Nemea leono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heraklo kaj la nemea leono, pentraĵo de Peter Paul Rubens.

Laŭ la helena mitologio, la Nemea leono (el la greka λέων τῆς νεμέας) aŭ Kleona leono estis sovaĝa monstro kiu katastrofis, laŭ ordono kaj trejnado de Hero[1], tra la ĉirkaŭaĵoj de monteto nomiĝinta Treto, inter Nemeo kaj Mikeno, proksime de la istmo de Korinto. Ĝiaj ungegoj estis pli akraj ol glavoj, ili kapablis trapasi eĉ armaĵon, kaj ĝia ora felo estis nevundebla, do oni ne kapablis mortigi ĝin per la kutimaj armiloj[2]. La edzino de Zeŭso volis puni Argolandon kaj ĝia estonta reĝo Heraklo (bastarda filo de sia edzo, kiun ŝi akre malamis) per ĝi[3], sed la heroo sukcesis mortigi la leonon, kaj plenumis tiel sian unuan laboron.

Oni plimulte konsideris ĝin unu el la monstra idaro de Tifeo[4] kaj Eĥidno, kvankam Heziodo asertis ke ĝiaj gepatroj estis Ĥimero kaj la hundeca Ortro[1]. Alternativaj versioj mencias tamen, ke ĝi falis el la Luno kiel filo de Zeŭso kaj Seleno[5][6][7]. Post ĝia naskiĝo, akompanata de bruego kaj tertremo, Seleno sendis ĝin katastrofi tra la argolanda kamparo, por puni tiun regionon, ĉar ĝia loĝantaro forgesis kultadi la lunan diinon. Tiuj, kiuj plej suferis ĝin estis la bambineanoj. Variaĵo de la rakonto priskribas ke Seleno kreis ĝin per mara ŝaŭmo entenita en kofro laŭ ordonoj de Hero. Irizo prenis ĝin per sia zono kaj faligis la beston sur la nemea montaro.

La unua laboro de Heraklo[redakti | redakti fonton]

La felo de la Nemea leono iĝis la plej fama atributo de la heroo Heraklo, kiu uzis ĝin kiel mantelo kaj kiraso. Ĉi tie, sur ruĝ-figura vazo.

La unua el la dek du laboroj, kiujn Eŭristeo ordonis plenumi al sia kuzo Heraklo, estis ĝuste mortigi la Nemean leonon. Versio de la mito asertas ke tiu monstro prenis virinojn kiel ostaĝoj en ĝian kuŝejon, ĉe kaverno proksima al la urbo, defiante tiel kuraĝulojn el la ĉirkaŭaĵoj savi tiujn junulinojn en aflikto. Kiam ili eniris en la kavernon, troviĝis tie nur unu junulino verŝajne vundita, sed kiam la soldatoj alproksimiĝis al ŝi, la supozebla viktimo aliformiĝis en leono kaj forvoris ilin. Poste, ĝi/ŝi oferis la restantajn ostojn al Hadeso.

Heraklo vagadis tra la regiono ĝis li venis al la urbo Kleono. Tie, li renkontis knabon, kiu promesis ke kaze ke la heroo mortigos la nemean leonon kaj revenos dum la postaj 30 tagoj, la tuta urbo oferos leonon al Zeŭso, sed kaze ke ne, la knabo sin mortigos en funebra ofero al la dio, sed omaĝe al li[4]. Plia versio rakontas, ke tiu, kiun li renkontis, estis paŝtisto nomiĝinta Molorĥo, kies filo estis forvorita de la monstro. Li estis oferanta ŝafon al Hero kiam Heraklo alvenis, do la heroo proponis al li prokrasti la oferadon dum 30 tagoj: se li ne revenos tiam, Molorĥo buĉu virŝafon honore al li, kiel diigita heroo; male, ili ambaŭ plenumu la oferon al Savanta Zeŭso, kiel fine okazis.

Heraklo batalante kontraŭ la Nemea leono, sur mozaiko malkovrita en Liria, Hispanio (201-250 a.K.).

Por la ĉasado de la leono, Heraklo kunportis kelkajn el siaj sagoj, ne sciante ke ĝia ora felo estis nepenetrebla. Do, kiam li finfine trovis ĝin kaj ark-pafis kontraŭ la femuro de la besto, li mem malkovris tiun cirkonstancon, ĉar la sagoj resaltis sen vundi ĝin. Post iom da tempo, dum li pensadis la manieron mortigi la monstron, Heraklo trovis la vojon al ĝia kuŝejo (la sama kie Seleno mamnutradis la beston) kaj elpensis solvon. Tiu kaverno havis du enirejojn, do li blokis unu el ili per reto kaj eniris per la alia. En tiu malhela kaj malgranda spaco Heraklo atakis la bestaĉon per sia glavo unue kaj per sia klabo poste kaj, uzante sian proverban forton, strangolis ĝin ĝismorte. Tamen la leono formanĝis unu el la fingroj de la heroo antaŭ morti. Heraklo, kiu estis tiam nur naŭ jar-aĝa, solene entombigis sian fingron en Hispanio, kies funebra monumento estis kronita per skulptaĵo de leono. Li celis simple memorigi sian prodaĵon, sed pro tio naskiĝis tiea kutimo ornami tombejojn per leonaj prezentadoj[8].

