Eŭripilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitaj personoj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon 4501 Eŭripilo.
Eŭripilo, laŭ skulptaĵo de Henri Iselin (1860). Luvro.

Eŭripilo (el la greka Εὐρύπυλος, «larĝa kiraso» aŭ «larĝa pordo»[1]) estas la nomo de diversaj personoj de la helena mitologio. El tiuj, la plej konataj estis du partoprenantoj en la Troja milito, unu ĉe la aĥaja flanko kaj la alia defendanta la urbon.

Eŭripilo, reĝo de Tesalio[redakti | redakti fonton]

Eŭripilo estis reĝo de Tesalio kaj elstara aŭguristo, filo kaj heredinto de Evemono kaj de Opiso[2], DeipiloDeitiĥo[3]. Troviĝas diversaj tradiciaj rakontoj pri li, ekzemple kiel heroo de Ormenio kaj Hirio, aŭ reĝo de Kireno, do tre eble temas pri unuiĝo de diversaj mitaj elstaruloj en unu persono.

Laŭ la genealogio de la ormeniaj herooj, oni konsideras lin filo de Hiperoĥo, kaj patro de Ormeno, por tiel rilatigi lin al la fonda mito de la urbo[4]. Kiel heroo en Hirio, oni mencias lin kiel filo de Pozidono kaj Keleno, kaj li aperas en la rakonto pri la vojaĝo de la argonaŭtoj en Libio. [5]. Vidu: Eŭripilo.

Eŭripilo en la Troja milito[redakti | redakti fonton]

Eŭripilo gvidis regimenton de tesalianoj el la urbo Ormenio kaj el aliaj vilaĝoj en la Troja milito, ĉar li estis unu el la svatiĝantoj pri Heleno, kaj promesis helpi ŝian edzon se necese[6]. Li alportis kvardek ŝipojn al la aĥaja armeo, unu el la plej grandaj ŝiparoj de la grekaj princoj[7]. Pro lia kuraĝo dumbatala, oni konsideris Eŭripilon unu el la plej elstaraj herooj en tiu milito, samnivele ol Idomeneo, DiomedoAjakso[8].

Procesio de la Troja Ĉevalo en Trojon, de Giovanni Domenico Tiepolo. Eŭripilo estis unu el la aĥajoj kiuj eniris la urbon ene de tiu artefakto.

Laŭ Iliado, li estis unu el tiuj, kiuj akceptis la defion dueli kontraŭ Hektoro, sed la lotado eliminis lin[9]. Li venis en helpo de Ajakso, kiam tiu lasta devis retiriĝi el batalo pro vundo kaj laciĝo, kaj mortigis Apisaonon. Sed en tiu interveno li estis vundita en genuo fare de la sagoj de Pariso[10]. La verkaĵo de Homero priskribis tiun eventon ĝuste en la sama libro kiu rakontas la vundon de ĉiuj aĥajaj militestroj kaj ilian retiradon el kombato[11]. Patroklo okupiĝis pri la kuracado de Eŭripilo[12], situacio kiun tiu lasta profitis por konvinki la junulon partopreni la militon eĉ se Aĥilo rifuzus pli batali[13]. Dumbatale, Eŭripilo venkis almenaŭ kvar kontraŭlojn: la menciitan Apisaonon, Hipsenoron[14], Melanton[15] kaj Aksionon[16]. Tio evidentigas la eraron de Higeno, kiu menciis ke li nur sukcesis venki unu defendanton de la urbo[17]. Eŭripilo estis ankaŭ unu el la grekoj kiu eniris la urbon ene de la troja ĉevalo[18][19].

La malbeno de la brustokiraso[redakti | redakti fonton]

Eŭripilon supervivis la trojan militon, kaj li rivecis brustokirason (aŭ kofron) kiel premion el la disrabado de Trojo. Ĝi apartenis antaŭe al Eneo, kiu forlasis ĝin en sia fuĝo el Trojo. Tamen, plia versio rakontas ke Kasandro lasis la brustokirason je la atingo de la grekoj intence, ĉar ŝi faris malbenon kontraŭ ĉiuj, kiuj malfermos ĝin. Ene de la armaĵo troviĝis bildigon de Dionizo farita de Hefesto, kiu estis donaco de Zeŭso al Dardano, prareĝo de la trojanoj. Do, kiam Eŭripilo malfermis ĝin, li subite freneziĝis. Post iom da tempo, kaj dum provizora resaniĝo de lia menskapablo, li vojaĝis al Delfo serĉante porĉiaman saniĝon. La sacerdotino konsilis lin trovi grupon de personoj plenumantan nekutiman oferadon, setleĝi en la loko kie ili troviĝos kaj lasi tie la skulptaĵon de Dionizo.

