Saltu al enhavo

Maurice Utrillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Utrillo
Portreto de Maurice Utrillo fare de lia patrino Suzanne Valadon (1925)
Persona informo
Maurice Utrillo
Naskiĝo la  26-an de decembro 1883(nun 1883-12-26)
en Parizo
Morto la 5-an de novembro 1955 (71‑jara)
en Dax
Tombo Tombejo Saint-Vincent Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Loĝloko Montmartre vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Maurice Utrillo
Memorigilo Maurice Utrillo
Familio
Patro Miquel Utrillo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Suzanne Valadon Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
gravuristo
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Toits à Montmagny ❦
L'Impasse Cottin ❦
La Porte Saint-Martin vd
Sukcesis kiel pentristo
Reprezentaj verkoj pejzaĝoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maurice UTRILLO, naskiĝnome Maurice VALADON (naskiĝis la 26-an de decembro 1883 en Parizo - mortis la 5-an de novembro 1955 en Dax) estas franca pentristo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta iun tagon de Kristnasko, straton Du Poteau en Montmartre, kvartalo de Parizo, Utrillo estas unu el malmultaj famaj pentristoj de Montmartre kiu naskiĝis tie. Li estas la filo de Marie-Clémentine Valadon, kiu ŝanĝis sian antaŭnomon al «Suzanne», kiun ŝi opiniis pli eleganta, kaj de nekonata patro. Ŝi fariĝis modelo de Puvis de Chavannes, Pierre-Auguste Renoir (kiu nomis ŝin «Maria»), de Toulouse-Lautrec kaj multaj aliaj montmartraj pentristoj. Observante ilin ŝi lernis pentradon kaj ekfaris siajn unuajn desegnojn (ŝia filo estis unu el ŝiaj preferataj modeloj kiam li akceptis pozi). Ŝi estis prezentita al la majstro Edgar Degas kiu instruis al ŝi kelkajn teĥnikaĵojn, kuraĝigis ŝin pentri kaj estis ŝia unua aĉetanto.

La infaneco de Maurice disvolviĝis ĉe sia avino, al kiu sia patrino konfidis lin. Ekde la aĝo de 18 jaroj, li plurfoje restadis en frenezulejo. Li iom post iom dronis en alkoholo, kiu kaŭzis al li multajn damaĝojn (perforto, demenco). Liaj studoj estis afektitaj pro tio. Tamen, liaj terapioj savis lin kaj eble kontribuis riveli lian genion. Ĉiuokaze, li ricevis kuraĝigojn de sia patrino kiam ŝi pensis malkovri novan talenton en li. Maurice Utrillo tiam renkontis pentriston Alphonse Quizet kaj komencis regule pentri ekde 1910 kaj sukcesis vivteni sin per sia pentrado. Li faris multajn pentraĵojn dum pluraj jardekoj kaj estis multe kopiata (ekzistas amaso da falsaj kaj pridubindaj verkoj).

Ekde la 1920-aj jaroj, li fariĝis famkonata pentristo kaj la franca registaro honorigis lin per kruco de Honora Legio en 1929.

En 1935, li edziĝis al Lucie Valore kun kiu li poste loĝis en Le Vésinet. Ŝi ludis rolon en la mastrumado de la financoj de la paro kaj prizorgis Maurice por malhelpi lian refalon en alkoholismo.

Li mortis la 5-an de novembro 1955 en Dax, kie li vizitis kuracbanlokon kun sia edzino kaj estis enterigita en Tombejo Saint-Vincent en Montmartre, Parizo, fronte al kabaredo Lapin Agile.

Lia verkaro

[redakti | redakti fonton]

Maurice Utrillo plejparte pentris pejzaĝojn, kie ofte aperas homaj konstruaĵoj. Dum lia kariero, li pentris multnombrajn urbajn pejzaĝojn, plejparte vidaĵojn de Kvartalo Montmartre. Lia stilo estas tiom specifa, ke estas malfacile klasifiki lin en tiun aŭ alian movadon.

Eblas distingi tri periodojn en lia verkaro:

  • Periodo de Montmagny de 1904 al 1910;
  • Blanka periodo de 1910 al 1914: blankaj formoj kaj tonoj elstaras;
  • Bunta periodo de 1922 al 1955: vivaj kaj gajaj tonoj elstaras.

Liaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

La musée Utrillo-Valadon situanta en Sannois, urbo de Val-d'Oise, estas la sola en la mondo ekskluzive dediĉita al la pentristo kaj lia patrino, Suzanne Valadon. Ĝi prezentas tridekon da verkoj de la artisto kaj rekonstruon de lia ateliero.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Utrillo, sa vie, son œuvre, Jean Fabris, Claude Wiart, Alain Buquet, Jean-Pierre Thiollet, Jacques Birr, Catherine Banlin-Lacroix, Joseph Foret, Éditions Frédéric Birr, Parizo, 1982
  • Utrillo Folie ? Jean Fabris, Editions Galerie Pétridès, Parizo 1992.
  • Suzanne Valadon, Michel Peyramaure, 2 volumoj, Robert Laffont Pocket N°10683-10684

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]