Afareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Afareo - (helene Ἀφαρεύς, latine Aphareus) estas en helena mitologio reĝo de Mesino, filo de la reĝo Periero kaj de lia edzino Gorgofona.

Li havis du filojn, fortulon Idon kaj akrevidantan Linkeon. Sed oni sciigas, ke patro de Ido estis Pozidono, kiu eĉ pruntedonis al li flugilhavan veturilon, kiam Ido svatis sin al Marpesa, filino de la reĝo Eveno.

La filoj estis kuzoj de Dioskuroj, herooj Kastoro kaj Polukso. Malgraŭ komence estis sufiĉaj kvereloj inter ili, pli poste ili ĉeestis kune en multaj grandaj aferoj, inter aliaj ĉasadon de kalidona apro aŭ ekspedicion de Argonaŭtoj por ora ŝaffelo.

Fine ili kune entreprenis ŝtelon de brutaroj en Arkadio, sed ĉe divido de la rabaĵo okazis inter ili akra kverelo, ĉe kiu ili ĉiuj kvar pereis.

Alia Afareo estas konata el la Troja milito. Li estis brava Aĥaja militanto, kiu fine falis en batalo kun Eneo.