De tiam li vagadis laŭ la volo de la ventoj, ĝis kiam li alvenis al la vilaĝo Aroe (la posta Patrae). Tie li vidis personojn oferantajn virgulinon al Triklaria Artemiso, por kompensi la diinon pro la murdo de Kometo kaj Melanipo, kiu profanis ŝian templon. Eŭripilo enkondukis tien la kultadon de Esimneta Dionizo («Dionizo enfermita en kofro») kaj starigis templon dediĉitan al Soterio[20]. La lokanoj nomumis lin siaj estro, ĉar orakolo aŭguris la alvenon de fremdulo kiu portos dian figuron kaj novan kultadon. Post tio, Eŭripilo reakiris sanon kaj la loĝantaro de Patrae ne plu plenumos homan oferadon, kun konsento fare de Artemiso. La tombejo de la heroo troviĝis en la templo de li starigita, kie li ricevis kultadon kiel heroo dum la festivalo de Dionizo. Tiu ĉi ceremonio estis prezidita de naŭ viroj kaj naŭ virinoj elektitaj el la popolo, kaj dum la unua tago de la festo oni solene procesiis kun la kofro[21].


Antaŭe:Mitaj reĝoj de OrmenioPoste:
EvemonoEŭripilo-

Eŭripilo, reĝo de Misio[redakti | redakti fonton]

Neoptolemo mortigas Eŭripilon, sur nigr-figura anforo de Antimena pentristo (ĉ. 510 a.K.).

Eŭripilo estis filo de la heraklida Telefo, kaj de la troja princino Astioĥo[22]. Tamen, kelkaj verkistoj konsideris lin edzo, anstataŭ filo, de tiu ĉi lasta virino[23]. Li estis reĝo ĉu de Misio ĉu de Kilikio, kaj unu el la plej elstaraj defendantoj de la urbo, kvankam li alvenis en la militkampon je la deka jaro de sieĝo.

Dum la fino de la milito, la troja reĝo Priamo subaĉetis Astioĥon per ora vinberujo[24] por ke ŝi konvinku sian filon partopreni la defendadon de la urbo. Li ankaŭ sendadis altvalorajn donacojn al la heroo, kaj promesis al li edziĝon al la princino Kasandro[25]. La ruzaĵoj de Priamo sukcesis, malgraŭ la antaŭa promeso de Eŭripilo neniam batali kontraŭ la grekoj, ĉar ili sanigis Eŭripilon el letala vundo[26].

Eŭripilo elstaris kaj pro sia beleco (nur komparebla al tiu, de Memnono) kaj pro sia kuraĝo dumbatala[27], kiun li certigis per sia partopreno en la milito, kiel estro de misia armeo. Li mortigis multnombrajn oponantojn, inter ili Maĥaonon[28][29][30], Peneleon kaj Nireon[31][32], sed li estis mortigita fare de Neoptolemo[33][34]. Lia akompanantaro, la ceteoj, sin mortigis post scio de la morto de ilia estro, ĉirkaŭ lia kadavro.[35].

Pro tio, ke li mortigis Maĥaonon, kuracisto kaj filo de Asklepio[36], elparoli la nomon Eŭripilo estis malpermesite en la templo de tiu ĉi dio en Pergamo[37]. Ĉi tie oni komencis la ritaron per preĝo al Telefo, sed oni neniel menciis lian filon.

Eŭripilo havis filon nomiĝintan Grino, kiu iĝis reĝo de Misio kaj eponimo de la urbo Gryneion[38]. La troja asteroido 4501 Eŭripilo ricevis sian nomon el ĉi tiu mita persono.


