Francisco de Goya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francisco Goya)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francisco José de Goya y Lucientes
'Portreto de Francisco Goya farita de Vicente López y Portaña (1826)
'Portreto de Francisco Goya farita de Vicente López y Portaña (1826)
Persona informo
NomoFrancisco José de Goya y Lucientes
Dato de naskiĝo30-a de marto 1746 [#]
NaskiĝlokoFuendetodos [+]
Dato de morto16-a de aprilo 1828 [#]
MortolokoBordozo [+]
Mortokialodemenco [+]
Aĝo je morto82
Okupoj kaj profesioj
Okupojpentristo kaj gravuristo
Geografio
ŜtatoHispanio
EtnecoHispanoj [+]
Familio
EdzoJosefa Bayeu [+]
InfanoFrancisco Javier Goya Bayeu [+]
PatroJosé Benito de Goya y Franque [+]
PatrinoGracia de Lucientes y Salvador [+]
Lingvoj
Parolata lingvohispana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Francisco José de Goya y Lucientes (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, mortis la 16-an de aprilo 1828 en Bordozo) estis hispana pentristo kaj gravuristo

Subskribo de Francisco de Goya.

Lian nomon oni povas esperantigi GojoGojao. Goya [GOĝa] loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kiel li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, dum la regado de la reĝo Karlo la 4-a. Lia verkaro enhavas pentraĵojn sur stablo kaj sur muro, kaj gravuraĵojn kaj desegnojn. Lia stilo evoluis el la rokoko, tra la novklasikismo, ĝis la antaŭromantismo, ĉiam interpretitaj laŭ tre persona kaj originala maniero,[1] kaj ĉiam per subtrajto de naturalismo, nome de montro de la realo senigita de idealisma rigardo kiu sennaturigu ĝin, en kiu gravas ankaŭ la etika mesaĝo. Por Goya la pentrarto estas vehiklo de morala instruado, ne simple estetika objekto.[2] Liaj plej tiutempaj referencoj estis Giambattista Tiepolo kaj Anton Raphael Mengs, sed li ricevis influojn ankaŭ de Diego Velázquez kaj de Rembrandt.[3] La goja arto estas unu de la mejloŝtonoj kiuj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj anoncas la alvenon de la nuntempa pentrarto kaj estas pioniro de kelkaj de la pentravangardoj de la 20a jarcento, speciale de la ekspresionismo;[3][4] pro kio, oni konsideras lin unu de la hispanaj artistoj plej elstaraj kaj unu de la grandaj majstroj de la historio de la tutmunda arto.

Krome, lia verkaro montras la tumultan historian periodon en kiu li vivos, partikulare epizodojn de la Milito de Hispana Sendependiĝo, el kiuj la serio de bildoj Los desastres de la guerra estas preskaŭ moderna raportaĵo de la teruraĵoj fifaritaj dume[5] kaj komponas mondokoncepton senigita de heroeco en kiu la viktimoj estas ĉiam individuoj de ajna klaso kaj kondiĉo.

Granda populareco atingis lia Maja desnuda, parte favorita per la polemiko generita ĉirkaŭ la identigo de la portretita virino. De komenco de la 19a jarcento estas ankaŭ aliaj portretoj kiuj ekvojas al la nova burĝa arto. Fine de la konflikto hispan-franca li pentris du grandajn pentraĵojn pri la okazaĵoj de la Insurekcio de la 2-a de majo de 1808, kiuj plifirmigis antaŭaĵon kaj estetikan kaj temaran por la historia pentrarto, kiu ne nur komentas okazaĵojn proksimajn al la aktuala realo vivata de la artisto, sed ankaŭ atingas universalan mesaĝon. Inter aliaj liaj verkoj, lia pinta verkaro estas Los disparates,[6] kun la serio de olepentraĵoj sur seka muro, nome Nigraj Pentraĵoj, per kiu li ornamis sian kampardomon, nome la Quinta del Sordo.[6] En ili Goya antaŭis la nuntempan pentrarton kaj la variajn movadojn de avangardo kiu venos en la 20a jarcento, kaj ili estas, laŭ J. M. Matilla, nome ĉefo de Konservado de Desegnoj kaj Bildoj de la Nacia Muzeo Prado, «la unuaj montroj de la karaktero vere moderna de Goya, kiun sendube oni kvalifiku kiel unua moderna artisto».[6]


Citaĵo
 Romantisma modelo por romantikuloj; impresionista por impresionistoj, Goya poste iĝos ekspresionista por ekspresionistoj kaj pionito de superrealismo por superrealistoj.[4] 
— Nigel Glendinning

