj precipe plifortigas famon de konjekteblaj intergeopaj sentoj. Se en pala matena lumo renkontos geopo de hipokampoj, ili komencos senfinan dancon. Ili kunigos siajn faŭketojn kune en kiso, senfinaj minutoj ili naĝas ĉirkaŭ si tenante sin reciproke per pintoj de siaj vostetoj.

Ili havas ankoraŭ pluajn ecojn, kiuj fondis ilian miton. Apartenas al ili ankaŭ fakto, ke dum "nupto" ili faras ĝustan akrobatan prezentiĝon, kiu estas donita precipe per interŝanĝo de gepatraj roloj. Femaleto enŝprucos maturajn ovojn ĝis la brusta saketo de maskleto, kie poste la idaro evoluas kelke da semajnoj. Poste frajo kiel vualo ĉirkaŭigos la maskleton, por ke fine la junaj hipokampoj disiĝu en la libera akvo, per kio estas la gepatra devo de la maskleto fermita. La junaj hipokampoj, kiuj en sia tipa aspekto, instinktitaj moviĝi tien kaj reen en la libera akvo sen ebleco kaŝi sin kaj apartenanta mimetismo, en la tempo, kiam ili komencas la propran vivon, ili estas plej multe vundeblaj. La "nuptaj dancoj" de la hipokampoj dum kopulacio, kiuj povas daŭri preskaŭ 9 horoj, ne estas sole ia amuzo. Ili plifaciligas ilian reciprokan identecon kaj regulas optimalan harmoniigon de hormona reguligo de la kopulaciantaj unuopuloj, do gravedigo okazas en la plej konvena momento. Ankaŭ matena salutanta gimnastika ceremonio servas al sekura distingo de la kunuloj.

Maraj kameleonoj[redakti | redakti fonton]

Dum la matena gimnastiko ili ŝanĝas ankaŭ intensive sian kolorigon, ĉar al iliaj kapabloj apartenas ankaŭ ebleco akomodiĝi al la ĉirkaŭaĵo. Ili estas majstroj en mimetismo, ili kapablas perfekte kamufli sin inter koraloj, super malprofundaj fundoj, sed ankaŭ en mara herbo, kiu estas vivspaco de plimulto el ili. La hipokampoj kapablas ankaŭ ŝanĝi sian formon, respektive surfacan strukturon. Inter glataj koraloj estas ankaŭ iliaj korpetoj glataj, super strukturitaj surfacoj poste simile strukturitaj. Pro tiuj kaŭzoj biologoj ŝiras siajn harojn klopodante difini unuopajn speciojn kaj multe da skafandristoj eĉ ne kapablas ekvidi ilin.

La hipokampo markas sin per nenia ŝtorma temperamento. Alkroĉiĝinta per la vosto je mara herbo ĝi restas en fakta senmoviĝemo. Al tiu ĉi restado antaŭ destinas ĝin ankaŭ la konstruo de la korpo, kiu estas kovrita per ostaj tabuletoj kiel blendo, do sole longa vosteto estas plene moviĝema. Sed se alproksimiĝos etaj krangonoj, kiuj estas ŝatata delikataĵo de la hipokampoj, ili estas fulmorapide ensuĉitaj per sendenta faŭketo kaj englutitaj. Apetito de la hipokampo estas rekte nesatigebla, ili devas havi ĉiutage kelke da miloj da krangonoj. Feliĉe la hipokampo havas nenian stomakon kaj ĝi ekskrementas duone digestitan nutraĵon tuj eksteren. Ankaŭ planktono kaj koraloj trairadas tra la sama vojo kaj tempo inter unuopaj "manĝaĵoj" la hipokampo pasigas neniel alie, ol denove prepariĝinta esplorŝerĉante pluan nutraĵon.

La hipokampo certe ne apartenas al rapidaj naĝantoj, se mankas al ĝi vosta naĝilo. Malgraŭ tio ĝi kapablas admirinde manovri. Ĝi uzas al tio dorsan naĝilon kaj malgrandajn brustajn naĝiletojn. Ĝi kapablas naĝi ne nur en konata rektiĝinta pozicio, ĝi havas ankaŭ kapablon moviĝi per la kapo antaŭen aŭ suben. Helpas lin al tio dukameraa naĝveziko. Rentgenaj fotoj de vivaj bestoj montris, kiel la aero en la kameraoj dum certa korpotenado tralasas sin, por ke ĝi stabiligu la diversan pozicion de tiu ĉi bizara animalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]