7-a arondismento de Parizo
Etoso
7-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75107 [+] | ||
Poŝtkodo | 75007 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 47 947 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 11 723 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 2° 19′ O (mapo)48.8591666666672.3127777777778Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 19′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 4,09 km² ( 409 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 7e arrondissement [+] | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 7-a arondismento (france VIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de Sejno, kaj entenas multnombrajn francajn instituciojn, inkluzive de la Nacia Asembleo kaj de pluraj ministrejoj.
Tiu prestiĝa kaj riĉa arondismento estas ankaŭ famkonata de turistoj el la tuta mondo pro la ĉeesto de la Eiffel-Turo aŭ de la Hotelo de la Invalidoj, kiu estas la tombomonumento de Napoléon Bonaparte.
Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 47 947 loĝantoj sur areo de 4,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 723 loĝantoj/km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter la plej gravaj lokoj en la arondismento, oni povas mencii :
- Nacia Asembleo
- Eiffel-Turo
- Hotelo Matignon
- Champ de Mars
- École Militaire
- Hotelo de la Invalidoj / Muzeo de Armeo
- Muro por la paco
- Muzeo Rodin
- Musée d'Orsay
- Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac
- Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (Sciences-Po)
- Muzeo de kloakoj