La verkaro de Goya konsistas el ĉirkaŭ kvincent olepentraĵoj kaj murpentraĵoj, krom ĉirkaŭ tricent akvafortoj kaj litografioj kaj centoj da desegnoj.[7] La majoritato estas konservata en la madrida Muzeo Prado, kvankam estas granda nombro de verkoj ankaŭ en Francio,[8] speciale en la Muzeo Luvro, same kiel en tiuj de Agen, Bajono, Besançon, Castres, Lille kaj Strasburgo.[9]

Post lanta metilernado en sia naskolando, en la stila medio de la malfrua Baroko kaj la religiaj bildoj, li veturis al Italio en 1770, kie li kontaktis kun la naskiĝinta novklasikismo, kiun li adoptis kiam li veturis al Madrido meze de tiu jardeko, kun rokoka pitoreskismo ĝenrisma derivita de sia nova metio kiel pentristo de kartonoj por tapetoj de la Real Fábrica de Tapices de Santa Bárbara. La majstreco en tiu agado kaj en aliaj rilataj kun la kortega pentrarto estis hegemoniita tiuepoke de Anton Raphael Mengs, dum la plej fama hispana pentristo estis Francisco Bayeu, kiu poste estos bofrato de Goya.

Grava malsano en 1793 kondukis lin al alproksimiĝo al pentrarto pli kreiva kaj originala, kiu esprimis temarojn malpli afablajn ol la modeloj kiujn li estis pentrinta por la dekoracio de la reĝaj palacoj. Serio de pentraĵetoj sur ladaĵoj farita dum lia sanrekuperado[10] kiujn li mem nomis «kaprico kaj invento»,[11] komencis la maturan fazon de la verkaro de la artisto kaj la transiron al la romantika estetiko.

Liaj pentraĵoj estas tre variaj:

  • religiaj freskoj en preĝejoj
  • oficialaj portretoj por korteganoj kaj gravuloj
  • ĝenro-scenoj por tapetoj
  • satiraj gravuraĵoj
  • kontraŭ-militaj desegnoj

Oni povas vidi evoluon al pli akraj kaj pesimismaj temoj, laŭlonge de lia vivo, okazigitan pro lia progresiva surdeco kaj pro la hororoj observitaj dum la milito inter la hispanoj kaj la francaj trupoj de Napoleono. Resume en ĉiuj aspektoj de lia arto li disvolvigis stilon kiu inaŭguris la Romantismon. La goja arto markas en Hispanio la ekon de la nuntempa pentrarto, kaj li estas konsiderata ĝenerale pioniro de la pentrartaj avangardoj de la 20a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frua kariero[redakti | redakti fonton]

Naskohejmo de Francisco de Goya en Fuendetodos, provinco Zaragozo.

Goya naskiĝis en Fuendetodos, Aragón, Hispanio, en 1746 el familio de meza klaso[12]. Lia patro estis José Benito de Goya y Franque, kaj lia patrino nomiĝis Gracia de Lucientes y Salvador. Li pasigis parton de sia infanaĝo en Fuendetodos, kie lia familio loĝis en domo kiu montris la familian blazonon de lia patrino. Lia patro, kiu estis de eŭska origino, gajnis sian porvivaĵon kiel orumisto. Ĉirkaŭ 1749, la familio aĉetis domon en la grandurbo Zaragozo, kaj kelkajn jarojn poste transloĝiĝis tien, sed ĉiam alternis tempon ambaŭloke: fakte la plej aĝa filo (respektive frato) Tomás, kiu sekvis la patran metion, instalos en la vilaĝo sian atelieron en 1789. Fuendetodos situantas je ĉirkaŭ 40 km sude de la regiona kaj provinca ĉefurbo Zaragozo.

La triobla generacio (inter 1760[13] kaj 1769[14], Jerez de la Frontera, privata kolekto).

Goya eble vizitadis lernejon en Escuelas Pías. Li formis proksiman amikecon kun Martin Zapater ĉe tiu tempo, kaj ilia korespondado de la 1770-aj jaroj ĝis la 1790-aj jaroj estas valora fonto por komprenado de la frua kariero de Goya ĉe la kortego de Madrido. Kiam li estis 10jaraĝa, la familio trapasis ekonomiajn problemojn kaj la infano devis eklabori. En la aĝo de 14, Goya studis kun la pentristo José Luzán, sed tio okazis jam en 1759, kiam la estonta pentristo estis 13jaraĝa, iom malfrua aĝo pli ol kutime. El tiu epoko ĝis 1763, oni scias malmulte, kaj laŭ Bozal, «neniom [el la verkaro de Goya] oni konservas el tiuj jaroj».[15] Tamen oni atribuis al tiu epoko kelkajn pentraĵojn de religia temo kiu montras nuancojn de stilo de malfrua baroko el Napolo de tiu unua majstro, perceptebla en Sagrada Familia con San Joaquín y Santa Ana ante el Eterno en gloria, datita, laŭ José Manuel Arnaiz, inter 1760 kaj 1763.[13] Josep Gudiol i Ricart tamen datas ĝin inter 1768 kaj 1769.[13]