Antaŭe:Mitaj reĝoj de MisioPoste:
TelefoEŭripiloGrino

Eŭripilo, reĝo de Koso[redakti | redakti fonton]

Eŭripilo estis reĝo de la insulo Koso. Li estis filo de Pozidono kaj Astipaleo, kaj edziĝis al Klitio, kun kiu li havis tri gefilojn nomiĝintajn Kalciopo, Ĥalkodono kaj Antagoro[39][40]. Post lia ekspedicio kontraŭ Trojo, Heraklo alvenis en Koso por skapi el stormo sendita de Hero, sed la lokanoj kredis lin pirato kaj atakis lian ŝipon per ŝtonoj. La orgojla filo de Zeŭso reagis per dumnokta atako al Astipaleo, la ĉefurbo de la insulo, dum kiu li mortigis Eŭripilon[39]. Troviĝas senkulpiga versio laŭ kiu Heraklo faris tion en venĝo pro la krimoj, ĉefe ŝtelado, de la reĝo de Koso[35]. Ĥalkodono sukcesis vundi la heroon, sed Zeŭso intervenis kaj savis sian filon el certa morto[39].

Tamen, laŭ plia versio Heraklo celis ataki la insulon ĉar li ŝatis la princinon Kalciopo, kaj klopodis forrabi ŝin dumnokte[41]. Fakte, tiu ĉi rolulino aperas en la mita rakontaro kiel patrino de Tesalo, la filo de Heraklo[42].

Eŭripilo, reĝo de Kireno[redakti | redakti fonton]

La argonaŭtoj, laŭ Lorenzo Costa. Eŭripilo, aŭ Tritono laŭ lia formo, renkontis ilin ĉe la bordoj de Lago Tritoniso.

Tiu ĉi Eŭripilo ankaŭ estis filo de Pozidono, kun la plejado Keleno, kaj havis fraton nomiĝintan Liko. Li estis reĝo de la Feliĉaj insuloj[43], kvankam alternativaj versioj konsideras lin reĝo de Kireno kaj frato de Eŭrito kaj Likaono[44]. Eŭripilo edziĝis al Steropo, filino de Helioso kaj fratino de Pazifao. Kun ŝi li havis du filojn, nomiĝintajn Likaono kaj Leŭkipo[45][46]. Tritono prenis la formon de Eŭripilo kiam li renkontis la argonaŭtojn en Libio[44][47]. Laŭ tiu ĉi versio, li vojaĝis al Libio kaj fondis regnon tie antaŭ la alveno de Kireno, la fama reĝino de tiu urbo, kiun Apolono alportis en tiu regionon dum la regado de Eŭripilo. Ĉar terura leono katastrofis tra la lando, Eŭripilo promesis parton de sia regno al tiu, kiu sukcesos liberigi ĝin el la sovaĝa besto. Kireno plenumis tiun defion, do ŝi ricevis la premion.

Kiam la argonaŭtoj proksimiĝis al Libio, la Argo grundis ĉe la sirtaj sablobenkoj, sed Eŭripilo (aŭ Tritono laŭ lia formo) donis al ili utilajn konsilojn por ekskapi. Tiu rakonto suferis fantastan ornadon fare de postaj verkistoj. Rezulte, oni rakontadis ke Jasono kaj siaj akompanantoj estis forpelita al Lago Tritoniso fare de la norda vento kaj grundis en ĝiaj sablo. Tritono aperis, kaj proponis sian helpon kontraŭ pago de la fama leda tripiedo portata de Jasono. Post interkonsento, Tritono lasis la tripiedon en lia templo, kaj aŭguris ke kiam posteulo de la argonaŭtoj sukcesos forrabi ĝin, la grekoj stablos cent koloniojn ĉe la bordoj de la lago. En klopodo kompensi la senesperon de la argonaŭtoj, Eŭripilo donis magian terbulon al Eŭfemo, kiu ĵetis ĝin en la maron. El ĝi spruĉis mirinda insulo, poste nomata Tero, kie la ekspedicio setlis ĝis la plenumo de la aŭguro, dek sep generaciojn poste[35].

Kelkaj mitologoj identigas tiun rolulon al la tesalia reĝo samnoma[48].

Aliaj personoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Ĉasado de la Kalidonia apro, laŭ Peter Paul Rubens (1611-12). Eŭripilo partoprenis tiun eventon, sed rifuzis la ĉeeston de Atalanto kaj Meleagro mortigis lin pro tio.

