Gvadalaharo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Guadalajara
Guadalajara
Palacio del Infantado.pav.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 19001-19005
Retpaĝaro Ayuntamiento de Guadalajara
Politiko
Urbestro Antonio Román Jasanada (PP)
Demografio
Loĝantaro 83 633  (2016)
Loĝdenso 355 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 3° 10′ U40.633333333333-3.1666666666667Koordinatoj: 40° 38′ N, 3° 10′ U
Alto 708 m [+]
Areo 235 51 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Guadalajara (Hispanio)
DEC
Guadalajara
Situo de Guadalajara
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Guadalajara, Spain [+]
v  d  r
Information icon.svg
Guadalajara, Spain location.png
Situo de Gvadalaharo en Hispanio

GvadalaharoGvadalaĥaro (Guadalajara en hispana lingvo) estas urbo en Kastilio-La Manĉo, en la centro de Hispanio kaj de la Iberia Duoninsulo. Gvadalaharo estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 175.000 loĝantojn, unu el la plej senloĝataj provincoj de Hispanio. Ĝi estas sur monteto sur la maldekstra bordo de la valo de la rivero Henares, en la plej alta parto de la Suda Altebenaĵo de Kastilio, inter la komarkoj Alkario kaj Campiña del Henares. La urbo estis fondita sur altaĵo de la tereno, inter du profundaj ravinoj, nome Alamín kaj Coquín [koKIN] aŭ de Sankta Antonio, kiuj alportis akvon el la proksima alkaria altebenaĵo al la rivero Henares.

La alto de la urbo super la marnivelo estas de 708 metroj mezurite en la ĉefa placo. La klimato estas mediteranea kontinenta, kun longaj kaj malvarmaj vintroj, kaj mallongaj kaj tre varmaj someroj. La jara averaĝo de temperaturoj estas de 13,1 ºC kaj de precipitaĵo pli ol 400 l/m². Ĝi havis en 2015 loĝantaron de 83 391 loĝantoj, kio faras ĝin tria plej loĝata urbo de Kastilio-Manĉo, post Albacete kaj Talavera de la Reina.[1]​ Kun areo de 235 51 km² ĝi havas loĝdensecon de 355,48 km². Ĝi situas je 55 kilometrojn for de Madrido, preskaŭ en la influareo de ties aglomeraĵo.

Kvankam jam antaŭe ekzistis urbo, nome romia setlejo Arriaca, en tiu loko, la nuna urbo estis konstruita de la araboj, kun la nomo Wadi-l-Hiyara (Ŭadi-l-Hiĵara, واد الحجرة aŭ وادي الحجرة) por la rivero Henares kiel Ŝtona Rivero. La urbo atingis ian brilon en la 10a jarcento, spite sian situacion en teritorio preskaŭ ĉiam en la Mezepoko en milita areo.[2]

En 1085, Guadalajara estis konkerita por la reĝo de Kastilio Alfonso la 6-a, atribuita tiu fakto al la militestro Alvar Fáñez de Minaya.[3]​ Ekde tiam kaj ĝis la batalo de Las Navas de Tolosa en 1212 la historio de la urbo estis ligita al la irado de la militoj kontraŭ la almoravidoj kaj almohadoj.[4]​ En 1133 la reĝo Alfonso la 7-a donis al la urbo la unuan foruon por reguligi la vivon de ĝia komunumo, starigante aron de normigoj, rajtoj kaj privilegioj kaj en 1219, Fernando la 3-a ampleksigas ĝin per pli ampleksan foruon por la urbo.[5] Poste la protekto fare de la rego Alfonso la 10.a sekurigis la ekonomian disvolvigon de la urbeto, pere de la defendo de ties komercistoj kaj pere de la aprobo de foiroj kaj merkatoj.

Post la 14-a jarcento la urbo fariĝas grava, pro la influo de la potenca familio Mendoza. De tiu tempo konserviĝas kelkaj imponaj monumentoj, kiel la palaco del Infantado. Estis en la dua duono de la 14-a jarcento kiam establiĝis en Guadalajara la familio Mendoza kiu pro sia posta ascendo okazigis ankaŭ la progreson de la urbo. En 1460, la reĝo Henriko la 4-a donis al la setlejo la titolon de urbo. Laŭlonge de la 16-a jarcento estis epoko de prospero.