Li transloĝiĝis Madriden, kie li studis kun Anton Raphael Mengs, pentristo kiu estis populara inter la hispana reĝa familio. Li interbatalis kun sia majstro, kaj liaj ekzamenoj estis nekontentigaj. Goya alsendis konkursaĵojn por la Reĝa Akademio de Belartoj en 1763 kaj 1766, sed ili estis malakceptitaj.

La kajto (1777–78), desegnaĵo por tapeto.

Li tiam transloĝiĝis Romen, kie en 1771 li gajnis la duan premion en pentraĵokonkurso aranĝata fare de la Grandurbo Parmo. Poste dum tiu jaro, li revenis al Zaragozo kaj pentris partojn de la kupoloj de la Baziliko de la Kolono (inkluzive de Adoro de la Nomo de Dio), ciklon de freskoj en la monaĥa preĝejo de la Kartuzio de Aula Dei, kaj la freskojn de la Sobradiel Palaco. Li studis kun Francisco Bayeu y Subías kaj lia pentrarto komencis montri signojn de la delikataj nuancoj pro kiuj li iĝis fama.

Goya geedziĝis kun fratino de Bayeu, Josefa (li moknomis ŝin "Pepa"), je la 25-an de julio 1773. Tiu edziĝo, kaj la membreco de Francisco Bayeu en la Reĝa Akademio de Belartoj (ekde la 1765-a jaro) helpis al Goya akiri laboron kiel pentristo de desegnoj por la Reĝa Tapeta Fabriko. Tie, dum la daŭro de kvin jaroj, li kreis proksimume 42 desegnaĵojn, multaj el kiuj estis uzitaj por ornami (kaj varmigante izoli) la ne-kovratajn ŝtonmurojn de El Escorial kaj la Reĝa Palaco El Pardo, la ĵuskonstruitajn loĝejojn de la hispanaj monarkoj, proksimaj de Madrido. Tio ĉi alportis lian artan talenton al la atento de la homoj kiuj poste donis al li aliron al la reĝa kortego. Li ankaŭ pentris tolon por la altaro de la Preĝejo de San Francisko La Granda en Madrido, verko kiu rezultigis lian nomumon kiel membro de la Reĝa Akademio de Belartoj.

La reĝa familio[redakti | redakti fonton]

En 1783, la Grafo de Floridablanca, favorato de reĝo Karolo la 3-a, komisiis Goya pentri sian portreton. Goya ankaŭ amikiĝis kun Kronprinco Don Luis, kaj pasigis du somerojn kun li, pentrante portretojn de kaj la Infanto kaj lia familio. Dum la 1780-aj jaroj, lia cirklo de patronoj kreskis ĝis inkludi la Gedukojn de Osuna, kiujn li pentris, la Reĝon, kaj aliajn famulojn de la regno. En 1786, Goya ricevis salajron kiel pentristo de Karolo la 3-a. Post la morto de la Reĝo en 1788 kaj la franca revolucio en 1789, kaj dum la regado de Karolo la 4-a, Goya atingis la pinton de sia populareco kun reĝfamilianoj.

La familio de Karolo la 4-a (1800). Théophile Gautier priskribis la figurojn kiel similaj al "la angul-butika bakisto kaj lia edzino post ilia venko en la loterio."

En 1789 li fariĝis la kortega pentristo de Karolo la 4-a, kaj en 1799 li estis nomumita la unua kortega pentristo, kun salajro de 50 000 realoj, kaj 500 dukatoj por kaleŝo. Li pentris la reĝon kaj la reĝinon, la tutan reĝfamilion, la Princon de la Paco, kaj multajn aliajn nobelojn. Liaj portretoj estas rimarkindaj pro ilia malinklino kaĵoli, kaj en la okazo de Karolo la 4-a kaj lia familio, la manko de vida diplomatio estas timiganta. Postaj interpretistoj estis vidintaj tiun portreton kiel satiron; ĝi supozeble malkovras la koruptecon sub Karolo la 4-a. Dum lia regado, lia edzino Louisa laŭsupoze havis la veran potencon, pro kio ŝi estas poziciigita ĉe la centro de la grupportreto. Ĉe la malantaŭa maldekstro de la pentraĵo vidiĝas la artisto mem, strabante eksteren al la spektanto; kaj la bildo-en-bildo malantaŭ la familio prezentas Lot'on kaj liajn filinojn, tiel denove eĥigante la suban mesaĝon de korupto kaj kadukiĝo.