Krom ties, de la antaŭe priskribitaj, Eŭripilo ankaŭ estis la nomo de la jenaj personoj de la helena mitologio:

  1. Filo de Heraklo kaj Eŭboto, la filino de Tespio[42].
  2. Filo de Testio kiu partoprenis la ĉasadon de la kalidonia apro. Ofendite pro la aliĝo de Atalanto al la ekspedicio, li insultis ŝin kaj rifuzis ke virino ricevu la honorigan felon de la besto. Meleagro, enamiĝinta al Atalanto, mortigis lin en venĝo, kaj kaŭzis per tio sian propran finon[49].
  3. Filo de Telestoro kaj patro de Asterodio[50].
  4. Filo de Deksameno, reĝo de Oleno, kiu akompanis Heraklon en lia kampanjo kontraŭ Trojo. Laŭ Paŭzanio, kelkaj verkistoj rilatas al li, anstataŭ al la filo de Evemono, la malbenon de la brustokiraso[51], kiu laŭ plia versioj temis pri kofro donacita de Heraklo pro lia servado[35].
  5. Filo de Eŭristeo, la mikena reĝo kiu ordonis al Heraklo la konatajn dek du taskojn. Reveninte el unu el ili, kun kaptita Kerbero kiel pruvo de lia sukceso, Heraklo trovis Eŭristeon plenumantan oferadon. Dum la sekva rita disdono de la oferata viando, Eŭristeo donis al heroo pocion kutime dediĉitan al sklavoj. Ofendite, Heraklo mortigis la tri filojn de la reĝo: Perimedon, Eŭribion kaj Eŭripilon.[52].
  6. Unu el la svatiĝantoj pri Penelopo. Li venis el Duliĥio[53].
  7. Filo de Temeno kaj frato de Agelao, Kaliaso kaj Hirneto. Ĉar Temeno volis nomumi Hirneton kaj Deifonton heredintoj de la regno, Eŭripilo kaj siaj fratoj planis murdi siajn patron, sed malsukcesis, ĉar la armeo apogis ilian fratinon kaj sian edzon[54].
  8. La patro de Morfo kaj Klito, laŭ onidiro la unuaj prostituitinoj en historio[55].

Eŭripilo (Εὐρυπύλης) estis ankaŭ la nomo de du rolulinoj en la mita rakontaro:

  1. Unu el la multnombraj filinoj de Tespio kaj Megamedo. El ŝia rilato al Heraklo naskiĝis Arĥediko[56].
  2. Eŭripilo estis ankaŭ menado, kiu partoprenis la ekspedicion de Dionizo kontraŭ Hindio. Ŝi ricevis morton fare de Morreo[57].
  3. Filino de Mecisteo kaj unu el la epigoninoj[35].


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Tesalio, Misio, Koso kaj Kireno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eolo
 
Enareto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Atlaso
 
Plejono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tiro
 
Kreteo
 
Kerkafo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Helioso
 
 
 
 
 
 
 
Keleno
 
Pozidono
 
 
 
 
Eŭronomo
 
 
 
 
 
Fereso
 
Ormeno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Steropo
 
Eŭripilo
 
Liko
 
Likaono
 
Eŭrito
 
 
 
 
 
 
Amitaono
 
Idomeno
 
Evemono
 
Opiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Likaono
 
Leŭkipo
 
 
 
 
 
 
 
Anĥinoo
 
Belo
 
 
 
 
 
 
Etolio
 
Kalidono
 
 
Eŭripilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perimedo
 
Fenikso
 
Alfesibeo
 
Kasiopeo
 
Cefeo
 
Agenoro
 
Epikasto
 
Biaso
 
Pero
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pozidono
 
Astipaleo
 
 
 
Kasiopeo
 
 
 
 
Andromedo
 
Perseo
 
Demonico
 
Areso
 
Talao
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Periklimeno
 
Eŭripilo
 
Anceo
 
Samio
 
Anakso
 
Elektriono
 
 
 
 
 
Testio
 
Eŭritemiso
 
Mecisteo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Klitio
 
 
 
 
 
 
 
