Seksa selekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ora paradizeo: Ornama masklo supre; ino sube. Paradisaea decora de John Gerrard Keulemans (d.1912)
Formortinta Giganta cervo (Megaloceros giganteus). Tiuj kornoj estas 2.7 m grandaj kaj havas mason de 40 kg.
Virpavo alloganta pavinon.

Seksa selekto, koncepto enkondukita de Charles Darwin en sia verko de 1859 La origino de specioj, estas grava elemento de lia teorio pri natura selekto. La seksa formo de selekto

... dependas, ne el lukto por la ekzisto, sed el lukto inter maskloj por posedo de inoj; la rezulto ne estas la morto por la nesukcesa konkurencinto, sed malmultaj aŭ neniu idoj.[1]
... kiam la maskloj kaj la inoj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn kutimojn ... sed diferencas laŭ strukturo, koloro, aŭ ornamo, tiaj diferencoj estis ĉefe kaŭzataj de seksa selekto.[2]

Liaj ekzemploj de seksa selekto inkludas ornamajn plumjn de pavoj, paradizeoj, la kornoj de cervoj (masklaj cervoj), kaj la hararo de virleonoj.

Darwin grande etendis sian komencan tri-paĝan traktadon pri Seksa Selekto en la verko de 1871 The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. Tiu 900-paĝa, du-voluma verko inkludas 70 paĝojn pri seksa selekto ĉe homa evoluo, kaj 500 paĝojn pri seksa selekto ĉe aliaj animaloj.[3] Resume, dum natura selekto rezultas el la lukto por survivado, seksa selekto eliras el lukto por reproduktiĝi.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Ĉe multaj specioj la virbestoj, ĉu pli multnombraj ol inoj, ĉu dezirantaj transdoni siajn genojn, interbatalas por konkeri inon aŭ inojn, evidenta kazo de cervoj. Tamen la venkintoj ne estas ĉiam la plej viglaj, sed tiuj kiuj posedas pli taŭgajn specialajn batalilojn (kokaj krurungoj, cervaj kornaroj), aŭ apartan psikan karakteron (kuraĝo). Foje oni ne disputas simple inojn, sed la plej maturiĝintajn (plej naskeblecojn), dum la ne tiom kapablaj maskloj devos kontentiĝi per la ne tiom taŭgaj inoj. Estas alia kurioza formo de natura selekto, ekzemple ĉe kelkaj birdoj, kiuj ne interbatalas, sed allogas inojn per brileco de plumaro, aliaj kolorpartoj aŭ kantomelodioj.[4]

Ekzemplo: la ĝirafo[redakti | redakti fonton]

Moderna Interpretado[redakti | redakti fonton]

Kriterioj por reprodukta sukceso[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo: interseksa selekto[redakti | redakti fonton]

Eksponencia kresko ĉe ina prefero[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo: enseksa selekto[redakti | redakti fonton]

Seksa dimorfismo[redakti | redakti fonton]

Seksa selekto kiel ilo de natura selekto[redakti | redakti fonton]

Ebloj kaj variantoj de la teorio[redakti | redakti fonton]

Ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

Historio kaj aplikado de la teorio[redakti | redakti fonton]

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Darwin, Charles (1859). La origino de specioj (1a eldono). Ĉapitro 4, paĝo 88. "Kaj tio kondukas min diri kelkajn vortojn pri kion mi nomigas Seksan selekton. Tio dependas ..." http://darwin-online.org.uk/content/frameset?viewtype=side&itemID=F373&pageseq=12
  2. Darwin, Charles (1859). La origino de specioj (1a eldono). Ĉapitro 4, paĝo 89. http://darwin-online.org.uk/content/frameset?viewtype=side&itemID=F373&pageseq=12
  3. Miller, Geoffrey (2000). The Mating Mind. Anchor Books, a division of Random House, Inc. (First Anchor Books Edition, April 2001). New York, NY. Anchor ISBN 0-385-49517-X
  4. Jean Rostand, La nuna stato de l'evoluismo, 1950, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, paĝo 60.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

(1981) "Models of speciation by sexual selection on polygenic traits", gazeto : Proc. Nat. Acad. Sci. USA, volumo : 78, numero : 6, paĝoj : 3721–5. COI:10.1073/pnas.78.6.3721 (PDF)

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Judson, Olivia (2003) Dr.Tatiana's Sex Advice to All Creation: Definitive Guide to the Evolutionary Biology of Sex. ISBN 978-0-09-928375-1
  • Jolly, Allison (2001) Lucy's Legacy - Sex and Intelligence in Human Evolution. ISBN 978-0-674-00540-2
  • Diamond, Jared (1997) Why is Sex Fun? The Evolution of Human Sexuality. ISBN 978-0-465-03126-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]