Detalo de la freskoj de la Ermitejo Sankta Antono de La Florida.

Dum iu tempo inter malfrua 1792 kaj frua 1793, grava malsano (kies preciza naturo ne estas sciata), Goya'n surdigis, kaj li iĝis malparolema kaj introspektiva. Dum lia resaniĝo, li entreprenis aron de eksperimentaj pentraĵoj. Lia eksperimenta arto — kiu inkludis pentraĵojn, desegnaĵojn, kaj amaran serion de akvafortoj, eldonitaj en 1799 sub la titolo Caprichos — estis farata paralele kun liaj pli oficialaj komisionoj de portretoj kaj religiaj pentraĵoj. En 1798 li pentris lumajn kaj aerecajn scenojn por la pendentivoj kaj kupolo de la Real Ermita (Reĝa Ermitejo) de San Antonio de La Florida en Madrido. Multaj el ili metas miraklojn de Sankta Antonio de Padovo en la mezon de tiutempa Madrido.

Post la invado[redakti | redakti fonton]

Francio invadis Hispanion en 1808, okazo sekvita de la Milito de Hispana Sendependiĝo de 1808 ĝis 1814. La rilato inter Goya kaj la kortego de la "entrudiĝinto-reĝo", Jozefo la 1-a, nome frato de Napoleono Bonaparte, ne estas konata; li pentris por francaj patronoj kaj simpatiantoj, sed konservis neŭtralecon dum la batalado. Post la restarigo de la hispana reĝo, nome Ferdinando la 7-a, en 1814, Goya neis iun ajn implikon kun la francoj. Kiam lia edzino Josefa mortis en 1812, li estis mense kaj emocie prilaboranta la militon per pentrado de La atako de mamelukoj kaj La Tria de Majo 1808, kaj preparado de la serio de presaĵoj poste konata kiel La Katastrofoj de Milito. Ferdinando la 7-a revenis al Hispanio en 1814, sed rilatoj kun Goya ne estis amikaj. Goya pentris portretojn de la Reĝo por vario da organizaĵoj, sed ne por la reĝo mem.

Josefa Bayeu (aŭ Leocadia Weiss), pentraĵo de 1805.

Leocadia Weiss Zorrilla (kiu naskiĝis 1790), nome la domservistino de la artisto, pli juna per 35 jaroj, kaj malproksima parenco, loĝis kun Goya kaj prizorgis lin post la morto de Bayeu. Ŝi restis kun li en lia vilao "Quinta del Sordo" ĝis 1824, kun sia filino Rosario. Leocadia aspektis verŝajne tre simile al la unua edzino de Goya, Josefa Bayeu, jel la mezuro ke unu el liaj pli famaj portretoj portas la singardan titolon de Josefa Bayeu (aŭ Leocadia Weiss).

La verkoj de Goya de 1814 ĝis 1819 estas plejparte komisiitaj portretoj. En 1819, pro volo sin izoladi, li aĉetis kamparan domon proksime de la rivero Manzanaro ekster Madrido. Ĝi estis konata kiel la "Quinta del Sordo" (proksimume, "Domo de la Surdulo") sed la titolo devenis de ĝia antaŭa posedanto kaj ne de Goya mem. Tie li kreis la tielnomatajn "nigrajn pentraĵojn" kun intensaj, plagantaj temoj, kiuj rilatas al la timo de la artisto pri freneziĝo, kaj lia kredaro pri la homaro. Pluraj el tiuj, inkluzive de Saturno formanĝas sian filon, estis pentritaj rekte sur la muroj de liaj loĝoĉambroj.

Goya perdis fidon je (aŭ iĝis minacata de) la kontraŭliberala politiko kaj socia sinteno de la restaŭrita hispana monarkio, kaj li eliris el Hispanio en majo 1824. Li veturis al Bordozo, kaj poste Parizen. Li revenis al Hispanio en 1826, sed ree vojaĝis al Bordozo, kie li mortis pro apopleksio en la 16a de aprilo 1828,[16] je la aĝo de 82 jaroj. Li estis de katolika kredo, kaj estis entombigita en Bordozo, sed en 1919 liaj restaĵoj estis transdonitaj al la Reĝa Kapelo de Sankta Antonio de La Florido en Madrido.