La ĝenerala krizo de la 17-a jarcento tuŝis speciale tiun urbon kiu pro la foriro de la familio Mendoza al Madrido kaj pro la ekonomia falo kaj la senloĝigo la daŭro de la urbo endanĝeriĝis. Komence de la 18-a jarcento kaj post rabado dum la milito de Sukcedo, la urbo suferis sian plej malbonan momenton. Por klopodi bremsi tiun situacion Filipo la 5-a establis la Reĝan Tolfabrikon en la urbo, kiu ĝis komenco de la 19-a jarcento sekurigis la kreskon de la loĝantaro.

La damaĝoj okazigitaj de la Milito de Sendependiĝo kaj la fermo de la Reĝa Tolfabriko en 1822. okazigis novan malkreskon en la urbo.[6] Ekde tiam, ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, la urbo survivas danke al sia administracia funkcio, kiel provinca ĉefurbo kaj sidejo de institucioj kiel la Akademio de Militinĝenieroj aŭ la "Diputación Provincial" (provinca deputitaro aŭ municiparo).[7] La kresko, kvankam malrapida, transformis la loĝantaron, kiu atingis nur 11 000 loĝantojn en 1900.

La manko de industria disvolvigo limigis ĝis la mezo 20-a jarcento XX la ŝancojn de la urbo. Kiel en la ĉefa parto de la lando la Enlanda Milito kaj la epoko de postmilito estis tempoj ege malfacilaj; dum la milito okazis proksime de Guadalajara batalo, kiu estis unu el malmultaj venkoj de la flanko de la Respubliko. En 1959 Guadalajara estis inkludita en la planoj por disvolvigo kiel areo de industria malpezigo de Madrido kio okazigis gravajn indicojn de kresko de la urbo kaj ĝenerale de la nomita Koridoro de Henares.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo Guadalajara situas en la centro de la Iberia Duoninsulo, sufokcidente de la Iberia Sistemo kaj nordoriente de la Suda Altebenaĵo. Ĝi troviĝas okcidente de la samnoma provinco kaj sur la valo de la rivero Henares, alfluanto de Jarama, siavice alfluanto de la ĉefrivero Taĵo.

Ekonomie, ĝi troviĝas ene de la industria areo de la Koridoro de Henares, en la orienta parto de la Metropola areo de Madrido.[8]

Limoj[redakti | redakti fonton]

Por la teritorio de Guadalajara:

Nordokcidente: Fontanar kaj Marchamalo Norde: Tórtola de Henares Nordoriente: Torija kaj Aldeanueva de Guadalajara
Okcidente: Cabanillas del Campo Rosa de los vientos.svg Oriente: Centenera kaj Lupiana
Sudokcidente Alovera Sude: Chiloeches, Pozo de Guadalajara, Pioz kaj Loranca de Tajuña Sudoriente: Horche, Yebes, Valdarachas kaj Aranzueque

Por la eksklavo Usanos

Nordokcidente: Fuentelahiguera de Albatages Norde: Málaga del Fresno Nordoriente: Yunquera de Henares
Okcidente: Galápagos (Guadalajara) Rosa de los vientos.svg Oriente: Fontanar
Sudokcidente Valdeaveruelo Sude: Cabanillas del Campo Sudoriente: Marchamalo

Orografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Ebenaĵo de Alkario.

En la municipo teritorio distingiĝas du zonoj klare diferencitaj pro ties orografio kaj geologio. Unuflanke, la plej parto de la municipo, kaj ankaŭ de la urbo mem, kuŝas sur la tavola reliefo kiu estas formata de Alkario. En ĝi distingiĝas la arbustetaro oriete kaj sude ĉirkaŭ la 1000 msm, komponita de konglomeraĵoj el kvarcito kaj kalkoŝtono, kun tereno malfekunda kaj arida. Inter tiu arbustetaro kaj la rivero Henares estas ravinaj deklivoj, kun averaĝa klino de 20 %, kaj la montopiedaj glacisaj montetaj, kie kuŝas la setlejoj, ambaŭ formitaj de marno kaj lutitoj.

Aliflanke, la plej okcidenta parto de la municipo, en la dekstra bordo de la rivero je malpli ol 700 msm, kaj en la eksklavo Usanos, korespondas al la Campiña del Henares, formas mildajn deklivojn komponitajn el argilo kaj sablo, en la zonoj proksime de la rivero pli taŭgaj por la irigacio, kaj el grejso, inter Marchamalo kaj Usanos. [9]

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Henares.

