Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Musée du quai Branly -
Jacques-Chirac
Musée du quai Branly - 20150801 16h07 (10629).jpg
Lando: Francio
Regiono: Francilio
Urbo: Parizo
Adreso: 37, quai Branly
7-a arondismento de Parizo
Koordinatoj: 48° 51′ 39″ N, 2° 17′ 51″ O (mapo)48.8608332.2975Koordinatoj: 48° 51′ 39″ N, 2° 17′ 51″ O (mapo)
Situo de Musée du quai Branly -
Jacques-Chirac
Malfermdato: 2006
Kolektoj: Artoj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko
Retpaĝo: www.quaibranly.fr
Information icon.svg
vdr

La muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac (france Musée du quai Branly-Jacques Chirac), estas muzeo lokita en la 7-a arondismento de Parizo, proksime al la Eiffel-Turo, sur la loko de la eksa ministrejo pri eksterkomerco. La muzeo, inaŭgurita la 20-an de junio 2006, konsistigis unu el la gravaj projektoj de la prezidento Jacques Chirac (samkiel la renovigo de la Luvro estis grava projekto de Mitterrand).

Ĝi estas dediĉita al la artoj kaj civilizacioj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko, tio estas ĉiuj neokcidentaj kulturoj. La konstruaĵo, tre modernaspekta, estis kreita de la arkitekto Jean Nouvel, kaj entenas interalie muron tute kovritan per plantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]