Al Leocadia estis lasita nenio de la testamento de Goya; verŝajne li neniam volis pensi pri sia morto, do neniam reviziis la dokumenton. Ŝi skribis al kelkaj amikoj de Goya por plendi pri sia ekskludo, sed multaj el ŝiaj amikoj estis ankaŭ amikoj de Goya, kaj en tiu tempo ili estis maljunuloj aŭ mortintoj, aŭ mortis antaŭ ol ili povis respondi. Malriĉega, ŝi transloĝiĝis en luatan loĝejon kaj fordonis sian kopion de la Caprichos senpage.

El Aquelarre.

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

En arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Antonio Buero Vallejo elektis Goya inter liaj progresemaj roluloj kiuj luktas kontraŭ hispana stagna socipolitika medio, kiel la Markizo Esquilache, Diego de Velázquez kaj Mariano José de Larra.
  • La hispana komponisto Enrique Granados komponis du verkojn kun la sama titolo Goyescas (gojeskaĵoj aŭ gojaĵoj) nome opero kaj suito por piano, kiu fakte inspiris la samtitolan operon. La pianociklo Goyescas, al kiu Granados estis inspirita per la bildoj de la pentristo Francisco de Goya kaj kiun li dediĉis al sia edzino, priskribas la popolan vivon de la epoko de Goya. La Goyescas apartenas al la plej virtuozaj pianokomponaĵoj de Granados. Lia plej fama peco estas Quejas o la Maja y el Ruiseñor (eo: Plendokantoj aŭ la belulino kaj la najtingalo), el kiu devenas la melodio de la modkanto Bésame Mucho (Kisu min multe), poste farita de Consuelo Velázquez.
  • El sueño de la razón (Racirevo) estas teatraĵo (1970) de Antonio Buero Vallejo, kie agado okazas en Madrido dum 1823, dum terurigo okazigata de la reĝo Ferdinando la 7-a pro sia luktado kontraŭ la liberaluloj. La ĉefrolulo estas Francisco de Goya. Per surdeco de tiu personulo -denove fizika difekto en roluloj de Buero-, la verkisto simboligas la malkapablon de kelkuj aŭskulti la sencon de la realo.

En kinarto[redakti | redakti fonton]

