Arta Muzeo de Universitato Princeton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta Muzeo de Universitato Princeton
universitata arta muzeo
Lando Usono vd
Situo Princeton
Arkitekto(j) Ralph Adams Cram vd
Estiĝo 1882
Direktoro Ernest Theodore DeWald • Frank Jewett Mather
Koordinatoj 40° 20′ 50″ N, 74° 39′ 28″ U (mapo)40.3472-74.6578Koordinatoj: 40° 20′ 50″ N, 74° 39′ 28″ U (mapo)
Arta Muzeo de Universitato Princeton (Nov-Ĵerzejo)
Arta Muzeo de Universitato Princeton (Nov-Ĵerzejo)
DEC
Arta Muzeo de Universitato Princeton
Arta Muzeo de Universitato Princeton
Situo de Arta Muzeo de Universitato Princeton
Map
Arta Muzeo de Universitato Princeton
Parto de Universitato Princeton vd
Retpaĝo http://artmuseum.princeton.edu
vdr
La fakultata ĉambro de Nassau Halo en 1886, kiam ĝi servis kiel hejmo al la Arta Muzeo
Princeton University Art Museum
Kapo de Meduzo . Romia mozaiko de Antioĥio, 2-a jarcento p.K
Foto de The Steerage

La Arta Muzeo de Universitato Princeton (angle Princeton University Art Museum, akronime PUAM) estas la artgalerio de Universitato Princeton en Princeton, Nov-Ĵerzejo. Ĝi estis fondita en 1882 kaj nuntempe enhavas pli ol 92,000 artaĵojn de antikva ĝis moderna. La kolekto temigas la mediteranea regionon, Okcidenteŭropon, Ĉinion, Latin-Amerikon kaj Usonon. Aldone al grekaj kaj romiaj antikvaĵoj, inkluzive de romiaj mozaikoj de la elfosadoj de Universitato Princeton en Antioĥio, same kiel eŭropaj pentraĵoj de la frua Renesanco ĝis la 19-a jarcento, la ĉirkaŭ 27,000 fotoj enhavantaj la periodon de la invento de la dagerotipo en 1839 ĝis la nunaj estas aparte menciindaj. La Azia sekcio enhavas riĉan kolekton de ĉinaj kaligrafioj kaj pentraĵoj, jadaj juvelaĵoj kaj porcelano. La muzeo estas malfermita marde, merkrede, vendrede kaj sabaton de 10:00 ĝis 17:00; ĵaŭde de 10:00 ĝis 21:00 kaj dimanĉe de 12:00 ĝis 17:00. La eniro estas senpaga [1].

La arkitekto David Adjaye konstruis novan muzeokonstruaĵon ĉe la origina loko de 2020. [2]

La muzeo enhavas la sekvajn kolektojn:

  1. Arto el Afriko
  2. Arto el Ameriko
  3. Arto el antikveco, Bizanco kaj Islamo
  4. Antaŭkolumba arto
  5. Arto el Azio
  6. Kampusaj Kolektoj
  7. Arto el Eŭropo
  8. Moderna kaj nuntempa arto
  9. Fotografia kolekto
  10. Presaĵoj kaj desegnaĵoj

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]