Belo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri eco pro kiu homo trovas ion alloga. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Belo (mitologio).
Azidevena pavo, kiu estis konsiderita tre ofte simbolo de la belo, pro la virtuoza montro de koloroj en la vostoplumoj de la masklo kiam li klopodas pariĝi; ĝi estas ankaŭ simbolo de Barato.
Belega fenestrorozo en Nia Damo de Parizo. Lumo estis konsiderita kiel la plej bela revelacio de Dio, kiel estis manifestita en Gotika arkitekturo. Tiu arkitektura elemento oftas en kristanaj preĝejoj.
La Taĝ-Mahalo estas ekzemplo de atingo de beleco pere de simetrio en arkitekturo.
Ĉinia jado uzata por dekori per flora dezajno, Dinastio Jin (1115-1234), Ŝanghaja Muzeo.
La naskiĝo de Venuso estas tre konata pentraĵo de Sandro Botticelli; Venuso estis la romia diino de amo kaj belo kune.
La diversaj specioj de la planta genro Rosa estis laŭlonge de la jarcentoj konsideritaj kiel simbola floro de beleco, kaj ankaŭ de la efemera daŭro de la belo.
La Partenono estas impona montro de la supera belo de la klasika Antikveco.
Platono en La Lernejo de Ateno; indikas al la ĉielo alude al la mondo de la ideoj, kie estas la belo.
Inter la Grekoj, la belo estis ligita al la ideo de ekvilibro, de matematiqka harmonio inter la tuto kaj ties partoj. Ĉi tie, kopio de la Diadumeno de Polikleto, ĉ. 100 a.K., Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.
Foto de uragano ĉe Honkongo, Ĉinio. La spektaklo de la naturaj katastrofoj eĉ tiu de la plej detrupovaj povas provoki emocian estetikon ege povan, kaj certe tre diferenca el tiu kiu naskiĝas de la kontemplado de la klasika belo de atika greka statuo. Burke kaj Kant parolis pri la koncepto sublimo.
Miss Teksaso kronita en beleco-konkurso. En difinitaj epokoj, landoj, sociaj tavoloj ktp., okazis diverstipaj konkursoj pri belecoj, ĉefe de virinoj, sed ankaŭ de viroj, infanoj, geknaboj ktp. Ili okazigis polemikojn laŭ diversaj kriterioj.
Virino el la popolo de karenoj en Tajlando, montranta kolon longigitan pere de sinsekvaj kolringoj. La koncepto de beleco ege dependas el la kulturoj de la diversaj popoloj kaj epokoj.

La belo kaj beleco estas abstrakta koncepto rilate al multaj elementoj de homa ekzisto. Tiun ĉi koncepton ekzamenas ĉefe la filozofia disciplino de estetiko, sed ankaŭ aliaj kampoj, kiel historio, sociologio, psikologio, kaj artoteorio. Arto estis la celo de multnombraj artistoj laŭlonge de la jarcentoj.

Beleco estas kutime difinita kiel la specifa trajto de aĵo, kiu dum sensa renkontiĝo fidinde donas senton de plezuro aŭ senton de kontentigo al pacienca observanto; la beleco troviĝas en pluraj formoj, sed ĉefe laŭ vida aŭ sona aspekto. Plej ofte la beleco estas koncepto tre aparta disde tiu de utileco: io povas esti ege utila, sed ne bela, aŭ eĉ malbela, dum io bela povas esti tute neutila, ekzemple ruino submara, valorega artaĵo kaŝita en kofro ktp.

La distingo inter kio estas bela, kaj kio ne, ege varias laŭ erao kaj laŭ juĝanto. Tamen, ĝenerala konsento ekzistas pri granda nombro da verkoj kaj vidindaĵoj. En la kadro de tiu varieco iam aperis eĉ konceptoj pri la belo de malbelo, ekzemple en kelkaj artistoj aŭ artaĵoj (pentrarto kaj literaturo ĉefe) de la Baroko, moderna arto ktp.

Historio de la belo[redakti | redakti fonton]

La historio de la belo povus esti datita reen al la propra ekzisto de la homaro kiel unu el ties mensaj kvalitoj. La pitagora skolo vidis gravan konekton inter matematiko kaj belo. Partikulare, ili notis ke la objektoj kiuj havas simetrion estas pli allogaj. La greka klasika arkitekturo estas bazata sur tiu bildo de simetrio kaj proporcio. Platono realigis abstraktadon de la koncepto kaj li konsideris la belon ideo, de ekzisto sendependa de tiu de la belaj aĵoj. Laŭ la koncepto platona, la belo en la mondo estas videbla de ĉiuj; tamen, tia belo estas nur manifestado de la vera belo, kiu kuŝas en la animo kaj al kiu oni povas aliri nur se oni eniras en ties kono. Sekve, la surtera belo estas la materiigo de la belo kiel ideo, kaj ĉia ideo povas konvertiĝi en surtera belo pere de sia reprezentado.[1]

