Jean Rostand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jean Rostand (Tramtransporto en Parizo).

Jean ROSTAND, naskiĝis en Parizo je la 30-a de oktobro 1894, filo de la teatraĵisto Edmond Rostand kaj de la poetino Rosemonde Gerard, mortis en Ville-d'Avray je la 4-a de decembro 1977 en profunde malespera kaj malvigla stato, estis franca verkisto kaj biologo.

Naskita en riĉa burĝa medio (kiun li poste akre kaj lertironie kritikos en siaj junec-verkoj), li pasigas sian infanaĝon en la kampara medio de Cambo-les-Bains (Eŭskio) kaj malkovras dekjaraĝe la verkon de Jean-Henri Fabre, kio decidas pri lia alvokiĝo. Li iĝas memstara esploristo (en la jaroj 1960 li estis eble la plejlasta sciencisto laboranta ne kadre de universitataj skipoj aŭ esplor-instituto sed sola en la propra domo), studas Genetikon, kaj verkas librojn.

Junecaj libroj[redakti | redakti fonton]

Li diris pri sia intelekta historio: "Mi dirus, ke mi estis unue instigita de la kritikema observado al socia medio, poste de socio mi iris al mi-mem, poste de mi-mem al scienco; fine de scienco mi revenis al homo." Ja kritikema observanto al socia medio: "Kvankam ananta je klaso de privilegiuloj, rezulte de kulposento mi ĉiam emis pravigi la malsuperulon kaj min meti je ties flanko": tial li verkas sinsekve La reveno de la malriĉuloj (1919), Dum ni ankoraŭ suferas (1921) librojn denuncantajn la militon kaj la sanktecon de vivo, La leĝo de la riĉuloj (1920) (feroce la 26-jara aŭtoro analizas la kruelecon de la posedantoj kaj "alvenintuloj"), Juliano aŭ konscienco (1928), La Familipatriotoj kaj aliaj eseoj pri burĝa mistiko (1925). Entute liaj junecverkoj estos dek, publikigitaj inter 1919 kaj 1931. Tiuj libroj konsistigas drastan satiron (kaj ĝuege fajnan kaj efikan Voltaire-ecan stil-ekzercon) atakantan la malvirtojn, la ridindaĵojn, la maljustojn. Miksiĝis kun la serioza mordkritika tono la ironiaj kaj akrevidaj aludoj, la ruiniganta ridindigo, farso kaj bufonaĵo. Jean Rostand kondutas samtempe prokuroro kiu estas ankaŭ sagaca, klarvida kaj cinika observanto. La burĝa egoismo kaj ĉiu maljusteco naŭzas lin. Pliploste li ĉiam emos kompreni la homojn, partopreni je la doloroj homaj.

Postaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Post Hiroŝimo li draste kaj decidiĝeme militis kontraŭ atombombon, kaj fariĝis honorprezidanto de la movado kontraŭ atomarmiloj.

Dum liaj originalaj sciencaj esploroj precipe temas pri amfibioj, li inventis la glacibano, kiu duobligas la kromosomaron, sed li ankaŭ malkovris la "kontraŭfrostajn" proprecojn de glicerino, kio ebligas al li inventi metodojn por konservi spermon kaj sangon. Jean Rostand multe pli famas pro sia vulgariga verkaro. Lia unua libro, Les Chromosomes artisans de l’hérédité et du sexe (1928), havas grandan sukceson, relative neatenditan por pure informa libro. Rostand sentas la utilon de scienca inicio plidaŭriganta la lernejan instruadon. Jen la starto; publikiĝos trideko da volumoj kaj multaj artikoloj, biologiaj problemoj, bestaj vivoj, biografioj de serĉanto de la vero, la rolo de biologio en la vivo, k.t.p. Por plibonigi la socion kaj samtempe konservi la socialan kadron, la homo ŝanĝendas. Sed kio estas la homo? La biologo helpos la moraliston respondi la demandon; el tio ekestas nova verkaro: Pensées d’un biologiste (1940), Nouvelles Pensées d’un biologiste (1947), Ce que je crois (1953), Carnet d’un biologiste (1959), Inquiétudes d’un biologiste (1959), Espoirs et inquiétudes de l’homme (1966). Li advokatas biologian moralon, ĉar "la biologie est à la base de toute méditation sérieuse sur la condition humaine". ("La biologio estas je la bazo de ĉiu serioza meditado pri la homa stato"). Li deziris, ke "chaque citoyen ajoutât à sa maturité politique une sorte de maturité biologique " ("ĉiu civitano aldonu al sia politika maturo ian biologian maturon"), por ke li povu valide prononci sin pri la homa estonteco. La tri ordonoj de lia biologia moralo estas: Mater en soi la brute, dépasser l’enfance, échapper à la névrose ("Mastri en si mem la bruton, preterpasi infanecon, eskapi al neŭrozon"), La générosité, le dévouement, le don de soi qui permettent à l’être humain de se hausser, de s’agrandir, d’accroître son humanité ("Oferemo, dediĉo, la sindonaco, kiuj permesas al la homo leviĝi, kreski, por pliigi sian humanecon") devus esti la fina celo de ĉiu moralo. Ekde la komenco de la sesdekaj jaroj li malkaŝis kun klarvido la ĉefajn kaŭzojn de la bankroto de la nuna civilizacio, qui n’a pas su donner un sens à son savoir, un but à sa puissance, un idéal à sa liberté ("Kiu ne sciis doni signifon al sia scio, celon al sia potenco, idealon al sia libereco").

