14-a arondismento de Parizo
14-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75114 [+] | ||
Poŝtkodo | 75014 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 135 592 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 24 127 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 50′ N, 2° 20′ O (mapo)48.8330222222222.3268888888889Koordinatoj: 48° 50′ N, 2° 20′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,62 km² ( 562 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 14-a arondismento (france XIVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 133000 loĝantojn kaj kovras 5.64 km².
La arondismento entenas la plej grandan parton de la kvartalo Montparnasse, kiu estas tradicie antaŭ longe areo kun multaj artistoj aŭ bretondevenaj loĝantoj. Sed la areo estas hodiaŭ pli konata pro la altega turo Montparnasse kaj pro la apuda staciodomo gare Montparnasse.
La 14-a arondismento plie enhavas la Cité internationale universitaire de Paris, proksime al la parko Montsouris kaj al la stadiono Charléty.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 69 611 | 12 384 |
1954 (kulmino) | 181 414 | 32 274 |
1962 | 178 149 | 31 693 |
1968 | 167 093 | 29 727 |
1975 | 149 137 | 26 532 |
1982 | 138 596 | 24 657 |
1990 | 136 574 | 24 297 |
1999 | 132 844 | 23 634 |
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 14-a arondismento kun la turo Montparnasse.
- Katakomboj de Parizo
- Tombejo de Montparnasse
- Gare Montparnasse
- Montparnasse kvartalo
- La Santé (prizono)
- Turo Montparnasse
- Itala teatrejo de Parizo
Ĉefaj stratoj aŭ placoj[redakti | redakti fonton]
- Rue de l'Arrivée
- Placo Denfert-Rochereau
- Rue Delambre
- Rue du Départ
- Place Edgar Quinet
- Avenue du Maine
- Boulevard Montparnasse
- Boulevard Raspail