La riveraj fluaĵoj kiuj pasas tra Guadalajara apartenas al la baseno de la rivero Taĵo kaj tiele ili verŝas en la Atlantikon. La ĉefa rivera fluaĵo kiu trapasas la municipon estas la rivero Henares, kiu elfluas en Sierra Ministra kaj elfluas en la rivero Jarama en la municipo madrida nome San Fernando de Henares.[9]

Ene de la municipa teritorio estas variaj alfluantoj kiuj elfluas en Henares, nome rojoj sezonaj, kiuj parton de la jaro ne havas akvon. En la maldekstra bordo de la rivero oni trovas la nuran alfluanton kiu havas kontinuan fluon, nome la rojo de la Vega. Troviĝas ankaŭ la rojoj Olmeda, Sotillo, Huerta, Limpia, Zarraque, Monjardín kaj Colmenilla.[10]

Menciindas ankaŭ la rojo Dueñas, kiu fluas laŭ la dekstra bordo de Henares kvankam ĝi ne elfluas en ĝin. Malpli gravaj sed same ne rilataj al Henares estas la rojoj Portillo kaj Peñas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La situo de Guadalajara, en la centro de la duoninsulo kaj malproksime de la mar, kondiĉigas la reĝimon precipita, sufiĉe modera, kaj tiun temperaturan, karakterizata de gravaj osciloj kaj tagaj kaj sezonaj. Kiel konsekvenco el tio, la municipo havas kontinent-mediteranean klimaton. Laŭ la kriterioj de modifita Klimata klasifiko de Köppen,[11] la klimato de Guadalajara estas de tipo Csa (mediteranea).[12] Longaj someroj, sekaj kaj varmegaj, kaj vintroj same longaj kaj rigoraj, pluas inter mallongaj kaj moderaj printempoj kaj aŭtunoj.

Jene montriĝas kelkajn klimatajn rekordojn registritajn en la meteologia observatorio de la AEMET de El Serranillo (Guadalajara) situa je 639 msm, havitaj el 1985 por la precipitado kaj temperaturo kaj ekde 1986 por la vento:

  • Maksimuma absoluta temperaturo: 43,5 °C, registrita la 10an de aŭgusto 2012
  • Minimuma absoluta temperaturo: -12,5 °C, registrita la 12an de januaro 2009
  • Maksimuma precipitaĵo en unu tago: 71,1 mm, registrita la 24an de majo 1993
  • Maksimuma ventero: 101 km/h, registrita la 23an de julio 1990.

La AEMET disponas ankaŭ de informo de la ekstremaj valoroj klimataj registritaj en la antikva observatorio de la mezlernejo Liceo Carecense situa je 685 msnm, havigitaj el 1920 al 1985 pri la temperaturo kaj al 1986 pri la precipitado, kaj sen informo pri vento. Tamen, neniu registro el la menciitaj de la observatorio de El Serranillo estis superita en la antikva observatorio de la mezlernejo.[13]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Pro la alta nivelo de antropizado de la medio, konsekvenco de la intensa uzado de la spaco kiun faris la homo laŭlonge de la jarcentoj, la areo de tereno kiu konservas la eblan vegetaĵaron de la zono estas klare malpliigita.[10] Oni trovas nur arbarajn zonojn restintajn en la bordoj de la riveroj kaj parte sur la deklivoj kaj la supra parto de la paramo. La cetero de la areo estas uzata por industriaj, loĝejaj aŭ agrikulturaj celoj.

La vegetalaj komunumoj hegemoniaj estas la jenaj:

Kverkaro.
  • Kverkaroj, relikvoj de la indiĝena vegetaĵaro karakterizita de la hegemonio de la verda kverko, akompanata de aliaj specioj kiel keĥigo kaj kverka pino. Ĝi troviĝas ĉefe sur la deklivoj de la paramo de alta misnivelo kiuj ne povis esti uzataj por kultivo, kaj en kelkaj zonoj de la supra parto de tiu. Troveblas ankaŭ malgrandaj kverkaj kernoj sur la ondaĵoj de la paramo en la zono de la rojo de la Vega kaj en la monto Kampo.[10]
Situa en la dekstra bordo de la ravino de la rojo de la Vega kaj proksime de la ravino de la Puto, menciindas pinaro de rearbarigo en la variaĵo de la kverka pino.[10]
  • Paŝtejo-makiso, komponita de granda vario de arbustoj kaj herboj kiuj foje estas la unua ŝtupo de regenerado de la indiĝena vegetaĵaro. Troveblas du tipoj de arbustaj kaj paŝtejaj areoj, tiuj apartenantaj al la valo de Henares kaj tiuj de la supra parto de la paramo kaj de kelkaj montetoflankoj. En la unua okazo hegemonias genistoj kaj esparto, akompanataj de nigra dorno kaj dolĉamaro; en la dua okazo hegemonias la rosmareno, la lavendo, la ulekso, la dolĉamaro kaj la genisto, krom la ĝenroj Poa, Bromus, Festuca kaj Dactylis.[10]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Blanka cikonio en paŝtejo.
Apro.
Migrofalko.