 
Tespio
 
Zeŭso
 
Alkmeno
 
Eneo
 
Alteo
 
Deksameno
 
Eŭripilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eŭboto
 
 
Eŭripilo
 
Heraklo
 
 
 
 
 
Dejaniro
 
Eŭripilo
 
 
 
 
 
Eŭripilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Antagoro
 
Ĥalkono
 
 
 
 
 
 
Eŭripilo
 
 
 
 
 
 
 
Hilo
 
 
 
 
 
 
 
 
Jolo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kalciopo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Laomedono
 
Strimo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aŭgo
 
Teŭtro
 
Kleodeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tetalo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Priamo
 
Hekabo
 
Astioĥo
 
 
 
 
 
 
 
Telefo
 
Argiopo
 
 
 
Aristomaĥo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Akamo
 
Laodico
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Temeno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Munito
 
 
 
Helikaono
 
 
Eŭripilo
 
Tirseno
 
Romo
 
Eneo
 
Eŭripilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. Higeno. Fabulae, 81 kaj 97.
  3. Johano Tzetzes. Homeraj alegorioj, antaŭparolo, 619-620.
  4. Skolio pri la 7-a Olimpia Odo, de Pindaro, 42.
  5. Skolio pri Argonautica de Apolonio el Rodiso, 4.1561.
  6. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.8.
  7. Homero. Iliado, 2.735.
  8. Homero. Iliado, 8.265 kaj 11.663.
  9. Homero. Iliado, 7.167.
  10. Homero. Iliado, 11.575-592.
  11. Homero. Iliado, 11. Ĉefe 11.660-664.
  12. Ovidio. Metamorfozoj, 13.357.
  13. Homero. Iliado, 11.809-844; 12.1; 15.390 kaj sekv.
  14. Homero. Iliado, 5.77.
  15. Homero. Iliado, 6.36.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.27.2.
  17. Higeno. Fabulae, 114.
  18. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 12.340.
  19. Trifiodoro. Akiro de Ilioso, 176.
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.21.2.
  21. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.19.6-10.
  22. Diktiso el Kreto. Kroniko de la Troja milito, 2.5.
  23. Eustatio. Pri Homero, par. 1697.
  24. Tiu, kiun Zeŭso donacis al Ganimedo. Ĝi iĝis altvalora posedaĵo de la troja reĝfamilio.
  25. Diktiso el Kreto. Kroniko de la Troja milito, 4.14.
  26. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  27. Homero. Odiseado, 11.519 kaj sekv.
  28. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 6.408.
  29. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.26.9.
  30. Johano Tzetzes. Posthomerica, 518 kaj 584.
  31. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 6.373.
  32. Higeno. Fabulae, 113.
  33. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 8.200.
  34. Higeno. Fabulae, 112.
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 35,4 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  36. Tamen, troviĝas versio laŭ kiu la mortiginto de Maĥaono estis la amazono Pentesileo.
  37. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.26.10.
  38. Servio. Pri la 6-a Eklogo de Vergilio, 72.
  39. 39,0 39,1 39,2 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.1.
  40. Teokrito. Amrakontoj, 8.5, kun skolio.
  41. Skolio pri la Nemeaj odoj de Pindaro, 4.40.
  42. 42,0 42,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.8.
  43. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.1.
  44. 44,0 44,1 Skolio pri Argonautica, de Apolonio el Rodiso, 4.1561. En ĝi oni aludas Filarkon kiel fonto de la alternativaj nomoj.
  45. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 886.
  46. Skolio pri Pitiaj odoj de Pindaro, 4.57.
  47. Pindaro. Pitiaj odoj, 4.33.
  48. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology. Eld. William Smith. Bostono, 1870 [1].
  49. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.10.
  50. Skolio pri Odiseado de Homero, 15.16.
  51. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.19.9.
  52. Ateneo. Bankedo de la erudiciuloj, 4.158.
  53. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko. Epitomo, 4.7.27.
  54. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.8.5.
  55. Skolio pri Hipolito de Eŭripido, 408; kun mencio al Herodiano. La skoliisto atentigas la distingon inter tiu ĉi Eŭripilo kaj la reĝo de Koso.
  56. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.10 kaj 2.7.8.
  57. Nono. Dyonisiaca, 30.222.