Laŭ aliaj rakontoj, Heraklo pafis sagon en la buŝon de la leono, la nura vundebla parto de ĝi. Laŭ Teokrito, la lukto okazis subĉiele, en prokisma arbaro[9]. Ekzistas ankaŭ stranga versio, laŭ kiu serpenta ido de Geo akompanis Heraklon ĝis Nemeo kaj batalis kontraŭ la leono kune kun li. La heroo okupiĝis pri ĝi de tiam kaj kiam ambaŭ translokiĝis al Tebo la serpento eĉ havis propran tendon[10].

Post venki ĝin, li klopodis senfeligi la leonon per la tranĉilo, kiun li portis en sia zono, sed malsukcese, ĉar la felo ankoraŭ restis netranĉebla per kutimaj armiloj. Heraklo reprovis tion fali post frotado de la tranĉilo kontraŭ ŝtono, eĉ per la akra ŝtono mem, sed kun identa rezulto. Finfine lia protektanta diino Ateno venis al helpo kaj konsilis lin uzi unu el la propraj ungegoj de la leono (kiuj kapablis tranĉi ion ajn) por akiri la felon. Ĝi iĝis la plej konata atributo kaj taŭga kiraso de la heroo, rezistema kontraŭ la elementoj kaj eĉ la plej potencaj armiloj. De tiam oni prezentas lin portante la leonan haŭton. Tamen, aliaj verkistoj asertas, ke la tipa kiraso de Heraklo estis farita per la felo de la leono de Kiterono.

La konstelacio Leono, laŭ Uranographia de Johannes Hevelius (1690).

Por memorigi sian heroaĵon Heraklo iom ŝanĝis la Nemeajn ludojn, kiujn de tiam oni celebris, honore al Zeŭso anstataŭ al Ofelto kaj en la datreveno de la morto de la Nemea leono. La urbo Nemeo donacis al Heraklo alt-nivelajn honorojn, kiujn li poste transdonis al Kleono, ĉar ĝies loĝantoj estis aliancanoj de li dum la milito kontraŭ Eleo.

Heraklo revenis ĝuste en la trideka tago, portante la kadavron de la leono sur siaj ŝultroj. Kiam la reĝo Eŭristeo ekvidis la grandegan korpon de la besto, li ekkonsciis pri la povo de sia rivalo, kaj tiel teruriĝis, ke de tiam li malpermesis Heraklon eniri denove la urbon. Do, estonte li devis montri la fruktojn de siaj laboroj ekster la urbaj pordegoj[11] kaj Eŭristeo sendadis siajn mesaĝojn al li pere de la heraldo Kopreo. Mirigite pro la facileco, kun kiu Heraklo plenumis la unuan taskon, Eŭristeo avertis lin, ke la sekva estos eĉ pli danĝera: li devis venki la Hidron de Lerno[12].

La leono kiel konstelacio[redakti | redakti fonton]

Kompense pro ĝia morto, Hero lokigis la Nemean leonon inter la stelaro. Surĉiele ĝi formigas la konstelacion Leono, unu el la zodiakaj signoj. Higeno konsideris ke tiun privilegian destinon ĝi ricevis ĉar la leono estis konsiderata reĝo de la bestaro[13].

Pro tio, ke tiu konstelacio aperas surĉiele ĉefe dum la somero, oni rilatis lin al troa varmo kaj sekeco. El tiu rilato naskiĝis legendo pri ke la leono kapablis elspiri fajron[14].

La Nemea leono en la nuntempa kulturo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:CNT-leono.jpg
Heraklo kaj la Nemea leono konsistigas la simbolon de la hispana sindikato CNT.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Heziodo. Teogonio, 327 [1].
  2. Pindaro. Istmaj odoj, 6.46.
  3. Kalimako. Fragmento 108.
  4. 4,0 4,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.1. [2]
  5. Eliano. Pri bestoj, 12.7.
  6. Higeno. Antaŭparolo kaj Fabloj, 30.
  7. Seneko. Hercules Furens, 83.
  8. Ptolomeo Hefestiono. Nova historio, 2.
  9. Teokrito, 25.221.
  10. Focio. Myriobidlon, 190. Li resumas rakonton de Ptolemeo Hefestiono, kiu siavice atribuas ĝin al Aleksandro el Mindo.
  11. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.11.
  12. William Smith. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, Londono, 1873. "Heracles aŭ Hercules".
  13. Higeno. Poezia astronomio, 2.24.
  14. Seneko. Hercules Furens, 942 kaj sekv.