La faŭno trovebla en la municipa teritorio de Guadalajara varias laŭ la diferencaj habitatoj kiuj en ĝi ekzistas laŭ la karakteroj kaj postuloj de ĉiu specio.

Agrikultura zono
Temas pri kultivataj zonoj, malfermaj kaj preskaŭ sen arbara vegetaĵaro.
Inter mamuloj elstaras nur la mikroto kaj la leporo. Inter birdoj troveblas grizaj cirkuoj, bluaj cirkuoj, sturnoj, korvoj, pigoj, monedoj, koturnoj, ruĝaj perdrikoj, blankaj motaciloj, paseroj, hirundoj, grenemberizoj, turstrigoj kaj cikonioj.[14][10]
Makisa zono
Estas habitato kun malpli da ŝanĝoj produktitaj de homo kiu estas hejmo de abunda faŭno. La mamuloj observeblaj estas al kuniklo, la maŭra muso, la soriko kaj la putoro.
Inter birdoj menciindas la jenaj specioj: la turfalko, la nigra milvo, la pigo, la kaprimulgo, la abelmanĝulo, la purpura silvio kaj la okulvitra silvio, la kampalaŭdo, la nigragorĝulo, la tufalaŭdo, la perdriko, la mallongbeka tufalaŭdo, la rokpasero, la mallongfingra alaŭdo, la sudgranda lanio, la nigraventra stepkoko, la helbrova mokbirdo, la rokenanto kaj la mediteranea enanto.[14]
La reptilioj kaj amfibioj troveblaj en tiu biotopo estas la jenaj: la kalamita bufo, la ruĝvosta lacerteto, la longvosta lacerteto, la hispana lacerteto, la ocela lacerteto, la montpeliera kolubro, la okcidenta kolubro kaj la blana serpento.[10]
Ĉerivera zono
Tiu biotopo estas grava rifuĝejo de vegetaĵar kaj de faŭno, same kiel utilas kiel ekologia koridoro. La arbaro de Henares estas la ĉefa montro de tia habitato en la municipo.
La observeblaj birdoj estas la merlo, la verda pego, la upupo, la Granda buntpego, la kardelo, la kampopasero, la verda fringo, la oriolo, la kukolo, la troglodito, la ruĝgorĝulo, la ĉetio, la alciono, la fuliko, la platbeka anaso, la verdkrura galinolo, la malgranda grebo, la griza ardeo kaj la Blankventra tringo.[14]
Inter mamuloj troveblas la kriceto kaj la vizelo.
La amfibioj kaj reptilioj adaptitaj al tiu medio estas la komuna bufo, la spronbufo, la makulbufo, la lepra emido, la hispana rano, la iberia pleŭrodelo kaj la natriko.
Inter la akva faŭno estas la barbio, la Pseudochondrostoma polylepis, la karpo, la soleo, la gobio, la Micropterus salmoides aŭ amerika perko kaj la ezoko[10]
Arbaraj zonoj
La arbaraj areoj situaj en la municipa teritorio estas hejmoj de granda kvanto da birdoj. La plej elstaraj estas la akcipitro, la komuna buteo, la griza cirkuo, la nizo, la botaglo, la turfalko, la alaŭdfalko, la migra falko, la malgranda orelstrigo, la arbarstrigo, la orelstrigo, la nigra paruo, la krucbekulo, la arbalaŭdo, la fringo aŭ la palumbo. Oni trovis nestojn de reĝa aglo kaj gufo en zonoj limaj al la municipa teritorio, kaj probable tiuj birdoj uzas la habitatojn de la urbo.[14]
Inter la mamuloj troveblas talpoj kaj musoj, sovaĝaj katoj, vizeloj, vulpoj, aproj, gliroj, genotoj, foinoj, leporoj kaj kunikloj.[10]
Urba habitato
La faŭno kiu loĝas en la urbaj zonoj estas adaptitaj al la kunvivado kun la homa estaĵo kaj estas malmulte postulemaj por la kondiĉoj de siaj habitatoj.
Malmultaj estas la mamuloj troveblaj en la urba habitato, el kiuj menciindas la hejma muso kaj la bruna rato.
Inter la birdaro troveblas la turfalko, la murhirundo, la merlo, la sturno, la granda paruo, la blanka motacilo, la blua paruo, la fringo, la serino, la verda fringo, la ruĝgorĝulo, la dompasero, la turka turto, la apuso, la monedo kaj la rokhirundo.[14]
Finfine menciindas du specioj de reptilioj, nome la iberia lacerteto kaj la maŭra tarentolo.[10]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La ponto super Henares (Guadalajara) estas la plej antikva vorko konservita en la urbo. Ĝi estis ĉiam la enirejo al Guadalajara el la vojo el Madrido kaj Toledo kaj ĝi estis celo de nombraj modifoj laŭlonge de sia jarmilo de historio.

