Kopreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopreo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pelopso
Patrino Hipodamio
Infanoj Periphetes
vdr

Kopreo (helene Κοπρεύς, latine Copreus ) estis en la helena mitologio heroldo de mikena reĝo Eŭristeo.

Kopreo transdonis ordonojn de la reĝo Eŭristeo al Heraklo. Sed el tio oni ne povas juĝi pri lia kuraĝo. Estas vero, ke heroldo aŭ mesaĝisto estas ĉiam netuŝebla, sed reĝo ne.

La reĝo Eŭristeo tiom timis grandan heroon Heraklon, ke li ne aŭdacis antaŭenpaŝi lin, des pli persone ordigi al li taskojn, kiujn la fortulo devis plenumi pro volo de dioj kaj intrigoj de diino Hera.

La taskoj estis dek du, ĉiuj danĝeraj kaj preskaŭ neplenumeblaj. Heraklo ĉiujn plenumis kaj tio daŭris kelkaj jaroj..

Dek du taskoj por Heraklo:

  1. mortigi la Nemean leonon
  2. mortigi la Lernean Hidron
  3. mortigi la gruojn de Stimfalo
  4. kapti la cervinon de Cerinio
  5. kapti la apron de Erimanto
  6. purigi la bovejon de Aŭgio
  7. kapti la taŭron de Kreto
  8. malsovaĝigi la hommanĝemajn ĉevalinojn de Diomedo
  9. rabi la bovaron de la giganto Geriono
  10. venigi la zonon de la amazona reĝino Hipolito
  11. rikolti la orajn pomojn de la Hesperidinoj
  12. venigi hundon Cerberon el la infero

Tuj post kiam Heraklo mortigis la Nemean leonon kaj ĝian kadavron alportis en Mikenon, Eŭristeo malpermesis lian eniron en urbajn pordegojn. Li pretigis al si grandan vazon el flava kupro, enterigis ĝin, kaj ĉiam antaŭ veno de Heraklo li kaŝis sin en ĝi..

Kiam Heraklo plenumis la lastan, dekduan taskon, venigis el infero hundon Cerberon, la reĝo pro teruro ĵetiĝis surgenuen kaj petis Heraklon, ke li la monstron rapide revenos.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Kopreo parolanta kun Heraklo kaj transdonanta al li ordonojn de sia mastro, aperis en klasikista literaturo. Li korpigis simbolon de devota lakeo de la reĝoj kaj princoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kopreus en la ĉeĥa Vikipedio.

Referenco[redakti | redakti fonton]

La dek du laboroj de Heraklo