  • Goyescas estas hispana muzika filmo reĝisorita de Benito Perojo en 1942 kaj protagonistigita de Imperio Argentina, Rafael Rivelles kaj Armando Calvo. La filmo estas adaptaĵo de la opero Goyescas de Enrique Granados, kiu siavice inspiriĝis en la kartonoj por tapetoj de Francisco Goya.[18]
  • The Naked Maja (La maja desnuda) estas usona filmo de 1958 reĝisorita de Henry Koster kun scenaro de Norman Corwin kaj Giorgio Prosperi pri rakonto de Oscar Saul kaj Talbot Jennings kun muziko de Angelo Lavagnino kaj fotarto de Giuseppe Rotunno, en kiu ĉefrolulis Ava Gardner kaj Anthony Franciosa. En ĝi kamparano Francisco de Goya iĝas fama pentristo danke al la influo de la Dukino de Alba.[19]
  • Goya - oder Der arge Weg der Erkenntnis (Goya. La malfacila vojo al la sciaro) estas germana filmo de 1971 kunproduktorita de Orienta Germanio, Sovetunio, Bulgario kaj Jugoslavio, reĝisorita de Konrad Wolf kun scenaro de Konrad Wolf kaj Angel Vagenshtain laŭ romano de Lion Feuchtwanger en kiu ĉefrolulas la litova aktoro Donatas Banionis. En tiu filmo, kiel pentristo en la kortego, Goya jam estis atinginta riĉon kaj famon; li respektas kaj la reĝon kaj la eklezion, sed ankaŭ amas la popolon, kio iĝas kontraŭdiro en lia persona kaj arta evoluo.[20]
Francisco Rabal ĉefrolulis kiel Goya kaj en 1971 kaj en 1999 (aspekto en la bildo). Hazardoj de la vivo deziris, ke li mortis subite en 2001 survoje en Bordozo, do same kiel Goya.
  • Goya, historia de una soledad (Goya, historio de soleco) estas hispana filmo de 1971 reĝisorita de Nino Quevedo, en kiu ĉefrolulis Francisco Rabal. En ĝi oni montras kaj lian amaferon kun la dukino de Alba ĝis lia karierfino en sia ekzilo en Francio.[21]
  • Goya en Burdeos (Goya en Bordozo) estas hispana filmo de 1999 reĝisorita kaj scenarigita de Carlos Saura, en kiu same ĉefrolulis Francisco Rabal kaj rolulis ankaŭ José Coronado, Maribel Verdú, Emilio Gutiérrez Caba, Josep Maria Pou kaj Carlos Hipólito inter aliaj. Estante 82-jaraĝa, ekzilita en Burdozo kun Leocadia Zorrilla de Weiss, la lasta el liaj amantinoj, la pentristo Francisco de Goya rekonstruas por sis filno Rosario la okazaĵojn de sia vivo.[22]
  • Volavérunt estas hispana filmo de 1999 reĝisorita de Bigas Luna, adaptaĵo de la samnoma romano de Antonio Larreta, ricevinto de la Premio Planeta en 1980. La filmo estis prezentita ene de la oficiala sekcio de la Donostia Internacia Filmfestivalo 1999. Tie Aitana Sánchez-Gijón ricevis la premion de la Arĝenta Konko al la plej bonkvalita aktorino pro tiu filmo. Aliaj geaktoroj estis Penélope Cruz kiel Pepita Tudó, Jordi Mollà kiel Manuel Godoy, Jorge Perugorría kiel Francisco de Goya kaj Stefania Sandrelli kiel la reĝino Maria Luiza de Parmo. En julio 1802, la Dukino de Alba, la plej riĉa kaj libermora virino siatempe, havigas feston kiel inaŭguro de sia nova palaco. Ĉeestas la Ĉefministro Manuel Godoy, la pentristo Goya kaj Pepita Tudó, amantino de Godoy kaj modelo de Goya de lia plej fama pentraĵo nome La maja desnuda; la venontan matenon, la Dukino de Alba aperas mortinta sialite en misteraj cirkonstancoj; ŝi estis 40-jaraĝa.[23]
  • Goya's GhostsLos fantasmas de Goya (La fantomoj de Goya) estas hispan-usona filmo de 2006 reĝisorita de Milos Forman kun scenaro de Milos Forman kaj Jean-Claude Carrière, en kiu ĉefrolulis Javier Bardem, Natalie Portman, Stellan Skarsgard, Randy Quaid, Blanca Portillo, Michael Lonsdale, Carlos Bardem, Unax Ugalde, Simón Andreu kaj José Luis Gómez. Goya (Stellan Skarsgard), kortega pentristo Karolo la 4-a, estas enkotigita en granda skandalo kiam lia adoleska modelino (Natalie Portman) estas akuzata je herezo fare de grava membro de la Inkvizicio (Javier Bardem).[24]