La belo, ĝenerale, estis asociita kun la bono. Same, la malo de belo, nome la malbelo, ofte estis rilatigita kun la malbono. Al sorĉistinoj, por ekzemplo, ofte oni atribuas fizikajn trajtojn malagrablaj kaj malakcepteblaj personecoj. Tiu kontrasto aperas reprezentata en fabeloj kiel La dormanta belulino, de Charles Perrault.[2] En sia romano Die Wahlverwandtschaften, Goethe deklaris ke la homa belo funkcias per multa pli granda forto sur internaj sentoj ol sur tiuj eksteraj, tiele ke tio kion li kontemplas estas sena de malbono kaj kongruas armonie kun li kaj kun la mondo.[3]

La simetrio ludas gravan rolon ĉar ĝi havigas la impreson ke la persono kreskiĝis sane, sen videblaj defektoj. Kelkaj esploristoj estis sugestintaj ke novnaskaj trajtoj estas esence allogaj. La juneco ĝenerale estas asocia kun la belo.

Estas pruvoj kiuj faras travidi belan vizaĝon en la infana disvolviĝo, kaj ke la reguloj por la allogo estas similaj en diferencaj kulturoj. La proporcio, la simetrio kaj la seksa dimorfismo por determini la belon povas havi bazon evolucia. La metaanalizoj de la empiria esplorado indikas ke la tri karakteroj produktas allogon kaj en viraj kaj en inaj vizaĝoj tra diferencaj kulturoj. La vizaĝa allogkapablo povas esti adaptaĵo por la rilatoj kun kunuloj, eble ĉar la simetrio kaj la manko de defektoj indikas gravajn aspektojn de la fizika kvalito de la kunulo, ekzemple la sano. Estas probable ke tiuj preferoj estas simple instinktoj.

Ankaŭ la grekaj kaj romiaj artistoj havius la normigon de vira belo en la okcidenta civilizo. La romia idealo estis difinita kiel alta, muskolhava estro, de longaj kruroj, kun brusto plena de hirta hararo, alta kaj ampleksa frunto -signo de inteligenteco-, grandaj okuloj, forta nazo kaj perfekta profilo, malgranda buŝo, kaj pova makzelo. Tiu kombino de faktoroj estus produktinta rigardon impresan de bela vireco. Kun la elstaraj esceptoj de la korpa pezo kaj la stiloj de modo, la normigoj pri belo estis sufiĉe konstantaj en tempoj kaj lokoj.

En la antikva ĉina oni skribis signon kiu signifas "belo", sed nuntempe oni kombinas ĝin kun aliaj du signoj kiuj signifas "granda" kaj "ŝafo". Eble granda ŝafo estis reprezenta de belo.

La majaoj konsideris ke havi strabismon estas belo, kaj por atingi ĝin, la patrinoj metis kruĉojn plenaj je akvo antaŭ la infanoj por ke ili kreskiĝu havante tiun defekton; la koncepto de belo povas varii inter kulturoj.

Antikvaj grekoj[redakti | redakti fonton]

La klasika greka vorto kiu plej bone tradukas la esprimojn "belo" aŭ "bela" estis κάλλος, kallos, kaj la adjektivo estis καλός, kalos. Tamen, kalos povas kaj estas ankaŭ tradukitaj kiel ″bona″ aŭ ″bonkvalita″ kaj tiele ĝi havas pli ampleksan signifon ol simple fizika aŭ materia belo. Simile, kallos estis uzita diference el la vorto bela je tio ke dekomence estis aplikita al homoj kaj portas erotan konotacion.[4]

La kojnegreka vorto por bela estis ὡραῖος, hōraios,[5] adjektivo etimologie derivita el la vorto ὥρα, hōra, signife "horo". En Kojnea greka, belo estis tiele asocia kun "unuhora".[6] Tiele, freŝa frukto (de tiu temmpo) estis konsiderata bela, dum juna virino klopodanta aspekti pli aaĝa aŭ pli aĝa virino klopodanta aspekti pli juna ne estus konsiderata bela. En Atika greka, hōraios havis multajn signifojn, inklude "juna" kaj "matura".[6]

La plej fruaj teorioj pri belo en la Okcidenta mondo povas esti trovita en la verkoj de fruaj Grekaj filozofoj el la periodo de Antaŭsokrataj filozofoj, kiel Pitagoro. La Pitagora skolo vidis fortan konekton inter matematiko kaj beleco. Partikulare, ili notis ke la objektoj kiuj estis proporciaj laŭ la ora proporcio aspektas pli allogaj.[7] La antikva greka arkitekturo estis bazita sur tiu rigardo al simetrio kaj proporcio.

