Seleno (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Seleno.
Romia skulptaĵo de la diino Luno, Seleno en la helena mitologio.

Laŭ la helena mitologio, Seleno (el la greka Σελήνη, «brileco»; dorie σελάνα, eolie σελάννα) estis arkaika luna diaĵo, filino de la titanoj Hiperiono kaj Tejo[1].

Ŝi ricevis la epitetojn Meno[2] («monato»), Eŭrifaso («malproksima brilado»), Kintio (ĉar laŭ onidiro ŝi naskiĝis sur tiu monto), Eglo («radianta»), Pazifao («plen-brila»), Ilitio («helpo») kaj Febo, kiel fratino de la suna dio Febo. Ŝia ekvivalento en la romia mitologio estas la diino Luno.

Atributoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam multaj diinoj rilatis al la brila satelito, nur Seleno iĝis plena personigo de la Luno laŭ la plejmulto de la antikvaj poetoj. Aliaj lunaj diinoj, malsamaj laŭ iliaj respektivaj nuancoj, estis: Pazifao, la Leŭkipidinoj, Ariadno, Ilitio, Hekato, Artemiso, Bendiso, Febo kaj Hero (kiu anstataŭas Selenon en la mito de Endimiono laŭ kelkaj rakontoj).

Tamen, kvankam ŝi estas ĉefe konata kiel titanino de la Luno, Seleno ankaŭ prezidis la nokton, oceanajn tajdojn, vidkapablon kaj observadon[3], magion, naskadon, roson, varianton de frenezo (lunatikecon), flegadon kaj la monatojn. Do, ŝia povo inkludis ĉion rilantan laŭ la grekoj al la tera satelito. Ŝi estis "la milda blua lumo kiu karesas la homaron nokte"[3] kaj "aminde eklipsas la lumon de la ŝteloj, divastiĝas tra floraj kampoj kaj maroj, verŝante roson kaj florigante rozojn"[4].

Diano kiel personigo de nokto, de Anton Raphael Mengs (1765). Kun la evoluo de la mito kaj kultado, Artemiso, Seleno kaj Hekato konfuziĝis pro ilia lunaj atributoj, kaj ĉi tie, kiel personigoj de nokto.

Ŝi ofte estis akompanata de Hipno (dormemo)[5], kaj agadas kiel vera reĝino de Nokto. Tamen, kelkaj verkistoj konsideras ŝin (kaj la ceterajn astrojn) sklavino de la sakralaj reguloj kiuj ordigas la firmamenton[6].

Pro tio, ke Helioso (Suno) kaj sia fratino Seleno (Luno) influis sur la aera temperaturo, oni imputis al ili pestojn, epidemiojn kaj mortojn. Tamen, per ilia identigo al sanigintaj gedioj Apolono kaj Artemiso, kiuj reprezentis sekurecon kaj kuracadon, oni ankaŭ preĝis al ili por eviti tiajn malsanojn, kvankam neniu kapablis kompreni la volon de la gedioj[7]. Vergilio konsciis pri ke ŝi ricevis sian lumon el tiu, de ŝia frato[8] kaj priskribis manieron diveni la veteron laŭ la aspekto de Seleno[9].

Medeo junigante Esonon, laŭ Nicolas-André Monsiau. La sorĉistinoj serĉadis la influon de Seleno por plenumi siajn magiajn ritojn. Ofte, ili eĉ atakis la lunon por tion atingi.

La grekaj monatoj komenciĝis per nov-luno kaj estis dividitaj en tri dektagaj periodoj (luno kreskanta, plena kaj malkreskanta), do ĉiuj festoj kaj (mal)favoraj tagoj dependis je ĝi[10]. Pro tio, Seleno (laŭ la kromnomo Meno) prezidis kaj regulis la temp-kalkuladon kaj la dividon de la zodiako[11].

Laŭ la antikvaj grekoj, la lunaj eklipsoj kaj la ruĝ-lunoj devenis el magia influo de la tetalidinoj, perversaj tesaliaj sorĉistinoj, kiuj eligis la lunon el ĉielo por elĉerpi ŝian sangon[12]. Por tion eviti, kaj restarigi la kosman ordon, la loka loĝantaro batadis cimbalojn kiuj senefikigis la malican povon de tiuj sorĉistinoj[13]. Krom tio, oftas literaturaj referencoj al la rilato inter Seleno kaj la praktikado de malhela magio. La sorĉistinoj (kaj inter ili, la plej konataj Medeo[14] kaj Kirko[15]) serĉis la influon de la Luno kaj ne dubis eĉ ataki Selenon por atingi sian deziron[16].

