Malgranda Hundo
Malgranda Hundo | |
---|---|
Latina nomo | Canis Minor (genitiva Canis Minoris) |
Mallongigo | CMi |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 7h 0m 0s ... 8h 5m 0s |
Deklinacio | 0° 0' 0" ... 13° 30' 0" |
Areo | 183 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 71 |
Najbaraj konstelacioj | Unukornulo, Ĝemeloj, Kankro, Hidro |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 0,38 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -77° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Marto |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Malgranda Hundo estas konstelacio de la tera ĉielo.
Steloj[redakti | redakti fonton]
- Prociono estas la alfa stelo de tiu konstelacio kaj la oka laŭ la helo en nia ĉielo. En la greka lingvo Prociono signifas "antaŭ la hundo", car ĝi leviĝas antaŭ Siriuso, en la Granda Hundo. Per linio inter Siriuso, Betelĝuzo kaj Prociono oni desegnas la faman "vintran triangulon".
Mitologio[redakti | redakti fonton]

Kiel trovi Procionon.
Laŭ la helena mitologio Oriono estis fama ĉasisto. En la nokta ĉielo li brilas maldekstre de la Taŭro. Ĉu ĝin li minacas per sia klubo aŭ ĉu la Plejadojn? Liaj du hundoj sekvas lin. Ili nomiĝas la Granda Hundo kaj la Malgranda Hundo. Inter la Granda Hundo kaj la Malgranda Hundo galopas la Unukornulo.