Antonio Buero Vallejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antonio Buero Vallejo
"Retrat de l'escriptor Antonio Buero Vallejo (1916-2000).png
Persona informo
Naskonomo Antonio Buero Vallejo
Naskiĝo 29-an de septembro 1916 (1916-09-29)
en Gvadalaharo
Morto 28-an de aprilo 2000 (2000-04-28) (83-jara)
en Madrido
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Victoria Rodríguez
Profesio
Profesio dramaturgoverkisto
Verkoj En la ardiente oscuridad
Q9004262
Information icon.svg
vdr
Antonio Buero Vallejo.jpg

Antonio BUERO Vallejo (Guadalajara, Hispanio), 29 de septembro de 1916- Madrido, 2000) estis unu el la plej famaj hispanaj dramaturgoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis respublika soldado dum la intercivitana milito, kaj pro tio post ĝi li estis enkarcerita kaj vivis tiujn terurajn situaciojn de faŝisma subpremado. Li ricevis en 1949 faman nacian premion pro sia teatraĵo Historia de una escalera (Ŝtupara historio). Poste li estis unu el la plej konataj dramaturgoj en la frankisma Hispanio –eĉ la pleja-, kvankam li neniam estis proreĝimulo. Eĉ dum la ŝanĝa demokratia epoko li plue premieris teatraĵojn. Li estis ankaŭ membro de la Real Academia Española (Hispana reĝa akademio pri la hispana lingvo) ekde 1971. Premiita per la Cervantes premio en 1986.

Ecoj de la teatraĵoj de Buero Vallejo[redakti | redakti fonton]

La kerna temo estas la persona tragedio, analizita ekde socia kaj morala vidpunktoj. La ĉefaj problemoj kiuj premas homon aperas jam en liaj unuaj verkoj.

La kritikistoj klasigis tiujn teatraĵojn en simbolisma teatro, socikritika teatro kaj historiaj verkoj.

1. Simbolisma teatro. En la caliente oscuridad (En arda malhelo) temas pri neevitebla kaj nemaskebla kontraŭstaro de realeco. Per uzado de blindo kiel simbolo, Buero priparolas la homajn malfacilojn; tio estas, neperfekto, liberecmanko por kompreni la misteron de estaĵo kaj de destino en la mondo. Homo ne estas libera, ĉar li ne povas koni la ĉirkauaxn misteron. La temo de mistero superregas ankaŭ en aliaj verkoj, ankaŭ simbolismaj: La tejedora de sueños (La revoteksistino), rekreado de la mito de Odiseo kaj Penelopo; Irene, o el tesoro (Irene aŭ la trezoro), analizo de duobligo de personeco.

2. La socia kritikismo. Tiuj verkoj analizas la hispanan socion kaj ties maljustojn, mensogojn kaj perfortojn. Apartenas al tiu grupo: Historia de una escalera (Ŝtupara historio), Las cartas boca abajo (Subenaj kartludoj) kaj El tragaluz (Luko).

Historia de una escalera, kiu atingis en 1949 la premion Lope de Vega, estas unu el la plej gravaj verkoj de la tiama teatro pro ties tragedia eco kaj pro ties denonco de la sociaj vivkondiĉoj en la epoko de antaŭ kaj post la milito. Tiu verko ŝokis pro ties realismo kaj socia enhavo. En ĝi aperas personaj nekapablaj progresi pro iliaj sociaj situacioj kaj volmanko. Elstaras la kontrasto inter du fratoj kiuj personigas la diferencoj inter la du Hispanioj kiuj ĵus intermilitis aŭ inter la du manieroj vivi la vivon ĉu egoisme ĉu solidarece.

3. Historiaj dramoj. En tiuj verkoj, Buero utiligas materialojn de pasinteco kiel spegulo kaj minejo de signifoj rilataj la estanton ne priparolindajn pro cenzuraj kialoj. Apartenas al tiu grupo Un soñador para un pueblo (Revisto por popolo), Las Meninas, El concierto de San Ovidio kaj El sueño de la razón (La racidormo).

Un soñador para un pueblo rakontas malsukceson de homo baraktanta plibonigi la vivon de popolo. La ĉefrolulo, Esquilache, devas kontraŭstari la tutan sistemon, ĉar la politika idearo kiun klopodas realigi ne estas popola. Vere la kontraŭstaro kontraŭ lian politikon ne devenas de la popolo mem sed de la kaŝita povo de altuloj kiuj profitas la malamon popolan por daŭrigi ĝui siajn privilegiojn. Fine Esquilache rezignas kaj ekziliĝas.

El concierto de San Ovidio, Parábola en tres actos premieris en 1962. Laŭ pentraĵo kiu respegulas orkesteton de blinduloj de Restadejo de Dekkvin Dudekoj de 1771, Buero konstruas historion kie floras maljusto, malmoralo kaj maleleganto. La temoj estas ekspluatado de homo farita de homo kaj lukto de homo por libereco.

El sueño de la razón (Racidormo). La teatraĵo okazas en Madrido dum 1823, dum terurigo okazata de la reĝo Ferdinando la 7a pro lia lukto kontraŭ la liberaluloj. La ĉefrolulo estas: Francisco de Goya. Per surdeco de tiu personulo -denove fizika difekto-, Buero simboligas la malkapablon de kelkuj aŭskulti la sencon de la realo. La detonación (Sonpafo, 1977) temas pri luktema verkisto Mariano José de Larra kaj liaj reformismaj klopodoj.

Inter liaj lastaj verkoj elstaras Caimán (Kaimano, 1981), Diálogo secreto (Sekreta dialogo, 1984) kaj Lázaro en el laberinto (Lazaro en la labirinto, 1986).

Ecoj de la roluloj de Buero Vallejo[redakti | redakti fonton]

  1. Multaj prezentas kriplojn, mensajn aŭ fizikajn difektojn (surdo, blindo, ktp.).
  2. Ili ne estas simple simbolaj strukturoj.
  3. Ili estas komplikaj karakteroj kiuj evoluas laŭ la daŭro de la verko.
  4. La kritikistoj diferencigis aktivaj kaj rigardantaj roloj. La unuaj estas neskrupulaj kaj agadasa ĉu egoisme ĉu instinkte, eĉ krudele kaj perforte por atingi siajn celojn. Ili ne estas malbonaj roloj; manikea diferenco inter bonaj kaj malbonaj roloj ne estas en Buero. La rigardantoj estas angoraj kaj vivas en mondo tro malgranda kaj senespera. Spite konscio pri siaj limoj, ili revas pri utopio kio malsukcesos; neniam realiĝas iliaj deziroj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj laŭ premieriga ordo estas:

  • La historia de una escalera (1949)
  • En la ardiente oscuridad (1950)
  • La tejedora de sueños (1952)
  • La señal que se espera (1952)
  • Casi un cuento de hadas (Preskaŭ ferakonto, 1953)
  • Irene o el tesoro (1954)
  • Las cartas boca abajo (1957)
  • Hoy es fiesta (Hodiaŭ estas festo, 1955)
  • Un soñador para un pueblo (1958)
  • Las Meninas (1960)
  • El concierto de San Ovidio (1962)
  • El tragaluz (1967)
  • La doble historia del doctor Valmy (1968)
  • El sueño de la razón (1970)
  • La detonación (1977)
  • La llegada de los dioses (La alveno de la dioj, 1971),
  • La Fundación (1974)
  • Jueces en la noche (1979)
  • Caimán (1981)
  • Diálogo secreto (1984)
  • Lázaro en el laberinto (1986)
  • Música cercana (1989)
  • Las trampas del azar (1994)
  • Misión al pueblo desierto (1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]