Oni kalkulis ĉiun etapon de gravedo laŭ la fazoj de la Luno[17], do Seleno ankaŭ aperis en la mitaro kiel protektantino de naskantaj virinoj, ofte laŭ la epiteto Ilitia Seleno, kiu idintigus ŝin al duo-ranga diino Ilitio. Ŝi kapablis rapidigi kaj faciligi naskadon[18], kaj pro tio la grekaj virino ofte alvokis ŝin dum tiu danĝera okazo[19]. Fakte, la tradicio pri ke plen-luno helpas naskadon supervivis ĝis nuntempe. Tiun nuancon heredis la anstataŭlinoj de Seleno en romia mitologio: Juno Lucina (Lucina, kiel Seleno, signifis brileco) kaj Diano Omnivaga (vaganta, epiteto malsama ol tiu, pri ŝia ĉasista flanko).

Seleno ankaŭ okupiĝis pri nutrado de plantoj per la roso kiun ŝi verŝis ĉiunokte[20], kaj laŭ tiu vid-punkto ŝi rilatis al Ariadno (origine, ankaŭ luna diino). Tiujn atributojn ricevis ŝiaj filinoj Erso kaj Pandio (verŝajne identaj figuroj), kiuj maturigis plantojn kaj fruktojn. La fama bovaro de Seleno helpis al tiu maturado per sia varmiga kaj viviga muĝado.

Malfrua evoluo de ŝia kultado en klasika epoko igis Selenon diino ankaŭ pri frenezo (ŝiaj viktimoj estis nomataj «lunatikoj»). La teba reĝo Penteo estis la plej fama el ili: laŭ peto de Dionizo (kiu rivecis mistraktadon fare de Penteo), Seleno frenezigis kaj konfuzigis lin tiel, ke li fine trovis morton pro sia stulta agado[21].

Etimologio kaj arta prezentado[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la vorto Seleno ne estas certa. Se la vorto estas de greka origino, ĝi verŝajne rilatas al sela'oj (σέλας), signifante "brileco"[22], tiu kiu aperas ekzemple en Boreion Selas (βόρειον σέλας), greka nomo por poluslumo, la "polusaj aŭroroj". Platono[23] atribuas al Sokrato konversacion per kiu li klopodas diveni la originon de tiu nomo. Laŭ ĝi, Seleno devenus el Selanaia, mallongigo de Selaenoneoaeia (nova kaj malnova brilo), ĉar la tiutempaj anaksagoranoj asertis ke la luno ne brilis memstare, sed pro ricevado de suna lumo (nova ĉiunokte) dum la malnova restis lumanta unu monaton pli. En modernaj tempoj, Seleno iĝis la radiko de vortoj kiaj selenologio, la studo de la geologio de la Luno, kaj la kemia elemento seleno.

Seleno en sia ĉaro, sur sarkofago malkovrita en Ostia (3-a jarcento a.K.-

Oni priskribis Selenon kiel belega diino, kun longaj flugiloj kaj argenta diademo[24]; kaj Esĥilo nomis ŝin okulo en la nokto[25]. Same kiel sia frato, Seleno trairis la ĉielon per ĉaro tirita fare de du blankaj ĉevaloj, bovinoj aŭ mulinoj, ofte flugilhavantaj[26][27].

En post-renesanca arto, Seleno estas ĝenerale prezentita kiel bela virino kun pala vizaĝo kaj longa, brilsurfaca kaj nigra hararo. Verŝajne elstaris ŝiaj grandaj okuloj, kaj pro tio oni nomis ŝin boôpis selênê (oks-okula)[28]. Oni bildigis ŝin veturanta per arĝenta armea ĉaro tirita per jugo da virbovoj (kreskanta luno similas al iliaj kornoj), paro da ĉevalojserpent-formaj drakoj. Ofte, ŝi aperas rajdanta ĉevalon aŭ virbovon, kaj portanta torĉon aŭ duonlunon sur sia mantelo aŭ krono. Ŝi ankaŭ portis la blankegan Lun-ŝtonon, kies aspekto evoluadis paralele al Luno kaj instigis deziron en la homaj koroj[29].

