17-a arondismento de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
17 18 19
  8 9 10 11 20
16 2 3
1 4 12
Sejno
  7 6 5 13
15 14

La 17-a arondismento (franclingve XVIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, havas proksimume 160 000 loĝantojn kaj kovras 5,67 km².

En tiu arondismento situas du tre aktivaj kvartaloj de Parizo: norde etendiĝas la populara kvartalo ĉirkaŭ la placo Clichy. Sude, la areo ĉirkaŭ la Avenue des Ternes, kie estas la Marché Poncelet, estas pli haussmannstila.

La 17-a arondismento plie gastigas la Palais des Congrès (Kongresejo) de Parizo, tio estas granda centro por ekspozicioj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Jaro Loĝantaro Denseco
(loĝ. po km²)
1872 101 804 17 955
1954 (kulmino) 231 987 40 922
1962 227 687 40 164
1968 210 299 37 096
1975 186 293 32 862
1982 169 513 29 902
1990 161 935 28 565
1999 160 860 28 375


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj stratoj aŭ placoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas konata tie de la jaro 1902, kiam sinjoro Henri de Coppet komencis instrui la lingvon en lernejo (rue Ferdinand). La kursanoj poste renkontis en la Café des Entrepreneurs sen fondi asocion. La 26-an de oktobro 1908 okazis oficiala fondo de sekcio de la Federacio Esperantista de la Pariza Regiono kaj la grupo ekde nun kunvenis en la Café de la Gare, 6, place Pereire Fonto: La Dek-Sepa.

La grupo eldonis ekde 1910 modestan revuon kun la titolo La Dek-Sepa monate krom aŭgusto kaj septembro. Ekde la unua numero ĝi havis diversajn anoncojn de lokaj komercistoj, unue en la franca, poste en Esperanto. La revuo estis sendata al ĉiuj aliaj Esperanto-revuoj kaj la ricevitaj ekzempleroj estis uzataj por informi la legantojn.

La numeroj 1910 - 1914 estas videblaj ĉa la aŭstra nacia biblitoko (ÖNB)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]