Cité internationale universitaire de Paris

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Cité internationale universitaire de Paris
konstruaĵa komplekso
Informoj
fondodato 1925
Situo
Geografia situo 48° 49′ 7″ N, 2° 20′ 16″ O (mapo)48.81872.3377Koordinatoj: 48° 49′ 7″ N, 2° 20′ 16″ O (mapo)
lando Francio
adreso 17 boulevard Jourdan, 75014 Paris, France
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konsorcio Couperin vd
Cité internationale universitaire de Paris (Parizo)
Cité internationale universitaire de Paris (Parizo)
DEC
Cité internationale universitaire de Paris
Cité internationale universitaire de Paris
Map
Cité internationale universitaire de Paris
vdr
Unu el la domoj en la universitata kvartalo

La Cité internationale universitaire de Paris (en Esperanto: Internacia universitata kvartalo de Parizo) estas la plej granda kampuso en Francio kie eksterlandaj studentoj, esploristoj kaj artistoj kiuj restas en Parizo por mallonga tempo, estas akceptataj kaj povas loĝi. La kampuso troviĝas en la 14-a arondismento de Parizo, en la kvartalo Montsouris/Dareau. Fidela al sia spirito de multkulturismo, pacismo kaj solidareco, ĝi antaŭenigas interŝanĝojn inter studentoj el la tuta mondo, venintaj el 141 landoj (en 2009)[1].

La celo de la Cité universitaire estis kaj estas ne nur oferti al estontaj elitoj la plej bonajn laborkondiĉojn, sed ankaŭ (sekve de la traŭmato post la mondmilitoj) antaŭenigi internacian interŝanĝon kaj internacian amikecon por akceli la kunlaboron inter diverskulturaj popoloj kaj nacioj. La Cité internationale pluportas la utopian revon de siaj fondintoj kaj ofertas al siaj gastoj spacon por dialogi, kiu antaŭenigas toleremon kaj pripensadon. [2].

Ĝi estas dum la tuta jaro ejo de intensa kultura vivo danke al ekspozicioj, koncertoj, konferencoj, filmprojekcioj kaj aliaj eventoj organizitaj en la diversaj konstruaĵoj.

La kvartalo[redakti | redakti fonton]

La kvartalo situas ĉefe en du grandaj parkoj. Ĉiu konstruaĵo estis konstruita de malsama lando. Entute estas 40 diversaj rezidejoj (maisons), ekzemple la armena domo, la argentina domo, la barata domo, brazila domo, la dana domo, la germana domo, la franca domo, la greka domo, la hispana domo, la irana domo, la itala domo, la japana domo, la kamboĝa domo, la libana domo, la maroka domo, la malagasa domo, la meksika domo, la norvega domo, portugala domo, la sudkorea domo, la sveda domo, svisa domo, la tunezia domo.

Ĉiu domo unuavice allasas loĝantojn el la lando, kiu reprezentas tiun domon. La centra ideo malantaŭ ĉi tiu kampuso estas miksi malsamajn kulturojn. Ĉi tio signifas, ke ĉiu domo estas devigata allasi almenaŭ 15% de siaj ĉambroj al alinaciaj studentoj. Inter la iamaj studentoj troviĝis interalie Jean-Paul Sartre, Tahar Ben Jelloun, Komitas Vardapet, Aimé Césaire, Karen Blixen, Najat Vallaud-Belkacem.

Plan

Aliro per publika transporto[redakti | redakti fonton]

Atingebla interalie per buso de RATP aŭ per la trajno RER B, Gare Cité universitaire.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Gazette de la CIUP - eldono majo 2009
  2. (fr) La Paix : valeur fondatrice de la Cité internationale Arkivigite je 2020-07-28 per la retarkivo Wayback Machine (Paco: fonda valoro de la Cité internationale)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Guillaume Tronchet, "Diplomatie universitaire ou diplomatie culturelle ? La Cité internationale universitaire de Paris entre deux rives (1920-1940)", en: Dzovinar Kévonian & Guillaume Tronchet (dir.), La Babel étudiante. La Cité internationale universitaire de Paris (1920-1950), Rennes, PUR, 2013, paĝoj 59-88 (rete arĥivo).
  • Collectif, International Creative Campus, la cité internationale du xxie siècle, komuna eldono de L'Œil d'or kaj CIUP, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]