Seleno aperis, rajdanta ĉevalon aŭ mulinon (laŭ Paŭzanio, oni rakontadis stultan historion pri tiu mulino), sur la piedestalo de la trono de Zeŭso en Olimpio[30], kaj per skulptaĵo en Eliso oni prezentis ŝin kun du kornoj[31]. La dukorna formo de la Luno rilatigis ŝin ankaŭ al bovaro, kaj pro tio oftas prezentadoj ŝiaj rajdanta aŭ akompanata de bovo. Laŭ la rakontaro ŝi eĉ posedis bovaron, kies viv-varmiga muĝado iĝis proverba[32]. Honore al tiu bovaro Kadmo, fondinto de Tebo, nomigis unu el la sep pordoj de la urbo (tiu Onkeana), dediĉita al Seleno[33].

En la lasta antikvo la figuroj de Seleno kaj Artemiso konfuziĝis, do ambaŭ diinoj ricevis unuiĝintan kultadon[34], sed kelkaj nuancoj diferencigis ilian prezentadon. La vizaĵo de Seleno estas ofte pli ronda, aspektante plenlunon, kaj ŝi kutime estas malplej alta. Seleno ĉiam portas longan tunikon, kaj ŝia vualo kutime formas arkon sur ŝia kapo, kun kreskanta luno sur la tuta figuro[35].

Mitaro[redakti | redakti fonton]

Seleno kaj Endimiono, surplafona pentraĵo en la Carlsberg Glyptotek de Kopenhago. La amo de Seleno al eterne dormanta paŝtisto iĝis sia plej konata mitero, kaj inspiro por multnombraj artistoj kaj verkistoj.

Kiel dirite, Seleno estis filino de Hiperiono, la titano kiu regis lumon, observadon kaj Orienton, kaj sia edzino kaj fratino Tejo (nomata ankaŭ Eŭrifeso kaj Etro), titanino pri vida kaj divena kapablo, kaj la brilanta blua lumo de la ĉielo (etro). Do, Seleno estis fratino de la aliaj du gravaj ĉiel-diaĵoj: Helioso (Suno) kaj Eoso (Tagiĝo)[36]. Tamen, alternativaj versioj (ĉefe patr-lineaj) konsideras ŝin filino de Palaso (filo de Megamedo[3]), de Helioso[37] aŭ eĉ de Zeŭso kaj Leto[38].

Laŭ la tradicio, kiam ŝia frato Helioso estis preskaŭ plenumanta sian ĉiutagan vojaĝon tra la ĉielo, Seleno laviĝis en la akvo de la Ter-ĉirkaŭanta rivero Oceano kaj komencis sian propran rajdadon (ĉu per sia argenta ĉaro, ĉu sur bovo aŭ blanka ĉevalo) «kiam nokto falas al la tero, kiu iĝas klara fare de la radiado de ŝia senmorta kapo kaj ora krono»[39]. Li uzis dolĉan lumon kiu gvidis la vojojn kaj endormigis la homaron. Oni diris ke ŝi peris anoncon al mortontaj viroj, ĉefe kiam la luna brilo pliiĝis, post la duono de ĉiu luna monato. François Noël rakontas variaĵon de la historio, verŝajne atribuita al la atlantidanoj, laŭ kiu Seleno kaj Helioso estis mortemaj gefiloj de Hiperiono kaj Reo. Kiam Seleno eksciis pri ke sia amata frato droniĝis en Eridano, ŝi ĵetis sin el alta turo kaj sin mortigis. Sed la gedioj kompatis ilin, kaj metamorfozigis ilin en astrojn (Suno kaj Luno)[40].

Seleno kaj Endimiono, laŭ Ubaldo Gandolfi, 1770.

Ŝi aperas de tempo al tempo en kelkaj mitaj rakontoj. Ekzemple, Ampelo, amanto de Dionizo, ofendis ŝin kiam li rajdis bovon kaj duonmoke aŭ fanfarone kriis ke li similis al Seleno. La luna diino koleriĝis kaj sendis tabanon kiu pikis la bovon, provokante tiel la morton de la fiulo[41].

