Montparnasse estas kvartalo de Parizo, Francio, sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno, centrigita sur la stratangulo de Bulvardo de Montparnasse kaj Bulvardo Raspail. Ĝi estas parto de la 14-a arondismento, estanta absorbita en Parizo kune kun la aliaj distriktoj en 1860.
La nomo Montparnasse devenas de la monto Parnaso en helena mitologio, kiu estas hejmo de la muzoj, naŭ diinoj de artoj kaj sciencoj. En la 17-a jarcento multaj studantoj venis en tiun ĉi montetan regionon apud Parizo por deklami poemojn. Tial oni donas al la ejo la nomon Montparnasse.