  • La hora de los valientes (La horo de la kuraĝuloj) estas hispana filmo de 1998 reĝisorita de Antonio Mercero kun scenaro de Antonio Mercero kaj Horacio Valcárcel, en kiu ĉefrolulis Gabino Diego kaj Leonor Watling. La agado ne okazas en epoko de Goya nek li mem aperas en la filmo. La agado fakte okazas dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj la bazo de la intrigo estas la forporto de la pentraĵoj de la Muzeo Prado kiam la bombardado minacas detruon de la muzeo. Kiam la aŭtoritatoj ordonas tion, Manuel, gvidisto en la muzeo, trovas forgesitan malgrandan memportreton de Goya. Li estas anarkiisto kaj entuziasmulo de la verkoj de Goya, tiel li konservas la pentraĵon por redono al la aŭtoritatoj post malsukceso redoni ĝin pro la militaferoj. Krome li plue klarigas pri la plej famaj pentraĵoj antaŭ la malplenaj muroj de la muzepalaco. Lia plej favorita verko estas La tria de majo. Kiam finfine la insurekcia armeo de Francisco Franco venkas en la milito kaj eniras en Madrido, falangistoj persekutas lin kiel kulpulo de la "rabado" de la pentraĵo, li fuĝas al la muzeo, fakte antaŭ la muro kie mankas la bildo de la mortpafado fare de la francoj, levas siajn brakojn kaj la falangistoj mortpafas lin, ripetante la bildon.[25]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Taŭrludisto goyesco.
  • La adjekto goyesco/goyesca en la hispana lingvo utilas por aludi al la tiparo, vestaro kaj kutimaro montrita en la geografia, historia kaj sociologia scenejo de la popolo de Madrido, kiel ĝi aperas en la kartonoj por tapetoj kaj verkoj de la unua etapo de lia verkaro. Tiu scenejo estis uzita por nuntempa rekonstruo de festoj, vestoj, popolkutimoj ktp.
  • Inter tiuj menciindas partikulara aludo al la goyesca taŭrludado, tie kiel oni okazigas speciale en Arundo el la jaro 1954 ĝis nuntempe, desvastigite en aliaj lokoj de Hispanio. Ĉefa specialaĵo estas ke ĉiuj ludantoj en la afero vestas sin kiel estas montrita en la pentraĵoj de Goya, do supozeble kiel tio okazis en la komenco de la 19a jarcento.
  • La nomo de la Goja-premio devenas de la pentristo Francisco de Goya, kaj la premio estas bronza pezega statueto kun la formo de lia kapo. Populare la premio estas nomata "cabezón" (kapego) kaj tio rilatas al la venonta afero.
  • Oscuro y Lucientes estas belega dokumenta filmo (2018) de Samuel Alarcón kiu esploras en la figuro, la medio kaj la verko de la aragona pentristo en la klopodo klarigi kio okazis al la malaperinta kapo de lia kadavro. La pentristo mortinta dum sia franca ekzilo estis entombigita en la tombejo de Bordozo. Neniu el Hispanio, nek iu samfamiliano, reklamis sian korpon. Post jardekoj da forgeso, la hispana tiea konsulo, nome Joaquín Pereyra, trafis hazarde kun la tombo de la artisto jam iom ruinigita. Post demarŝoj, la diplomato sukcesis akiri permeson por eltombigi la kadavron kaj translokigi ĝin honore al Hispanio. Kiam oni faris la unuan taskon, okazis surprizo: la kapo de Goya estis malaperinta. Nur post longaj prokrastoj, finfine la kadavro estis transportita kaj reentombigita en Madrido... senkape. La unua esploroj estas ĉu kuracisto antaŭ la entombigo (do la nokton de la morto) jam detranĉis la kapon por postaj esploroj aŭ aliaj agoj; sed finfine tio estas malakceptita de la filmo: ne estis restoj de tio kaj la kadavro estis entombigita kun ĉapo, do estis enterigita ankaŭ kun kapo: ne havas sencon kun ĉapo kaj sen kapo. La venonta fadeno estas pentraĵo de Dionisio Fierros kiu portas indikon ‘Cráneo de Goya pintado por Fierros’ (Kranio de Goya pentrita de Fierros). Tiu estis protektito de la Markizo de San Adrián, amiko de Goya en Bordozo; eble ambaŭ, aŭ unu el ili, faris aŭ ordonis la senkapigon en la tomba kripto. Fierros havis la kranion kaj pentris ĝin meze de la 19a jarcento, sed tiam ne oni sciis ankoraŭ ke mankas la kapo en la tombo. La sekva ero de la ĉeno estas Dionisio Gamallo, nepo de Fierros, kiu en gazetartikolo publikigita jam en 1943 pridemandis sin: “¿Robó mi abuelo la calavera de Goya?” (Ĉu mia avo rabis la kranion de Goya?). El tio sekvis esploroj en la familio de Gamallo: ŝajne iu el lia familio portis la kranion kiel helpilo en studoj de medicino en la Universitato de Salamanko kaj tie oni perdas la spuron. Sed la afero ne finis: aliaj akcidentoj okazis al la kapo de Goya en statuoj, kiel ekzemple perdita kuglo dum la enlanda milito, kablo kiu senkapigis ktp. Aliflanke lia amikino kaj protektantino, nome la dukino de Alba, ŝajne suferis tranĉon de la piedoj por enmeti ŝian kadavron en ĉerko, kaj tio memorigas, ke en hispana lingvo estas popolesprimo "sin pies ni cabeza" (sen piedoj kaj sen kapo) en la senco ke io havas nenian racian klarigon.[26][27][28][29]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chilvers, 2007, pp. 422-425.
  2. Moffitt, 1999, p. 179.
  3. 3,0 3,1 Enciclopedia del Arte Garzanti, p. 414.
  4. 4,0 4,1 Moffitt, 1999, p. 186.