Li timis ekeston de socio tro racia, tro prudenta, kiu emus taksi la "kvoto da protektado kaj sanzorgoj" indaj je ĉiu unuopulo, kaj akceptus eŭtanazion.

La tuta verko de Jean ROSTAND mergiĝas en strebo al vero, nur la vero, kiom ajn malagrabla ĝi povas esti (ekzemple, intervjuita pri morto, li respondis, ke kiel sciencisto li rigardas ĝin normala, sed kiel homo li sentas ĝin plu kiel neeltenebla skandalo).

citaĵo el li:

Citaĵo
 La homa specio forpasos tiel, kiel forpasis la dinozaŭroj kaj la stegokefaloj, kaj en tiu eteta angulo de universo finiĝos por ĉiam la palaĉa aventuro de la protoplasmo, aventuro kie eble jam finis en alia mondo, aventuro, kiu eble en alia mondo disvolviĝos, sed ĉiam kaj ĉie dekomence kondamnita kaj direktota al elfina vana fiasko kaj porĉiama malhelo. 

Sciencisto, pensisto kaj ateisto, Jean ROSTAND estas inter la noblaj spiritoj de la 20-a jarcento. Li havis tempon koni la ekantan ekologian movadon kaj la juneco-ribeloj de la jaroj 70-aj, pri kiuj li sentis grandan simpation.

Jean Rostand kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Nuna Stato de l' Evoluismo, 1950.

Li parolis favore al Esperanto[1]

Citaĵo
 La unueco de la homa specio vokas la unuecon de lingvo ... Mi esperas, ke la momento ne estas malproksima, kie ĉiuj homoj povos komuniki inter si per Esperanto. 

Kun motivo de la publikigado de sia libro "Tio, kion mi kredas," li diris:

Citaĵo
 Estas per granda kontento, ke mi kuniĝas al ĉiuj, kiuj deziras vidi la ĝeneraligon de la studo de unuopa internacia lingvo, kapabla faciligi kulturajn interŝanĝojn inter nacioj. 
Citaĵo
 Mi ne dubas, ke laborante por disvastigo de Esperanto, ni ankaŭ laboras por pli bona transdono de scio kaj por reciproka kompreno de popoloj. 

Tradukita esperanten:

  • La Nuna Stato de l' Evoluismo, (trad.) SAT, 1953
  • Tio, Kion Mi Kredas tradukita de Pierre BERLOT, eld. UFE, 1962

en la enkonduko de tiu traduko li skribis:

Citaĵo
 Estas por mi plezuro tute aparta vidi mian libreton „Ce que je crois“ tradukita en Esperanton. 
Citaĵo
 Estas ne penseble, ke biologiisto ne salutus fervore la ideon de universala lingvo, komuna por ĉiuj. 
Citaĵo
 Se tia lingvo estus pli disvastigita, ĝi permesus al ĉiu scienculo esti rekte informita pri la laboroj kiuj, ĉiumomente, en la tuta mondo, progresigas lian fakon. Kaj precipe, konsiderante ke la homaro konsistas el unu sola specio, lerninte vidi en la rasaj kaj naciaj diferencoj nur bagatelan fakton, ĉu ni ne devas senhezite deziri, ke ĉiu Homo sapiens estu dotita per unu sama esprimilo? 
Citaĵo
 La unueco de la homa specio vokas komunecon de la lingvo. Ju pli intimaj fariĝos la rilatoj inter la popoloj, ju pli planediĝos la tero, laŭ la vortoj de Teilhard de Chardin, des pli necesos ke la teranoj disponu lingvon kiu estus, iamaniere, la vorto de la specio 
Citaĵo
 Miaflanke, mi esperas ke la momento ne estas tre malproksima, kiam ĉiuj homoj, dank‘ al Esperanto, kapablos interkomunikiĝi same kiel faras, per siaj dancoj, ĉiuj abeloj. 

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les familiotes et autres essais (1925) La familipatriotoj kaj aliaj eseoj prisociaj
  • La loi des riches (1920) Leĝo de la riĉuloj
  • La vie des crapauds (1933) vivo de la bufoj
  • La vie des libellules (1935) vivo de la libeloj
  • Pensées d'un biologiste (1939) pensoj de biologo
  • L'aventure humaine (1947) la homa aventuro
  • Ce que je crois (1953) Tio, kion mi kredas

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] el eldonejo Christian Bertin, alirdato la 6a de marto 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Jean Rostand » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»