Betelĝuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betelĝuzo

{{{Bildo-priskribo}}}

Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco
Spektroklaso M1-2 Ia-Iab (Ruĝa supergiganta stelo)
Rektascensio 05h 55m 10.29s
Deklinacio +07° 24′ 25.3″
Distanco 427 ± 92 lumjaroj
Fota magnitudo (B)
Videbla magnitudo (V)
Konstelacio Oriono
Radia rapido
Moviĝo:
 je rektascensio
 je deklinacio
Paralakso
Fizikaj propraĵoj
Maso 40 × 1030 kg
Radiuso 190 milionoj da km
Absoluta magnitudo (V) -5.3 ĝis -5.0
Lumeco 10 000
Surfaca temperaturo 3600
Kvanto de pezaj elementoj
Aĝo
Propraĵoj
Listo de steloj
Information icon.svg
vdr

Betelĝuzo (ankaŭ nomita α Orionis) estas ruĝeta stelo en la konstelacio Oriono, iom malpli hela ol Riĝelo. Ĝi havas sian nomon el la araba lingvo arabe يد الجوزاء‎, DMG yad al-ǧauzāʾ, „mano de gigantino“). La diferenco inter la latinliterigita origina nomo kaj la nun kutimiĝinta, laŭ astronomoj kiel ekzemple la germano Daniel Fischer kaŭziĝis pro "historia ortografia eraro". La stelo konsideriĝas ruĝa supergiganta stelo. Kvankam la nomaro de Bayer donas al ĝi la grekan literon α kutime (sed ne ĉiam) rezervitan al la plej hela stelo de konstelacio, ĝi post Riĝelo (mezume 0,12 mag) estas nur la dua plej hela stelo de la konstelacio Oriono.

Komparoj kun aliaj steloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiukaze la apuda grafikaĵo sube maldekstre montras, ke Betelĝuzo signife pli grandas ol Riĝelo. Betelĝuzo havas proksimume 800 fojojn la diametro de la suno kaj estas proksimume 10 000 fojojn pli hela en la videbla spektro ol la suno. Laŭ volumeno, 500 000 sunoj kompareblus al la volumeno de Betelĝuzo. Vidita de la Tero, la ruĝeta stelo estas entute la deka plej hela stelo.

Grandecokomparo de konataj steloj kaj planedoj. Ruĝaj supergigantoj troveblas en bildoj 5 kaj 6: Betelĝuzo estas dekstre en bildo 5 kaj maldekstre en bildo 6.