Platono konsideris belon kiel la Ideo super ĉiuj aliaj ideoj.[8] Aristotelo vidis rilaton inter la belo (to kalon) kaj la virto, argumente ke la "Virto celas al la belo."[9]

La klasika filozofio kaj skulptaĵoj de kaj viroj kaj virinoj produktitaj laŭ la principoj de la grekaj filozofoj pri la ideala homa beleco estis remalkovritaj en la Renesanco de la tua Eŭropo, kio kondukis al re-adopto de tio kio iĝis konata kiel "klasika idealo". Laŭ terminoj de ina homa belo, virino kies aspekto kongruas kun tiuj principoj estas ankoraŭ nomata "klasika belaĵo" aŭ oni diras ke ŝi posedas "klasikan belon", dum ankaŭ la kreaĵoj faritaj de la grekaj kaj romiaj artistoj havigis la normigon por la vira belo en la civilizacio de Okcidento. Dum la epoko de Gotiko, la klasika estetika kanono de belo estis amlakceptita kiel pekiga. Poste, la pensuloj de la Renesanco kaj de Humanismo remalakceptis tiun vidpunkton, kaj konsideris ke la beleco estas la produkto de racia ordo kaj harmoniaj proporcioj. La renesancaj artistoj kaj arkitektoj (kiel Giorgio Vasari en sia "Vivoj de artistoj") kritikis la Gotikan periodon kiel neracia kaj barbara. Tiu vidpunkto pri la Gotika arto daŭris ĝis la Romantismo, en la 19a jarcento.

Klerismo[redakti | redakti fonton]

Dum la Klerisma epoko okazis plialtiĝo de la intereso en belo kiel filozofia temo. Por ekzemplo, la skota filozofo Francis Hutcheson argumentis ke la belo estas "unueco en vario kaj vario en unueco".[10] Ankaŭ la poetoj de la Romantismo iĝi tre implikitaj pri la naturo de la belo, kaj John Keats asertis en "Ode on a Grecian Urn" (Odo al greka urno) ke

Belo estas vero, vera belo, —tio estas ĉio.
Kion vi scias surtere, kaj kion necesas koni.

La sintenoj de la plej parto de artistoj kaj artoteoriistoj de la Klerismo plifortigis la teoriojn de la klasikaj pensuloj per la nova reveno de la emo al la klasika antikveco kiu konsistigis la Novklasikismon. La barokaj troigoj tamen ankoraŭ dum la tuta 18-a jarcento daŭris iel ĝis la definitiva venko de la klasika remodigo.

La Romantika periodo[redakti | redakti fonton]

En la Romantika periodo, Edmund Burke postulis diferencon inter belo kaj ties klasika signifo unu flanke kaj la Sublimo. La koncepto de sublimo, kiels estis klarigita de Burke kaj de Kant, sugestis la revizion de la Gotikaj arto kaj arkitekturo, kvankam ne kongrue kun la klasika normigo de belo, kiel sublima. La miisma sinteno de la fieregaj poetoj kaj artistoj ĝenerale ŝnaĝis la vidpunkton de belo, nun kuŝanta en la propra konsidero de la artisto kiel ia dieca estaĵo. Krome la dekoracio aldonis al la tipaj agrablaj printempaj pejzaĝoj tre ampleksan gamon de aliaj etosoj antaŭ konsideritaj nebelaj, kiel ruinoj, tombejoj, la nokto, ŝtormoj, la enormega forto de la koleriĝinta marforto ktp. Kaj fronte al tio la terura kaj kortuŝa esto de la solema kaj foje eĉ diablema heroo romantika.

La 20a jarcento kaj poste[redakti | redakti fonton]

Dum la 20a jarcento okazis pliiĝanta malakcepto de la belo fare kaj de artistoj kaj de filozofoj, finante en la kontraŭestetiko de la postmodernismo.[11] Tio okazis spite la fakton ke belo estis ŝlosila afero de unu el ĉefaj influantoj de postmodernismo, nome Friedrich Nietzsche, kiu argumentis ke la Povemo estas la Belemo.[12]

Sekve al la malakcepto de belo fare de la postmodernismo, la pensuloj revenis al konsidero de belo kiel grava valoro. La usona analiza filozofo Guy Sircello proponis sian Novan Teorion pri Belo kiel klopodo por refirmigi la statuson de belo kiel grava filozofia koncepto.[13][14] Elaine Scarry argumentas ke belo estas rilata al justeco.[15]

Belo estas studita ankaŭ de psikologoj kaj neŭrosciencistoj en la kampoj de eksperimenta estetiko kaj de neŭroestetiko respektive. Psikologiaj teorioj rigardas belon kiel formo de plezuro.[16][17] Kunrilataj malkovroj subtenas la vidpunkton ke la plej belaj objektoj estas ankaŭ la plej plezurigaj.[18][19][20] Kelkaj studoj sugestas ke plej alte spertita belo estas asocia kun aktiveco en la meza orbitofrunta kortekso.[21][22] Tamen tiu alproksimiĝo al klopodo lokigi la procezon de rekono de la belo en unu regiono de la cerbo estis forte kritikita ene de la propra kampo.[23]

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Helenaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La helenaj filozofoj ĝenerale konsentis pri la ideo ke beleco estas objektiva kaj sekvas matematikajn regulojn, ekzemple simetrio kaj la ora proporcio. Tamen, la kunteksto, en kiu la koncepto de beleco troviĝis, malsamis ege.

