Febo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Febo.
Febo
Natura satelito de Saturno (IX)
Phoebe cassini.jpg
Oficiala nomo Saturno IX
Historio
Malkovrinto William Henry Pickering
Dato de malkovro 1898
Unua superflugo Sondilo Voyager 2
(septembro 1981)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 12 955 759 km
Discentreco 0,156 241 5
Klinangulo 151,78° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 550,564 636 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 220 km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
0,829 2 ± 0,001 0 × 1019 kg
1,634 2 ± 0,046 × 103 kg/m3
~0,049 m/s2
~0,10 m/s
Aksa kliniteco 152.14°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo 0,06
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 16,45
v  d  r
Information icon.svg

Febo estas la plej granda neregula natura satelito de Saturno. Ĝin malkovris la usona astronomo William Henry Pickering la 17-an de marto 1899 per fotoj faritaj dum aŭgusto 1898 el Arekipo, Peruo, fare de DeLisle Stewart. Ĝi estis la unua satelito malkovrita per fotado.

Febo estis ankaŭ la unua celo de la kosmosondilo Cassini-Huygens dum ĝia eniro en la saturnan sistemon en 2004.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Febo estas pli malpli sfera kaj ĝia diametro estas 220 km. Febo rotacias ĉirkaŭ sia akso post naŭ horoj kaj plenumas rondiron ĉirkaŭ Saturno post 18 monatoj. Ĝia surfaca temperaturo estas proksimume 75 K. Ĝi troviĝas ene de la plej granda ringo de Saturno, malkovrita je 2009.

La plejmulto de la satelitoj de Saturno havas tre brilan surfacon, sed la albedo de Febo estas tre malgranda, nur atingas 0,06. Ĝia surfaco estas plena je cikatroj, kun krateroj ĝis 80 kilometrojn longaj, kaj unu 16 kilometrojn alta.

Komence, kiam la unua fotoj montris la malhelan koloron de la satelito, sciencistoj kredis ke temis pri karbona asteroido. Ili estas kemie tre maljunaj kaj oni kredas ke ili estas kombinaĵo el originaj solidaĵoj kiuj kondensiĝis el la molekua nubo kiu estigis la Sunsistemon.

Poste, danke al la informoj kiuj alportis la kosmosondilon Cassini-Huygens, oni konstatis la ekziston de granda diferenco de brileco ene de la krateroj de la satelito, kio indikas la ĉeeston de glacio sub ĝi surfaco. Oni kredas ke Febo estas 50% roka, malsame ol la aliaj satelitoj de Saturno, kies roka proporcio nur atingas proksimume 35%. Pro tiuj datumoj, sciencistoj kredas ke Febo estas kaptita Centaŭro, unu el la multnombraj asteroidoj el la Kujper-zono kiuj orbitas la Sunon inter Jupitero kaj Neptuno.

Orbito[redakti | redakti fonton]

La orbito de Febo estas kvaroble pli malproksima de Saturno ol tiu de Japeto, tre klinita rilate al la ebeno de la ekliptiko kaj retrograda. Tiuj karakteroj estas pliaj indikoj, ke Febo ne formiĝus en la akrecia disko de Saturno, sed estus kaptita de la planedo pro interago kun ties satelitoj.

La orbito de Febo estas ene de saturna ringo[1], videbla nur en infraruĝo pro ĝia malgranda denso kaj multe pli granda ol la videblaj saturnaj ringoj. Tiu ringo estus nutrata de polvoj elŝiritaj el Febo pro meteoritaj alfrapoj. Ĝi estus la kialo de la du-kolora aspekto de Japeto: la polveroj frapus la "antaŭan" flankon de tiu luno kies orbito trairas la enan parton de la ringo.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie montriĝas la mapo farita el la fotoj prenitaj de la kosmosondilo Cassini-Huygens:

Phoebe 2005 Mercator PIA07795 modest.jpg

Esplorado[redakti | redakti fonton]

La unuan superflugon de Febo faris la kosmosondilo Voyager 2 en 1981. Ĝi superflugis la sateliton je distanco de 2,2 milionojn de kilometro kaj do, la fotoj prenitaj havis malgrandan kvaliton.

Poste, la kosmosondilo Cassini-Huygens superflugis ĝin denove la 11-an de junio 2004. Ĉi foje la superflugo okazis je nur 2068 kilometroj. Tiel monriĝis ke ĉi tiu satelito estas tre malsama kompare al la aliaj satelitoj de Saturno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Un nouvel anneau géant autour de Saturne ! (Nova giganta ringo ĉirkaŭ Saturno !) (Futura-Science) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]