Belo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj roluloj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Belo.
Zeŭsa Belo, laŭ Guillaume Rouille (1553).

Laŭ la helena mitologio, Belo (el la greka Βῆλος, mastro) estis reĝo de Egiptio, kiam ĝia ĉefurbo estis Tebo. Li estis ĝemela frato de la fenica reĝo Agenoro, ambaŭ filoj de la mara dio Pozidono kaj de Eŭrinomo aŭ de Libio, nimfo kiu simbolis Afrikon[1]. Alternativa loka versio nomas ĝin filo de Busiriso, reĝo de Egiptio mortigita de Heraklo, kvankam tio ne kongruas kun ilia genealogio.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

La danaidinoj, laŭ John William Waterhouse (1903). La filinoj de Danao estis punitaj en Hadeso pro la murdoj de iliaj respektivaj edzoj.

Belo edziĝis al Ankinoo (aŭ al Sido, eponimo de la fenica urbo Sidono), filino de la rivera dio Nilo, kun kiu li havis multnombran idaron[2].

Post lia morto, liaj ĝemelaj filoj heredis la regnon: Egipto regis Egiption kaj Arabion, dum Danao faris tion sur Libio. Tamen, ili baldaŭ kverelis pro la heredaĵojn, kaj interkonsentis pacigan edziĝon de la kvindek filoj de Egipto al la samnombraj filinoj de Danao, konataj kiel la danaidinoj. Tamen, laŭ ordono de ilia patro, la filinoj de Danao mortigis iliajn respektivajn edzojn ĝuste dum la geedziĝa nokto.

Laŭ Apolodoro, estis Eŭripido tiu, kiu aldonis la nomojn de Cefeo kaj Fineo kiel pliaj filoj de Belo. Laŭ Fericido[3], li ankaŭ havis filinon, nomita Damno (eble Telefaso), kiu edziniĝis al Agenoro (frato de Belo) kaj naskis Fenikŝon, Isajon kaj Melion. Tiuj lastaj estis la respektivaj edzinoj de iliaj kuzoj Egipto kaj Danao, laŭ tiu versio.

Aldone, en la Katalogo de virinoj de Heziodo aperas kroman filinon de Belo: Tronio. Kun ŝi, Hermeso (aŭ Hermaono) estis patro de Arabo, eponimo de Arabio. Diodoro Sicila, fine, mencias plian filinon de Belo: la kruela Lamio[4].

Partnero kaj idaro
AnkinooSido
Antaŭe:Mitaj reĝoj de EgiptioPoste:HSEyeOfHorus.svg
BusirisoBeloEgipto (Arabio kaj Egiptio) kaj Danao (Libio)


Zeŭsa Belo[redakti | redakti fonton]

La babilona dio Bel-Marduko, kiun la klasikaj verkistoj indentigis al Belo por enkonduki lin en la greka ritaro.

Belo organizis egiptan ekspedicion al Babilono, kie de tiam oni honoradas lin kiel Egipta ZeŭsoZeŭsa Belo, adaptaĵo de la babilona dio Bel-Marduko kaj de la semida Baalo, fare de postaj grekaj kaj latinaj verkistoj. Laŭ tiu tradicio, oni identigas la plej elstarajn diojn de tiuj religioj, ĉefe pro siaj militaj fakoj, kvankam Belo aperas unue kiel antikva reĝo kiu fondis Babilonon kaj konstruis la faman ziguraton. Laŭ Apolodoro, li tien enkondukis, el Egiptio, la astronomian sciencon, la aŭrugadon per la astroj kaj la ritarojn rilatajn al ĝi. Li ankaŭ konstruis templon dediĉitan al Heraklo, al kiu li rilatis iamaniere laŭ kelkaj versioj[6].

Laŭ Artabano[7], en tiu urbo loĝis gigantoj, kiujn la dioj mortigis pro ilia malpieco. Tamen, unu el ili, nomita Belo, sukcesis ekskapi kaj rifuĝis en zigurato kiun li mem kontruis (la Turo de BeloBabelturo). Antaŭe, tiu loko estis maro, sed Belo sekigis ĝin per konstruado de la unuaj muregoj de Babilono[8]. Tiu rakonto ŝajnas rezoniga versio de la mita venko de Marduko sur Tiameto, kiu aperas en la Enuma Elish, laŭ kiu Belo iĝus dio, tiel fama, ke la reĝo Nebukadnecar la 2-a asertis deveni el li.

Laŭ rakonto de Diodoro Sicila[9], Zeŭso alvenis al Babilono, kaj gastigis ĉe Belo, kiu amuzigis lin. Postaj verkistoj, ĉefe latinaj, menciis Belon en ilia verkado. Ekzemple, Diodoro rakontas kiel la babilonanoj petis al Aleksandro Magno restaŭri la Tombejon de Belo, kiu, laŭ Strabo[10], estis la zigurato detruita de Kserkso la 2-a, reĝo de Persio.