Platono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la verkoj de Platono, ĉefe per amo (eroso) oni deziras, kaj malkovras, aĵojn pli kaj pli belajn.

La antikva greka vorto por beleco, kalos (καλός), aludas ĉion harmonian (sumetron), t.e. objektoj kies partoj interrilatas en maniero nek timiga nek ridinda. Tio, kio estas bela, donas plezuron al la homo kiu ĝin vidas aŭ tuŝas, kaj la plezuro estas estetika aŭ erotika.

En La Simpozio, Paŭzanio asertas: "Konsiderata sola, unu ago estas nek bela nek hontinda. Ekzemple, nun ni faras, trinkas, kantas, babilas, kaj neniu el tiuj estas, en si, bela ago; sed troviĝas, en la maniero per kiu ago fariĝas, la eco kiun ni diskutas. Kiam farita kun beleco (kalos) aŭ justeco (orthos), ago iĝas bela (kalon); kaj kiam la sama ago estas farita sen justeco, ĝi iĝas hontinda (aiskhron)."

Bela aĵo ankaŭ povas esti aĵo bona, agrabla kaj utila; beleco estas formo de boneco, kaj profitas la perceptanton aŭ faranton. (Alcibiado, 113c-114e). En Hippiaso major (285a-b) kaj Gorgiaso (474d-475a), la belecoj de korpo, koloro, formo, voĉo, okupado, scio kaj leĝo estas diskutitaj, kaj la mezuro al kiu ĉiu provizas plezuron aŭ profiton.

Do, laŭ Platono, beleco rilatas kun vero kaj bono, kiel unu el la plej altaj ideoj. La intuicio de beleco en si estas pli grava ol la ĝuado kiun iu ajn specifa bela objekto kaŭzas. En La Simpozio, li montras, kiel oni povas moviĝi, de simpla deziro de belaj korpoj, al amo de belaj animoj, kaj poste al kontemplado de beleco en si. Beli estas alproksimiĝi al idealo, kaj esti tio, kio devas esti.

Beleco estas ne nur eco de objekto, sed elemento kiu helpas priskribi la moralan valoron de la animo de homo kiu amas aŭ faras belajn aĵojn. La beleco de animo konsistas en la kontemplado de la plej belaj objektoj, la kompreneblaj formoj, kaj en la kompletigo de la plej belaj agoj kiujn oni povas fari. (Fedro 250d, Parmenido 130b).

Priskribante la tri etapojn de inicado al beleco: purigado, ascendado, kaj kontemplado, Platono donas formon dialektikan al misteroj orfeismaj de la ascendado de animo al la dia regno.

Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Aristotelo meditis pri la koncpeto de beleco. Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.

Aristotelo skribis ke "koncepto de beleco okazas kiam ĉiuj partoj labori kune en harmonio por ke neniu parto altiras tro da atento al si" kaj komentis ke "la ĉefaj formoj de beleco estas ordo (taxis) kaj simetrio (summetria) kaj difiniteco (orismenon)." En Poezio, li skribis: "Por esti bela, vivanta estaĵo, kaj ĉiu unueco formita de partoj, devas ne nur prezenti ordon en sia aranĝo de partoj, sed ankaŭ havi specifan grandecon. Beleco estas afero de grandeco kaj ordo, kaj sekve neeblas en tre malgranda besto ... aŭ tre granda besto ... ĉar la unueco ne percepteblas por la vidanto." La koncepton de "absoluta belo" li ignoras. Ĉi tiu sinteno kontrastas kun Platono pro la centra loko de la homa vidanto; plue, Aristotelo estimas la homan artiston pli alte ol Platono, kaj defendas la ideon ke arto ne devas esti "utila", per sia distingo inter bono kaj belo.

Plotino[redakti | redakti fonton]

En la unua Eneado, Plotino diskutas belon, kaj ligas ĝin al la Dia Penso. "Beleco alparolas ĉefe al la vidsenso; sed ekzistas beleco por la aŭdsenso ... kaj mensoj kiuj levas sin super la regnon de senso al pli alta ordo konscias belecon en vivkonduto, en agoj, en karaktero, en intelektaj studoj; kaj tie troviĝas la beleco de la virtoj. Ĉu ankoraŭ pli alta belo povus ekzisti, nia diskuto lumigos." Li skribis ke, se la bela aĵo estus esence simetria kaj harmonia en partoj, neniu senparta objekto, kiel koloroj aŭ sunlumo, povus esti bela.

Plotino asertas ke ĉiu beleco de ĉi tiu mondo alvenas per komuna sento je Idealo-formo. "Ĉiu senformeco kies speco permesus fasonadon kaj formon, dum ĝi restas ekstere de Racio kaj Ideo, estas malbela pro tiu izoleco for de la Dipenso. Kaj ĉi tio estas la Absoluta Malbelo: malbela aĵo estas io, kiun Fasonado ne majstrintas, t.e. Racio: la materio ne cedas je ĉiu punkto kaj je ĉiu maniero al Ideala-formo."

Modernaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Hume[redakti | redakti fonton]

Homoj havas malsamajn opiniojn pri la beleco de la sama objekto. David Hume skribis: "Beleco ne estas ena eco de objektoj en si; ĝi ekzistas sole en la spirito de la homo kiu kontemplas, kaj ĉiu spirito perceptas malsaman belecon." Tamen, ĉi tiu rimarkigo ne sekvigas absolutan relativismon pri estetiko. Hume indikas edukadon kaj la unuecon de homa naturo por ekspliki la ĝenerala konsento kiu ŝajnas ekzisti pri belaj objektoj.

Substrekado de la rolo de la individuo en estetika juĝado ne difinas belecon, do Hume daŭrigas per aserto ke la ideo de beleco, kiel eco, estas projekcio de la plezuro kiun produktas objekto. Li skribas: "Plezuro kaj doloro estas ne nur akompanantoj de beleco kaj malbeleco, ili estas la esenco." Tamen, lia difino ne estas akceptita de ĉiuj.

Baumgarten[redakti | redakti fonton]

En sia Metafiziko (1735), kaj poste por la titolo de libro (1850), Alexander Baumgarten proprigis la vorton aesthetica (sentpovo, ricevemo je sentoj) al la studado de arta gusto, aŭ la jam delonge ekzistanta filozofio koncerne sagacan kaj ĝustan sencon pri la kvalitoj kaj mankoj de artaj verkoj.

En § 451 de Metafiziko, Baumgarten difinis bongusto, en ĝia plej larĝa signifo, kiel la kapablo juĝi laŭ la sensoj, anstataŭ laŭ la intelekto. Tia juĝo de gusto, liaopinie, baziĝas sur sentoj de plezuro aŭ malkontento. Scienco de estetiko estus, laŭ Baumgarten, deduktado de la reguloj aŭ principoj de arta aŭ natura beleco surbaze de multaj ekzemploj de individua gusto. Sen tia scienco, ekzistus neniu kialo diskuti arton.

Burke[redakti | redakti fonton]

Edmund Burke.

Edmund Burke distingis en 1757 inter belo kaj sublimo. Por li, la belo estas harmonia kaj alloga, kaj la sublimo estas misproporcia kaj terura. Li asertis ke ĉiu koncepto ekskluzivis la alian. Ĉi tiun distingon diskutis Schopenhauer (en la unua volumo de La mondo kiel volo kaj ideo) kaj Kant (en eseo de 1764, kaj poste).

Kant[redakti | redakti fonton]

Immanuel Kant, en Kritiko de pura racio (1781), nomis Baumgarten kiel respondeca pri la provinceca ideo ke "scienco de bongusto" povus ekzisti. Li skribis: "...tiu klopodo estas senutila. Ĉar koncerne iliajn precipajn fontojn, tiuj supozitaj reguloj aŭ kriterioj estas nure empiriaj. Sekve ili neniam povas servi kiel aprioraj leĝoj al kiuj nia juĝado de gusto devas subiĝi. Male, nia juĝado de gusto konstituas la taŭga testo por la ĝusteco de tiuj normoj aŭ kriterioj."

Malgraŭ tiuj komentoj, en Kritiko de juĝkapablo (1790), li komencis uzi la vorton "estetiko" laŭ la uzado de Baumgarten. Tamen li forte disigis la ideon de beleco kaj la senton de plezuro. Laŭ Kant, beleco estas "kontentigo senpartia"; neniu persona profito kontribuas al la juĝado. Plue li atentigas, ke en iu ajn juĝo ekzistas aserto de universaleco. "Bela estas kio plaĉas universale sen koncepto."

Hegel[redakti | redakti fonton]

Hegel asertas konceptan diferencon inter la belo natura kaj la belo arta. Por li, la arta belo estas «tre super la naturo», ĉa ĝi estas verko de la spirito. Ĝi havas kiel celo «la prezentadon de la vero» sub ĝia sensa formo kaj permesas la homon aliri al la konscio de si mem.

Karl Jaspers[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Karl Jaspers teoriis pri la koncepto de belo.

La filozofo Karl Jaspers, kiu post la Dua Mondmilito klopodos, kiel psikiatro, trovi sencon al tiu teruraĵo kiu estis la milito, estis kondukita al meditado pri la koncepto de belo. Laŭ Jaspers, la belo estas aplikata fakte al du diferencaj duopecoj: nome esti unuaranga (morta materio) kontraŭ esti kompleksa (individuo), krom la natura duopeco de la fundo kontraŭ la formo.