  5. Zaragüeta, Martín. «La guerra de Francisco de Goya.» 28a de julio 2008. ABC. Konsultita la 17an de aprilo 2020.
  6. 6,0 6,1 6,2 Matilla, J. M. Hispanlingva versio de «Approccio ai Disparates di Francisco de Goya.» En Goya, Roma: Edizioni De Luca, 2000, pp. 107-111. Museo Nacional del Prado. Konsultita la 17an de aprilo 2020.
  7. Chilvers, 2007, p. 425.
  8. Ok verkoj, inter kiuj unu de la du versioj de Las majas al balcón, estis portitaj al Parizo fine de la 1830-aj jaroj por la mallongdaŭra "Galerie espagnole" (aŭ "Musée espagnol"), formita per verkoj de la Escuela Española (Hispana Skolo). (José Manuel Arnaiz. «Nuevas andanzas de Goya III, Majas en el Metropolitano.» Konsultita la 17an de aprilo 2020.)
  9. Diccionario Larousse de la Pintura, 1988, p. 835.
  10. Posada Kubissa, 1995.
  11. Dum sia restado ĉe sia amiko Sebastián Martínez y Pérez en Kadizo, Goya faras sian unuan alproksimiĝon al la «kreiva libero», kio alproksimigas lin al la koncepto de «romantisma artisto», ka de kiu naskiĝis la serio de Los Caprichos, per kiuj li kritikis diversajn aspektojn de la socio en kiu li vivis. Ekde sia eduka etapo en Romo, Goya jam konis la ĝenron de la capricci el la gravuraĵoj kaj akvafortoj de Jacques Callot, Giovanni Battista Tiepolo kaj Giovanni Battista Piranesi — ĉefe per la serio de 18 akvafortoj nome "Les Misères et les Malheurs de la guerre" (1633) de la franca Callot, ĉar Goya probable inspiriĝis en tiu verko por Los desastres de la guerra — kio permesos al li, laŭ liaj propraj vortoj, «fari observojn kiujn regule ne okazigas la menditaj verkoj, en kiuj la kaprico kaj la inventemo ne eblas». Aliflanke, kvankam liaj inspirfontoj estis variaj, oni povas rilati "Los Caprichos" kun la satira angla bildaro de, por ekzemplo, William Hogarth, kies verkon li eble konis per la kolektoj kiujn havis Luis Paret kaj Sebastián Martínez aŭ la Gedukoj de Osuna. Estas probable ankaŭ ke lia amiko, la franciĝinta dramaturgo kaj poeto Leandro Fernández de Moratín — kiun Goya portretis dufoje — montris al li iun satiran bildon reveninte el sia restado en Londono. (Fundación Goya en Aragón: slipo: «Fran.co Goya y Lucientes, Pintor.»).
  12. «La familia de Goya: ascendientes y descendientes», en Infogoya, retejo de la Universidad de Zaragoza kaj la Institución «Fernando el Católico»-Consejo Superior de Investigaciones Científicas; kaj informo pri lia genealogia arbo en la retejo «Genealogías de Uncastillo».
  13. 13,0 13,1 13,2 Arnaiz, José Manuel «La Triple Generación», en Realidad e imagen, Goya 1746-1828. Katalogo de la ekspozicio okazinta en la Muzeo de Zaragozo el 3a de oktobro al 1a de decembro de 1996, Madrid, Electa, 1996. Konsultita la 29an de oktobro de 2007. ISBN 978-84-8156-130-2.
  14. Ŝlipo en la katalogo de la Universitato de Zaragozo
  15. Bozal (2005), vol. 1, paĝo 26.
  16. Oni citas foje erare la morton por la tago 15a de aprilo, sendube ĉar tio okazis je la 2a nokte de la tago 16a, sed la dokumentoj de la civila registro de Bordozo ne permesas dubon. Ili estas menciataj, por ekzemplo, de J. Fauqué kaj R. Villanueva Echeverría, Goya y Burdeos (1824-1828), Zaragoza, Oroel, 1982, pp. 206 kaj 210.
  17. Arnáiz, José Manuel (1987). Francisco de Goya, cartones y tapices. Madrid: Espasa Calpe. ISBN 84-239-5284-3.
  18. Bentley, Bernard. A Companion to Spanish Cinema. Boydell & Brewer 2008. p. 106.
  19. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.
  20. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.
  21. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.
  22. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.
  23. en allmovie Alirita la 17an de aprilo 2020.
  24. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.
  25. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.
  26. Kiko Vega, Atlántida Film Fest 2019: 'Oscuro y Lucientes': extraordinario documental sobre la desaparición de la cabeza de Goya Alirita la 17an de aprilo 2020.
  27. Javier López Iglesias, ¿Dónde está la cabeza de Goya? Alirita la 17an de aprilo 2020.
  28. BEGOÑA PIÑA, El macabro misterio de Goya decapitado MADRID 17/11/2018 Alirita la 17an de aprilo 2020.
  29. Nur kelkaj jaroj antaŭe sekvis similan sorton la kranio de la muzikisto Joseph Haydn, kun simila esplorado sed kun pli pozitiva rezulto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]