Kiam la olimpanoj kunordigis sian atakon al titanoj, patrino Geo klopodis defendi ilin per planto mortiga eĉ por gedioj. Tamen, Zeŭso ordonis al Seleno, Helioso kaj Eoso kasiĝi kaj ne aperi, do la tera diino ne sukcesis trovi tiun drogon en nokta mallumo[42]. En versio de tiu rakonto estis Heraklo tiu, kiu devis serĉi la planton dum la batalo kontraŭ la gigantoj (laŭ orakolo la gedioj nur povis venki kun sia helpo kaj se li trovos tiun drogon) kaj Zeŭso ordonis Selenon malaperi por eviti ke siaj malamikoj trovu la heroon.

La monstra Tifeo atakis Selenon dum sia kampanjo kontraŭ la dia ordo. Per sia giganta mano, li prenis kaj ĵetis al ŝi vivantan bovon, kiu de tiam ŝvebas en la ĉielo kiel dua luno. Poste li atakis rekte la diinon, deĵetis ŝin el ŝia ĉaro kaj klopodis venenigi ŝin per sia sepenta salivo. Tamen, Seleno furioze reagis kaj frapis siajn kornojn kontraŭ tiuj de la bova kapo de Tifeo. El tiu batalado devenas la cikatroj sur la kornoj de Seleno (tio estas, la makuloj diveblaj sur la luna surfaco)[43].

Post la teba milito, Hero petis Selenon helpi Argion (filino de ŝia devotulo Inaĥo) trovi la senentombigitan korpon de sia edzo Poliniko. Volonte, la luno brilis tiun nokton pli forte ol ordinare[44].

Tifeo laŭ etruria mozaiko. La monstra giganto bataladis kontraŭ Seleno per iliaj kornoj, kaj el tio devenas la cikatroj videblaj sur la Luno.

Same kiel la plej multaj lunaj diaĵoj en ĉiuj mitologioj, Seleno havis sufiĉe gravan rolon en la greka kultado kaj mitaro kiuj antaŭis la olimpan panteonon. Fakte, en la kolekto konata kiel Homeraj himnoj troviĝas unu dediĉita al ŝi[39], honoro nur akirita de la plej grava diaĵoj. Laŭ tiu-ĉi poemo, ŝi estis edzinita al sia frato Helioso, kaj ricevis la epiteton «flugilhava el malproksime», ofta por birdoj. Seleno estis speciale menciita fare de verkistoj kiel Nono[45], Paŭzanio[46] kaj Strabono[47] sed, kiel la ceteraj getitanoj, ŝi estis anstatuita en siaj atributoj per olimpano, ĉi-foje Artemiso[7]. Paralele, la romianoj konsideris Lunon antaŭlino de Diano[48]. Tamen, la plena anstataŭiĝo de Seleno per Artemiso ne estis facila, ĉefe por la proverba ĉasteco de tiu-ĉi lasta, malkohera kun la multnombra idaro kiun oni atribuis al Seleno. En fazo de tiu evoluo, dum la romia epoko, la roloj de la malsamaj lunaj diinoj devenis al triopo Hekato-Artemiso-Seleno, ĉefe en poem-arto[49]. Tiam Seleno simbolis nur la plenlunon dum Artemiso rilatis al la kreskanta luno kaj Hekato al tiu malkrestanta.

Partneroj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Same kiel sia fratino Eoso, kiu enamiĝis al Kefalo (ebla respegulado de la sama historio[50]), la plej amata partnero de Seleno estis mortemulo. Temas pri Endimiono, ĉasisto aŭ paŝtisto el Monto Latmo (Kario) aŭ/kaj reĝo de Eliso, laŭ la diversaj versioj. Li pasigis ĉiun nokton rigardante la ĉielon, ĉar amegis astronomion, kaj li estis tiel bela, ke Seleno freneze enamiĝis al li. Ŝi petis Zeŭson doni al li eternan dormemon tiel ke li restos por ĉiam juna kaj malkapabla forlasi ŝin. Verŝajne, tiu interveno de la dia reĝo malkaŝigas la olimpan transformon de pli antikva mito, laŭ kiu Seleno agus sendepende[51]. Laŭ alternativa versio, Endimiono (ĉi-foje filo de Zeŭso) elektis eternan dormadon kiel donaco de sia patro kaj de tiam ricevis la sekretan karesadon de la Luno, kiu vizitadis lin ĉiunokte en kaverno de Monto Latmo, proksime de Mileto[52]. El tiu tenera rilato naskiĝis la fru-mortinta Narciso[53] (laŭ kelkaj versioj), la nimfo Nakso (eponima de la egea insulo) kaj kvindek filinoj, la Menoj[54], kiuj regis ĉiun kvindek lun-monaton inter ĉiu Olimpia ludo. Ekde tiam, Seleno malĝoje memoradis pri sia amanto kaj kompatis la knabinojn kiuj freneze agadis pro amo, kiaj Enono kun Pariso[55].

