Ortro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mortinta Ortro ĉe la piedoj de Geriono kaj Heraklo, sur ruĝ-figura kilikso (-510-500 a.K.), Staatliche Antikensammlungen.

Laŭ la helena mitologio, OrtroOrto (el la greka Ὄρθρος, «matena sunsubiro» aŭ Ὄρθος, «rekta, ĝusta») estis dukapa hundo, spegulo de Kerbero. Ambaŭ estis filoj de la ktoniaj monstroj Tifeo kaj Eĥidno[1], aŭ de Tartaro, laŭ alternativa versio. En kelkaj rakontoj li aperas kun serpent-forma vosto, montrante tiel sian ktonian aŭ serpentan devenon.

Lia unua mastro estis la titano Atlaso, kiu poste donacis lin al la trikorpa giganto Geriono, mita reĝo de Tartezo kaj onidire la plej forta homo en la mondo[2]. De tiam, Ortro kaj la paŝtisto Eŭritiono gardadis la ruĝ-felan bovaron de Geriono en la lando de la sunsubiro, la hesperida insulo Eritio («la ruĝa»), sur la plej okcidenta parto de la Mediteranea maro.

La deka laboro, kiun Eŭristeo taskis al Heraklo, estis ĝuste preni la ruĝan bovaron de Geriono kaj porti ĝin al Tirinto sen peti aŭ ŝteli ĝin. Kiam la heroo finfine venis al Eritio, post plenumi multajn heroaĵojn, li tendumis sur la tiea monto Abaso por nokte ripozi. Ortro flaris kaj persekutis lin, sed Heraklo mortigis la teruran hundon per sia klabo[3]. Li ankaŭ mortigis Eŭritionon, kiu estis veninta por helpi Ortron[4].

Laŭ kelkaj fontoj, Ortro (anstataŭ Tifeo) estis la patro, kun Eĥidno, de la jenaj ktoniaj monstroj: Ĥimero, la Sfinkso[5], la lernea Hidro, la Nemea leono kaj eĉ Kerbero. Tamen, aliaj versioj asertas ke li pariĝis al Ĥimero, kaj estis kun ŝi la patro nur de la Nemea leono kaj la Sfinkso[6]. Alternativa versio atribuas al li ankaŭ la patrecon de la Kromiona porkino.

Omaĝe al la heroaĵoj de sia patro, Eŭripilo, filo de Heraklo, prezentis sur sia ŝildo scenon kun Ortro, Geriono kaj Eŭritiono[7].

Ortro en la firmamento[redakti | redakti fonton]

Geriono kaj Ortro, sur nigr-figura amforo el Vulci (ĉ. 540 a. K.).

Verŝajne, Ortro estis origine lokigita sur la firmamento per la konstelacioj Granda Hundo kaj Malgranda Hundo, la du ĉielaj hundoj kiuj eble reprezentis la du kapojn de tiu besto. La ĉefa stelo de Granda Hundo estas Siriuso, la hunda-stelo kies apero surĉiele atentis pri la komenco de la somera varmego (fakte, la nomo Ortro signifis «matena sunsubiro»). Same kiel Ortro eble reprezentis la someran varmon, sia fratino Ĥimero simbolis ĝuste la malon, la vintran froston, per sia decembra apero pere de la konstelacio Kaprikorno. Tamen, ĉi tio temas nur pri konjektoj kaj interpretado, ĉar neniu el la astronomiaj verkoj kiuj postvivis ĝin nun mencias tiun hipotezon.

La apolona asteroido 2329 Orto, malkovrita en 1976, ricevis sian nomon honore al ĉi tiu mita hundo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 306 kaj sekv.
  2. Servio. Pri la Eneado, 6.289.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.10 kaj sekv.
  4. Heziodo. Teogonio, 293 kaj sekv.
  5. Homero. Iliado, 9.664.
  6. Heziodo. Teogonio, 326 kaj sekv.
  7. Kinto el Smirno. Venko de Trojo, 6.249 kaj 260.