Saltu al enhavo

Hidro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hidro.
Hidro
mita serpento
rolulo de helena mitologio
drako Redakti la valoron en Wikidata
Verko Hades
Herkulo
Informoj
Sekso inseksa organismo
Patro Tifeo
Patrino Eĥidno
Gefratoj OrtroCerberoĤimeroSfinksoNemea leono
vdr

Hidro estis laŭ la helena mitologio monstro, kiu vivis en la marĉoj de Lerno (Grekujo), en Argolando.

Heraklo kaj la hidro de Lerno

Laŭ la difino de la Plena Ilustrita Vortaro, ĝi estis monstra akvoserpento kun sep aŭ naŭ kapoj, el kiuj ĉiu, se detranĉite, tuj renaskiĝis duobla. Heraklo, dum siaj dek du laboroj mortigis ĝin.

Poste, ĝi estis metita en la ĉielon kiel konstelacion.