Belo, reĝo de Asirio[redakti | redakti fonton]

Rilate al la kultado de la antaŭa Belo en Babilono, kaj ankaŭ kiel homigo de la dio Belo-Marduko, aperis en klasikaj tekstoj mita reĝo de Asirio nomita Belo. Oni kutime mencias lin kiel patro de Nino, kiun oni ofte konsideras la unua konata reĝo de tiu lando. Ekzemple laŭ Ktesio, kiu tamen mencias nenion pri lia genealogio. Herodoto rakontas pri iu Nino, filo de Belo, el kiu devenis la reĝa familio de Lidio. Tamen, la identigo de ambaŭ roluloj malfacilas pro tio, ke laŭ li Belo estis nepo de Heraklo kaj Omfalo.

Fragmento de verkaĵo de Kastoro el Rodiso, konservita nur per la armenia traduko de Eŭsebio el Cesareo, konsideras Belon reĝo de Asirio en la epoko kiam Zeŭso kaj la olimpanoj bataladis kontraŭ la titanoj kaj la gigantoj. Laŭ ĝi, Belo diiĝis post sia morto, sed Kastoro ne klarigas kiom da jaroj li regis la asirianojn. Belo estas iel ajn malpreciza figuro, kiun, laŭ Hislop[11] la reĝino Semiramiso uzis por diigi la dinastion de sia edzo Nino kaj tiel pli bone kontraŭbatali eblajn oponantojn al ŝia regentado, post la morto de la reĝo.

Sammaniere, multaj reĝoj de Asirio pravigis sian regadon pro tio, ke ili devenis el Belo. Ekzemple, Orkamo, reĝo de kelkaj akemenidaj urboj en Persio kaj patro de Leŭkotoo kaj Klitio[12]; aŭ Stafilo, kiu, laŭ Nonno, bonvenigis Dionizon al Asirio kaj amuzigis lin kune kun sia filo Botriso[13].

Diodoro Sicila[14] enkondukas la romian dion Piko (konsiderata filo de Saturno) kiel reĝo de Italio kaj nomas lin frato de Nino, do filo de Belo. Ĉi tiu stranga rilato inter Piko kaj Nino aperas denove en la Kroniko de John el Nikiû[15], kiu rakontas ke Krono estis la unua reĝo de Asirio kaj Persio, kiu edziĝis al asiria virino nomita Reo, kiu naskis Piko (ankaŭ nomata Zeŭso) kaj Nino. Tiu lasta fondis la «urbon de Nino» (Ninivo). Krono estis venkita de sia filo Piko, kiu estis laŭ tiu versio la patro de Belo. Post lia morto, sia onklo Nino edziĝis al sia patrino Reo (Semiramiso) kaj iĝis reĝo de la lando.

Tiuj rakontoj estis ignorataj de postaj historiistoj, kaj kelkaj nur mencias tiun Belon kiel variaĵo de la asiria dio-egiptia mita reĝo antaŭe priskribita. Nur pli striktaj kronologiistoj diferencigis ambaŭ rolulojn.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de AsirioPoste:Illustrerad Verldshistoria band I Ill 034.jpg
-BeloNino

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Belo estis la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Asiria reĝo de Tiro, patro de Ano, Tiaso, Pigmaliono kaj Elizo (pli konata kiel Dido)[16]. Li konkeris Kipron, kiun poste donacis al Teŭkro, la fondinto, tie, de la nova Salamino[17]. Tiu Belo eble estas mitigo de la historia reĝo Matano la 1-a de Tiro.
  2. Reĝo de Lidio, filo de Alceo kaj do, nepo de la fama heroo Heraklo. Li estis patro de la heraklido Nino, mita fondinto de Ninivo.
  3. Unu el la filoj de Pozidono kaj la sorĉistino Agamedo, filino de Aŭgio.
  4. Laŭ Cicero, Belo estis kromnomo de la India HerakloKinto Heraklo.
  5. Reĝo de Libio kaj patro de la kruela Lamio. Kelkaj verkistoj identigas lin al Belo, reĝo de Egiptio.
  6. Patro de Cefeo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kalimako. Pri la birdoj, fragmento 100.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
  3. Fericido, 3F21.
  4. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 41, 3-6.
  5. J.F.M. Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.23.10.
  7. Eŭsebio el Cesareo. Praeparatio Evangelica, 9.18. Li asertas ke Artabano lernis tiun historion el anonimaj verkaĵoj, kiujn poste li adaptiĝis en sia Juda historio.
  8. Eŭsebio el Cesareo. Praeparatio Evangelica, 9.41. Tie li citas la verkon de Abideno Pri la asirianoj.
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 6.1.10., per citaĵo de Eŭhemero.
  10. Strabo. 16.1.5.
  11. Alexander Hislop. The Two Babylons.
  12. Ovidio. Metamorfozoj, 4.212.
  13. Nonno. Pri Dionizo, 18.5.
  14. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 6.5.1.
  15. John of Nikiû. Kroniko, 6.2.
  16. Vergilio. Eneido, 1.621.
  17. Esĥilo. Persoj, 1.35.2.