Pri la unua duopeco, oni povas resumi dirante, simple, ke la belo de la simplaj estaĵoj (dekoracioj, pejzaĝoj) nomiĝas la medio,, la etoso, la atmosfero kiujn ili eligas. Pri la belo de kompleksa estaĵo, por ekzemplo homa estaĵo, ĝi nomiĝas ĝia personeco. Individuo male al senviva dekoracio estas aŭtonoma generanto de senco, ĝi generas sian propran etoson, kaj oni nomigas ĝin efektive la personeco. Tiu personeco estas la ĉarmo, la savanto de la persono. Temas preskaŭ pri ĝia estomaniero, pri la logiko de ĝia ekzisto.

Pri la dua duopeco pri kiu oni povas apliki la koncepton de belo, Jaspers diras ke temas pri la duopeco de fundo kaj formo. La belo de la fundo, tio estas, de la esenco de la estaĵo tuŝas la savanton kaj temas pri tiu tuj priskribita kaj en kiu oni povus esti enmetita la unuan duopecon de la simpla estaĵo kontraŭ la kompleksa estaĵo. La savanto estas tiele, por Jaspers, la ŝolisla vorto por priskribi la fundon de estaĵo, kaj tiu savanto estas nepre submetita al la belo. Pri la belo de la formo, simple, temas pri la estetikismo. Io povas esti estetika laŭ aspekto, tio estas laŭ sia formo.

Psikologio[redakti | redakti fonton]

La teorio de la evoluismo kaj la ideo de allogeco[redakti | redakti fonton]

La teorio de la evoluismo ne permesas rekte klarigi la senton de beleco kiel tio, sed permesas klarigi la koncepton de allogeco. La studoj tamen metas atenton ĉefe al la homa estaĵo, kiesprofito aperas pli klare el la vidpunkto de la evolucio. La psikologiaj studoj klopodis pritaksi la kriteriojn laŭ kiuj oni juĝas la belon de persono, kaj pli precize, tion kiu igus individuon «alloga». Fakte, la seksallogo estas eksplikata pli facile ol la sento de belo laŭ la teorio de la evoluismo. Laŭ tiu, la seksallogo devas esti konsiderata kiel konsekvenco de la adapto al ia medio. La personoj juĝataj seksallogaj estus dekomence tiuj kiuj havigus la plej grandajn avantaĝojn, partikulare tiuj kiuj permesus certigi nombran idaron kaj bonan sanon.[24]

La simetrio[redakti | redakti fonton]

Simetrio en beleco: Sharon Stone en 2005.

Psikologoj klopodis analizi kiuj fizikaj trajtoj estas konsiderataj kiel allogaj. Tiele, laŭ Judith Langlois, psikologa de la 20-a jarcento, la vizaĝoj kiuj plej alproksimiĝas al la averaĝo estas juĝataj plij allogaj ol tiuj kiuj havas markitajn fizikajn partikularaĵojn [25]. Tio povas klariĝi pro la fakto ke la genetikaj mutacioj estas plej ofte malprofitaj, kaj la individuoj havas tendencon serĉi partnerojn kiuj prezentu plej malmulte eble, tiele alproksimiĝante fizike al la averaĝo. Alia klarigo estas ke la simetrio duflanka fundamenta de la korpo estas ŝanĝita de akcidentoj de kreskiĝo plej ofte pro la kaŭzo de malsanoj, kio pruvus la malfortigon de la imuna sistemo. Laŭ Thierry Lodé, elektante seksajn partnerojn de simetriaj trajtoj, la animalo selektas partneron kiu disponas de imuna sistemo tranpasebla al sia idaro libera el malsanoj. La malsimetriaj fluktuoj evidentigas la staton de sano kaj la genetikajn malfortecojn de la partneroj.

Studo farita en la Universitato St. Andrews montris tamen ke la vizaĝo konsiderita kiel la plej bela ne estas la averaĝo de ĉiuj vizaĝoj sed la averaĝo de la vizaĝoj konsiderataj kiel la plej belaj. La sociologo Jean-François Amadieu deduktis el tio ke

Citaĵo
 se averaĝa vizaĝo estas globale alloga, ne certas, sekve, ke ĝi estas la plej alloga, kaj ni estus eble malpli allogataj de averaĝaj formoj elirante el tio ordinara.[26] 

La troeco[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj, la etologoj rimarkigis ke la stimulaj situacioj artefaritaj povas preterpasi la naturajn situaciojn. La allogo kiun kreas la belo venus biologie el la efiko de la supernormala stimulo. Malkovrita de Konrad Lorenz, Nikolaas Tinbergen kaj Irenäus Eibl-Eibesfeldt, la supernormala stimulo aŭ trostimulo estas troa stimulo kiu postulas pli intensan reagon. Tiele, ovo de impona grando estas preferata de anserino al siaj propraj ovoj. Por Thierry Lodé, la ekzisto de tiu stimulo montrus ke la tendenco al la troigo estas esenca komponanto de la biologio kiu povus klarigi la superriĉon de la seksaj trajtoj ĉe la animaloj, same kiel la vosto de la pavo aŭ la pinĉilo de la luktokrabo. La seksa selekto kongruus en luktema kunevolucio de la specifaj trajtoj ligita al la seksa konflikto. La seksa selekto amplifikus la plutenon de tiu fremdaj karakteroj pliigante la seksan deziron. La fizika belo estus nur la rezulto de la impreso produktita per la kombino de tiuj eksterordinaraj karakteroj kiuj kondukus al la disvovligo de la deziro. Tiele, la belo, kiel supernormala stimulo, estus dekomence kanono de la sekseco. Tiu tendenco al la troigo troviĝus el la plej fruaj artaĵoj el la prahistoriaj venusoj tra la unuaj grekoj al PicassoBotero.