Pajno kaj Seleno, laŭ Hans von Aachen (1600-05).

Kvankam tiu rakonto pri Endimiono estas la plejbone konata, la Homera Himno al Seleno rakontas rilaton de Seleno al Zeŭso el kiu naskiĝis filino: Pandio, la «tute luma» plenluno, ankaŭ ligita al sunlumo[39]. Laŭ kelkaj fontoj, la ros-diino Erso kaj la nimfo Nemeo estis ankaŭ filinoj iliaj[56], kaj troviĝis versioj laŭ kiuj ankaŭ la sovaĝa Nemea leono, kiun ŝi vartis, devenis el tiu rilato[57]. Verŝajne ŝi naskis ĝin kun terura bruego kaj lasis ĝin sur la monto Treto por tiel puni la loĝantaron, ĉar ili ne plenumis devigan oferadon[58]. Plia versio asertas ke Seleno kreis tiun monstron, laŭ peto de Hero, el mar-ŝaŭmo konservita en kofro, kaj poste Iriso portis la leonon al Nemeo[59].

Vergilio[60] raportas renkontiĝon de Semelo kun la natura diaĵo Pajno, kiu trompis ŝin kovrante sin per blanka ŝaffelo kaj oferante rajdadon sur sia dorso. Kiam la luna diino akceptis, Pajno sukcesis seksumi kun ŝi[22]. Poste li donacis al ŝi jugon da blankaj virbovoj por la armea ĉaro per kiu Seleno vojaĝadis tra la ĉielo. Tamen, laŭ la Homera Himno, ŝia armea ĉaro estis tirita de long-kruraj ĉevaloj[39].

Laŭ kelkaj versioj ŝi estis patrino, kun sia frato Helioso, de la kvar Horoj, diinoj de la sezonoj[61]. Oni atribuas al ŝi plian filon, la nuran morteman el ŝia idaro. Li nomiĝis Muzeo, kaj iĝis fama pro sia poem-arto[62].

Genealogia arbo de la Titanoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Ponto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
La Ciklopoj
 
La Hekatonkiroj
 
Febo
 
Kojo
 
 
 
 
 
Mnemozino
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Oceano
 
Tetiso
 
 
 
Temiso
 
 
Krono
 
Reo
 
Hiperiono
 
Tejo
 
Krejo
 
Eŭribio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Klimeno
 
Japeto
 
Kaliko
 
 
Zeŭso
 
 
Seleno
 
 
 
Helioso
 
Eoso
 
Astreo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Prometeo
 
Epimeteo
 
Atlaso
 
Menecio
 
 
Nemeo
 
 
Pandio
 
 
 
 
Pajno
 
 
 
Eosforo
 
Astreo
 
La Anemoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Erso
 
Nemea leono
 
 
 
 
La Horoj
 
Muzeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Endimiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
La Menoj
 
Narciso
 
Nakso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Kultado[redakti | redakti fonton]

Seleno inter la DioskurojFosforo (maten-stelo) kaj Hespero (verper-stelo). Marmora steleo malkovrita en Italio kaj nuntempe en Luvro (2-a jarcento).

Seleno ricevis kultadon en Trakio kaj en la Peloponezo, granda duoninsulo en Suda Grekio. Elstaris la ritoj en Arkadio, Argo, Korinto, Aĥeo kaj Eliso. Laŭ Paŭzanio[63] en la merkata placo de tiu lasta regiono troviĝis skulptaĵoj pri Helioso kaj Seleno. El la kapo de Seleno aperis kornoj, el tiu de Helioso, sunradioj.

Proksime al la urbo Talamaj, en Lakonio, troviĝis sanktejo kaj orakolejo dediĉitaj al Ino el kie spruĉis sakrala rojo. En ilia subĉiela korto troviĝis bronzaj statuoj de Pazifao (Seleno) kaj Helioso[64].

