Muzeo de la Oranĝerio
Musée de l'Orangerie | ||||
---|---|---|---|---|
Lando: | Francio | |||
Regiono: | Francilio | |||
Urbo: | Parizo | |||
Adreso: | Ĝardeno Tuileries 1-a arondismento | |||
Koordinatoj: | 48° 51′ 50″ N, 2° 19′ 20″ O (mapo)48.8638562.322272Koordinatoj: 48° 51′ 50″ N, 2° 19′ 20″ O (mapo) | |||
| ||||
Malfermdato: | 1927 | |||
Kolektoj: | Impresionismo, Post-impresionismo | |||
Retpaĝo: | www.musee-orangerie.fr | |||
La Muzeo de la Oranĝerio (france Musée de l'Orangerie) estas artgalerio en Parizo, prezentanta verkojn de impresionistoj kaj post-impresionistoj, lokita en la Placo de la Konkordo. La muzeo montras pentraĵojn de Claude Monet, Paul Cézanne, Henri Matisse, Pablo Picasso, Pierre-Auguste Renoir, Amedeo Modigliani, André Derain, Ĥaim Sutin, Marie Laurencin, Maurice Utrillo, Paul Gauguin, Alfred Sisley, Henri Rousseau, Pierre-Auguste Renoir kaj aliaj artistoj.
La Muzeo de la Oranĝerio estas fama pro la fakto, ke ĝi havas pentraĵojn de Monet La Nimfeoj. La verko konsistas el ok partoj kaj okupas apartan ĉambron de la galerio. Oni ofte nomas ĝin la ovala ĉambro pro la foresto de anguloj. Meze estas malgranda divano por vizitantoj. La Muzeo de la Oranĝerio situas ĉe la okcidenta fino de la parko Tuileries, ne malproksime de Luvro kaj Musée d'Orsay.
La Muzeo de la Oranĝerio estas malfermita: de 9:00 al 18:00 ĉiutage krom mardo.
Publikaj transportoj[redakti | redakti fonton]
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
Pierre-Auguste Renoir, Nuda virino en pejzaĝo
Amedeo Modigliani, Portreto de Paul Guillaume
Paul Cézanne, Portreto de S-ino Cézanne
Paul Gauguin, Pejzaĝo
Henri Rousseau, Ĉeval-veturilo de Patro Junier
Claude Monet, Argenteuil
Claude Monet, La Nimfeoj
Pierre-Auguste Renoir, Portreto de Claude Renoir en klaŭno
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Музей Оранжери en la rusa Vikipedio.