Homa belo[redakti | redakti fonton]

Idealaj proporcioj de la homa korpo skemigitaj en la Vitruvia homo, de Leonardo da Vinci.

La karakterizo de persono kiel «belo», ĉu individue aŭ por konsento de la komunumo, ofte baziĝas sur kombino de interna belo, kiu inkludas la psikologiajn faktorojn —kiaj kongruo, eleganteco, ĉarmo, gracio, integreco, inteligenteco kaj personeco —, kaj ekstera belo, tio estas, fizika allogo, kio inkludas fizikajn faktorojn —kiaj juneco, mezeco, korpa sano, sens-amo kaj simetrio—.

Tre ofte oni mezuras la eksteran belon kun bazo sur ĝenerala opinio aŭ interkonsento de grupo de personoj. Ekzemplo de tio estas la beleckonkursoj, kiel tiu de Miss Universo. La interna belo, tamen, estas pli malfacile kvantigebla. Grava indikilo de fizika belo estas la «mezeco» aŭ «mezaveraĝeco». Kiam oni averaĝigas la bildojn de homaj vizaĝoj por formi komponitan bildon, tiu alproksimiĝas iompostiome al la «ideala» bildo kaĵ ĝi videblas kiel pli alloga. Tiu fenomeno notiĝis la unuan fojon en 1883, kiam Francis Galton, kuzo de Charles Darwin, konstruis komponitajn bildojn per supermetado de fotoj de vegetaranoj kaj deliktuloj en serĉado de aspekto karaktera por ĉiu el ili. Farinte tion, li konstatis ke la komponitaj bildoj rezultintaj estis pli allogaj kompare kun ajna el la unuopaj fotoj. Ankaŭ la moderna esplorado sugestas ke la personoj kies vizaĝaj trajtoj estas simetriaj kaj posedas perfektan proporcion estas pli allogaj.

Malbelo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malbelo.

Malbelo estas propreco de persono aŭ aĵo kiu ne estas agrable rigardebla. En multaj socioj la juĝo esti konsiderata "malbela" egalas esti malmulte estetika, abomeninda aŭ ofenda. Same kiel sia malo, nome la belo, la malbelo implicas subjetivan juĝon kaj tiu almenaŭ parte, en la "okulo de la observanto"; oni ne forgesu ankaŭ la influon faritan de la kulturo de la "observanto". Tiele, la percepto de la malbelo povas esti erara aŭ misa, kiel en la fabelo de La malbela anasido de Hans Christian Andersen.

Spite la fakton ke la malbelo estas normale konsiderata kiel videbla karaktero, ĝi povas esti ankaŭ interna atributo. Por ekzemplo, persono povas estis konsiderata alloga ekstere sej interne mispensa kaj kruela. Oni povas ankaŭ esti "malbonhumore", kiu estas interna stato de portempa malaprezo.

La malbelo havas sian originon en la konsideron de la "okulo observanta" kaj de la memestimo kiu disvolviĝas en la personoj kiam oni vidas la stereotipojn de viroj kaj virinoj agrablaj al oniaj sentoj de percepto.

Belo en arto[redakti | redakti fonton]

Lakta Vojo super virina silueto, ĉe Trona Pinnacles, Kalifornio, arta montro de teknika fotografio.

En la Klasika Grekio, unu de la ĉefaj temoj de la unua duono de la verko Fedro de Platono estas la Belo.[27] La temo daŭre estas centra afero de la scienca fako estetiko kaj la celo de la artaĵoj laŭlonge de la jarcentoj.

Eĉ artoj kiuj ekis per kaj por praktikaj tialoj, kiaj fotografio, komputiko kaj aliaj, iom post iom devenis al traktado cele al produktado de artaĵoj.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri bel(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[28]:

  • Citaĵo
     Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. 
  • Citaĵo
     Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. 
  • Citaĵo
     Nokte eĉ monstro estas belulo. 
  • "Kiu belo savos la mondon?" skribas Fedor Dostoevskij paroligante Idiotan personulon demandantan al la princo Miskin. Per tiu esprimo la aŭtoro aludas al la elaĉetanta belo de Kristo, kiu, se vive konsiderata, igas la vivon mem bela kaj altruisma.[29]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Platono. La bankedo.
  2. Perrault, Charles. La dormanta belulino.
  3. von Goethe, Johann Wolfgang (14a de majo 2016). Las afinidades electivas. ISBN 9786050438321.
  4. KONSTAN, David. (2014) Beauty - The Fortunes of an Ancient Greek Idea. New York: Oxford University Press, p. 30–35. ISBN 978-0-19-992726-5.
  5. Matthew 23:27, Acts 3:10, Flavius Josephus, 12.65
  6. 6,0 6,1 Euripides, Alcestis 515.
  7. Seife, Charles (2000). Zero: The Biography of a Dangerous Idea. Penguin. (ISBN 0-14-029647-6). p. 32
  8. Fedro
  9. Nikomaĥa Etiko.
  10. An Inquiry Into the Original of Our Ideas of Beauty and Virtue; en Two Treatises.
  11. The Anti-Aesthetic: Essays on Postmodern Culture de Hal Foster
  12. Povemo, de Friedrich Nietzsche
  13. A New Theory of Beauty. Princeton Essays on the Arts, 1. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1975.
  14. Love and Beauty. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1989.
  15. Elaine Scarry, On Beauty and Being Just.
  16. (2004) “Processing fluency and aesthetic pleasure: is beauty in the perceiver's processing experience?”, Personality and Social Psychology Review: An Official Journal of the Society for Personality and Social Psychology, Inc 8 (4), p. 364–382. doi:10.1207/s15327957pspr0804_3. 
  17. (December 2008) “Beauty as an emotion: The exhilarating prospect of mastering a challenging world.”, Review of General Psychology (English) 12 (4), p. 305–329. doi:10.1037/a0012558. 
  18. (2013-06-18) “Impact of contour on aesthetic judgments and approach-avoidance decisions in architecture”, Proceedings of the National Academy of Sciences (en) 110 (Supplement 2), p. 10446–10453. doi:10.1073/pnas.1301227110. 
  19. (2016-11-04) “Berlyne Revisited: Evidence for the Multifaceted Nature of Hedonic Tone in the Appreciation of Paintings and Music”, Frontiers in Human Neuroscience 10. doi:10.3389/fnhum.2016.00536. 
  20. (2017-05-22) “Beauty Requires Thought”, Current Biology (English) 27 (10), p. 1506–1513.e3. doi:10.1016/j.cub.2017.04.018. 
  21. (April 2004) “Neural correlates of beauty”, Journal of Neurophysiology 91 (4), p. 1699–1705. doi:10.1152/jn.00696.2003. 
  22. (2011-07-06) “Toward A Brain-Based Theory of Beauty”, PLOS ONE 6 (7), p. e21852. doi:10.1371/journal.pone.0021852. 
  23. (2013-03-19) “Neuroaesthetics and the Trouble with Beauty”, PLOS Biology 11 (3), p. e1001504. doi:10.1371/journal.pbio.1001504. 
  24. Symons 1995
  25. Langlois kaj Roggman 1990
  26. D.I. Perrett, K. May kaj S. Yoshikawa, «Attractiveness characteristics of female faces: preference for non-average shape», Nature, 368, 1994, pp. 239-242. Citita en Jean-François Amadieu, Le Poids des apparences, 2002, eld. Odile Jacob, pp. 18-19.
  27. Garrido, Manuel (2013). «La filosofía platónica del amor». En Sacristán, Manuel; García Bacca, David. Los diálogos eróticos: Banquete y Fedro (Manuel Sacristán kaj David García Bacca, trad.). Madrid: Tecnos. p. 11. ISBN 9788430958207.
  28. lernu.net: Proverboj
  29. La bellezza salvera' il mondo (Dostoevskij) ?

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blunt, Anthony (1940) La teoría de las artes en Italia del 1450 a 1560. Madrid: Cátedra (hispana eldono de 1979) ISBN 84-376-0194-0
  • Eco, Umberto (2004). Historia de la belleza. Lumen, Barcelona. ISBN 84-264-1468-0.
  • Fuga, Antonella (2004). Técnicas y materiales del arte. Electa, Barcelona. ISBN 84-8156-377-3.
  • Givone, Sergio (2001). Historia de la estética. Tecnos, Madrid. ISBN 84-309-1897-3.
  • Gombrich, Ernst (1997). Historia del Arte. Debate, Madrid. ISBN 978-84-8306-044-5.
  • González, Antonio Manuel (1991). Las claves del arte. Últimas tendencias. Planeta, Barcelona. ISBN 84-320-9702-0.
  • Hauser, Arnold (2004). Historia social de la literatura y el arte. Debolsillo, Barcelona. ISBN 978-84-9793-220-2.
  • J.H. Langlois kaj L. Roggman, «Attractive faces are only average», Psychological Science, no 1,‎ 1990, p. 115-121
  • Donald Symons, «Beauty is in the Eye of the Beholder. The Evolutioanry Psychology of Human Female Attractiveness», en Paul R. Abramson, Steven D. Pinkerton, Sexual Nature, Sexual Culture, University of Chicago Press, 1995, p. 80-120
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Belleza en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beau en la franca Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beauty en la angla Vikipedio.