Dum la romia kultado, Seleno (Luno) havis templon dediĉitan al si en la Aventino. Oni starigis ĝin dum la 6-a jarcento a.K., sed la Granda fajrego en Romo detruis ĝin dum la regado de Nerono. Troviĝis plia templo, dediĉita al Luna Noctiluca (Luno kiu brilas dumnokte) en la Palatino. Oni okazigis religian festivalon honore al Luno ĉiun 31-an an de marto, 24-an de aŭgusto kaj 29-an de aŭgusto[65][66]. Laŭ Ovidio[67], Seleno mastris la monatojn, kaj fermis tiun martan per sia festo sur la Aventina monteto.

Seleno en nuntempa kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Selenismo estas varianto de kultado al Luno bazita sur la agnostikismo pri Dio. Helioselenismo temas pri simila kultado, sed per dualeco Luno (ino) kaj Suno (malino).
  • Selenologio estas scienco kiu studas la Lunon el geografia vidpunkto.
  • La kemia elemento seleno ricevis sian nomon honore al tiu ĉi diino.
  • En kelkaj scienc-fikciaj verkoj kiaj The First Men in the Moon (La unuaj homoj sur la Luno, 1901), A Trip to the Moon (Vojaĝo al la Luno, 1902), kaj The Secret of the Selenites (La sekreto de la lun-loĝantoj, 1984) oni uzis la vorton «selenano» (angle selenite) por nomigi la teoriajn loĝantojn en la Luno.
  • En la filmo de Disney Channel Original Movie, Zenon: Z3 (2004), Selena estas indiĝena loĝantino en la Luno, antagonistino de la ĉefrolulo Zenon, kiu faris sian plej eblan por eviti la koloniigo de la sateliton, por tiel reveni al paca vivo.
  • Adam Selene estas la nomo de inteligenta komputilo en The Moon is a Harsh Mistress (La Luno estas kruela amantino).
  • La vampirino Selene estas la ĉefrolulino de la televid-serio Underwold (Submundo).
  • La scenaro de la animea serio Sailor Moon, baziĝas ĉefe sur la historio de la lun-diino. Fakte, en la angla dublado la nomo de la ĉefrolulino Usagi ŝanĝiĝas al Serena.
  • Selene estas epiteto de unu el la roluloj, Lanfear, de la roman-serio The Wheel of Time (La tempa rado), de Robert Jordan.
  • En Dungeons and Dragons, the Forgotten Realms (Forges-keloj kaj drakoj, la forgesitaj regnoj), ĉe la milita kampadejo Toril oni adoris lun-diinon nomiĝintan Selune, kaj samnoman lunon.
  • La mita rakonto de Seleno kaj Endimiono estas ĉefa temo en la video-filmeto por la kanto You Look So Fine, de la muzik-grupo Garbage´s. En ĝi, Shirley Manson ludas la rolon de la diino.
  • La historio de Seleno tre similas al la japana mito de Kaguja-hime, la bambua princino.
  • En la romano de Isaac Asimov The Gods Themselves (La gedioj mem), Selene Lindstrom estas ĉefrolulino de la tria parto, kiu okazas en la Luno. Laŭ ŝi, tiu nomo estis tre ofta tie.
  • Laŭ la roman-serio Grand Tour, de Ben Bova, Selene estas sendependa ŝtato kiu regas la Lunon.
  • La disko Reckoning Night, de la finlanda metalroka grupo Sonata Arctica enhavas kanton (My Selene) bazita sur la mito de Seleno kaj Endimiono.
  • Ankaŭ la disko Pan: An Urban Pastoral, de la usona progresiva rok-grupo Persephone's Dream enhavas du kantojn koncernantajn Selenon: Selene Rising (Supreniranta Seleno) kaj The Tears Of Selene (La larmoj de Seleno).
