Neregula satelito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En astronomio, neregula satelito estas natura satelito kiu posedas grandan orbiton, kun rimarkinda inklinacio, kaj, tre ofte, grandan discentrecon kaj, foje, retrogradan direkton. Oni kredas, ke tiaj satelitoj estis kaptitaj de siaj planedoj, malsimile al regulaj satelitoj, kiuj kreiĝis ĉe la planeda ĉirkaŭaĵo.

Ekde 1997 estis eltrovitaj pli ol naŭdek neregulaj satelitoj orbitantaj la kvar gasgigantojn (Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno). Antaŭ 1997 estis konataj nur dek neregulaj satelitoj, inter kiuj menciindas Febo, la plej granda neregula satelito de Saturno, kaj Himalio, la plej granda neregula satelito de Jupitero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]