La 18-a arondismento (franceXVIIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 188 446 loĝantoj sur areo de 6,01 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 31 355 loĝantoj/km².
Tie ankaŭ troviĝas la afrika kaj nordafrika kvartalo Goutte d'Or, kiu estas fama pro sia vendoplaco (la marché Barbès), kie oni povas trovi variajn afrikdevenajn produktojn.