  • En la videoluda serio Mass Effect, la Luno ricevis novan nomon post renkontiĝo kun ekster-teraj civilizoj, por konkretigi inter la tera satelito kaj tiuj ekter nia suna sistemo. Do, oni nomis nian Lunon Séléné, en la franc-lingva versio (kaj Luna en la angla).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.2. Heziodo listigas la idaron de Hiperiono kaj Tejo en sia Teogonio, versoj 371 kaj sekv. En la Homera Himno al Helioso, Tejo ricevis la nomon Eŭrifaso («malproksima brilado»), epiteto taŭga ankaŭ por Seleno mem.
  2. Nono. Dionizaj, 44.198.
  3. 3,0 3,1 3,2 Homera Himno 4 al Hermeso, 100.
  4. Safo. Fragmento 96.
  5. Statio. Tebaida, 1.336.
  6. Statio. Silvae, 3.3.53.
  7. 7,0 7,1 Strabo. Geografio, 14.1.6.
  8. Vergilio. Georgiko, 1.395.
  9. Vergilio. Georgiko, 1.426.
  10. Arato. Fenomenoj, 734.
  11. Nono. Dionizaj, 38.244.
  12. Statio. Tebaida, 1.105.
  13. Seneko. Fedro, 786.
  14. Ovidio. Metamorfozoj, 7.179.
  15. Ovidio. Metamorfozoj, 14.365.
  16. Seneko. Medeo, 672.
  17. El tio devenas la vorto «menstruo», ĉar «mensa» estis la nomo de ĉiu spaco inter la diversaj cikloj de la Luno.
  18. Timoteo. Fragmento 803.
  19. Cicerono. De Natura Deorum, 2.27.
  20. Cicerono. De Natura Deorum, 2.14.
  21. Nono. Dionizaj, 46.97.
  22. 22,0 22,1 Karl Kerényi. The Gods of the Greeks, paĝ. 19, 197. 1951.
  23. Platono. Kratilo, 410.
  24. Homeraj Himnoj, 32.7.
  25. Esĥilo. Sep kontraŭ Tebo. 390.
  26. Ovidio. Fasti, 4.374.
  27. Nono. Dionizaj, 7.244.
  28. Pamprepio el Panopoliso. Poem-fragmento.
  29. Nono. Dionizaj, 32.22.
  30. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.11.3.
  31. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.24.5.
  32. Nono. Dionizaj, 1.454.
  33. Nono. Dionizaj, 5.67.
  34. Kalimako Himno al Diano, 114, 141.
  35. Hirt. Mithol. Bildberg, paĝ. 38..
  36. Heziodo. Teogonio, 371.
  37. Eŭripido. Fenicoj, 175.
  38. Skolioj pri Fenicoj de Eŭripido.
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Homera himno al Seleno [1].
  40. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  41. Nono. Dionizaj, 11.185.
  42. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.35.
  43. Nono. Dionizaj, 1.214.
  44. Statio. Tebaida, 12.300.
  45. Nono. Dionizaj, 48.581.
  46. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.4.
  47. Strabono. 14.1.6.
  48. Fakte, laŭ Cicerono, la nomo Diano devenis el «tiu, kiu kreas tagon en nokto», aludante ŝian lunecan nuancon.
  49. Statio. Tebaida, 10.365.
  50. Walter Burkert. Greek Religion, paĝ. 176. 1985.
  51. Tiel aperis, ekzemple, en la Tusculanae Disputationes de Cicerono.
  52. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.5. La rifuĝo de Endimiono ĉe Heracleio sub Latmo, sur la suda deklivo de tiu monto, daŭre ekzistas kiel hufumforma kamero kun halo kaj kolonita antaŭkorto.
  53. Nono. Dionizaj, 48.582.
  54. Katulo. 66.5.
  55. Kinto el Smirno. Falo de Trojo, 10.411.
  56. Plutarko. Simpos. 3.
  57. Seneko. Hercules Furens, 83.
  58. Heziodo. Teogonio, 326.
  59. Demodoko. Historio de Heraklo, 1.
  60. Vergilio. Georgikoj, 3.391.
  61. Kinto el Smirno. Falo de Trojo, 10.334.
  62. Platono. Respubliko, 364d.
  63. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.24.6.
  64. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.26.1.
  65. Pierre Grimal. The Dictionary of Classical Mythology, paĝ. 262. Eld. Basil Blackwell, Oksfordo, 1986. ISBN 0-631-20102-5.
  66. N.G.L. Hammond kaj H.H. Scullard. The Oxford Classical Dictionary, paĝ. 625. Eld. Oxford University Press, Oksfordo, 1970. ISBN 0-19-869117-3.
  67. Ovidio. Fasti, 3.883.