Linkeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linkeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Afareo
Patrino Arene
Gefratoj Idaso
Kunulo Helena de Trojo
Infanoj Abaso
vdr

Linkeo' - (helene Λυνκεύς, latine). Lynceus estis en la helena mitologio nomo de du personoj.

Linkeo - Argonaŭto[redakti | redakti fonton]

estis filo de Mesenia reĝo Afareo kaj lia edzino kaj duonfratino Areno.

Li havis tiel akran okulon, ke li vidis tra ligno aŭ en terinternon. Lia frato Idaso estis granda fortulo. Multajn aventurojn ili travivadis kune kun siaj kuzoj Kastoro kaj Polukso, kiuj estis konataj kiel Dioskuroj.

Ĉiuj ĉeestis ĉason de kalidona apro kaj ekspedicion de Argonaŭtoj en Kolĥidon por la ora ŝaffelo. La lasta komuna aranĝo estis ŝtelo de brutaro en Arkadio, sed okaze de divido de rabakiro ili ne interkonsentis, eksplodis batalo kaj ĉiuj kvar restis mortaj.

Linkeo - filo de Egipto[redakti | redakti fonton]

estis unu el kvindek filoj de la reĝo Egipto. Li edziĝis kun la plej juna Danaa filino Hipermestro. Unusola li eskapis de morto, kiam ĉiujn ceteraj fratojn dum la edziĝa nokto iliaj novedzinoj murdis. Li edziĝis kun ŝi kaj fariĝis sekvanto sur la argea trono post la reĝo Danao

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lynkeus en la ĉeĥa Vikipedio.