La "Itineraro de Antonino situigas ĉe la vojo "Domiciana" la iberan setlejon Arriaca, kiun la historiistoj situigis en la proksimeco de la nuna teritorio de Guadalajara, ĉu norde de la urbo, ĉe la rivero Henares, ĉu ĉe la kvartalo la Alcallería, ĉu inter Marchamalo, Usanos kaj Fontanar.[15] Tamen, estas arkeologia pruvaro nek de Arriaca nek de alia fiksa setlejo proksime de la urbo Guadalajara laŭ tio malmulta havebla pri la deveno de Guadalajara en Arriaca.[16]

Alia hipotezo pri la deveno de Guadalajara rilatas al keltiberoj pri la ekzisto de la antikva setlejo CaraeCaraca, priskribita de Plutarko kiel kavoj situaj borde de la rivero Tagonio, identigita poste kiel Henares.[17] Tamen, esplorado de la 20-a kaj 21a jarcentoj situis tiun setlejon en la madrida setlejo Carabaña, borde de la rivero Tajuña, kun kiu estis identigita la rivero Tagonio,[18] aŭ en la guadalajara Driebes, borde de la rivero Taĵo.[19]

Tamen, kvankam ne estas absoluta certeco pri la situo de tiuj du setlejoj en la proksimeco de la urbo Guadalajara, ja oni malkovris en la valo de la rivero Henares arkeologiajn restaĵojn de diversaj epokoj, el la Neolitiko al la epoko de la visigotoj, nome nekropolo, ceramiko aŭ kelkaj partoj romiaj de la ponto de Henares.[20] Spite ĉion, ne estas indikiloj por certigi pri permanenta setlejo de loĝantaro en la areo de la nuna Guadalajara antaŭ la 8-a jarcento kiam oni fondis la madīnat al-Faray en la teritorio de la tiama Al-Andalus.[21]

Mezepoka historio[redakti | redakti fonton]

Alandalusa fondepoko
La alkazaro sur la ravino Alamín, je la enirejo de la urbo el Madrido, estas unu el malmultaj restaĵoj kiuj pluas el la antikva wād al-ḥaŷara.

La plej fruaj spuroj de la aktuala urbo Guadalajara datas el la 8-a jarcento, kiel urbo ene de murego de la korao de Šantabarīa, en la Meza Marko de Al-Andalus, nomita madīnat al-Faray, borde de la wād al-ḥaŷara, aktuala rivero Henares kiu iom poste nomigos la urbon.[22] Ekde tiam ekformiĝas longeca urbo sur monteto ĉe la rivero, kiu iĝos fortikita urbo kiam estis finigita en la 9-a jarcento la alkazaro.[23] Dum tiu periodo, en Gvadalaĥaro okazis luktoj por la povo fare de la diversaj klanoj nome berberaj Banu Salim kaj muladiaj Banu Musa. Ĉirkaŭ 862 la armeo de Musa ibn Musa sieĝis la urbon kaj atakis la alkazaron, kie loĝis lia bofilo nome Izraq ibn Muntil, poro ekhavi la kontrolon de Gvadalaĥaro. Musa estis vundita en la batalo kaj mortiĝis post alveni al Tudela.[24][25]

La kalifo Abd ar-Rahman la 3-a vizitis la urbon ofte kaj utiligis la alkazaron kiel milita bazo ĉar estis pasejo al la bataloj kontraŭ la kristanaj regnoj de la nordo de la Iberia Duoninsulo. En 920, dum la kampanjo de Muez, Abd ar-Rahman la 3-a utiligis la alkazaron kiel bazo de operacoj por plani la strategiojn de la bataloj.[26]

La kvartalo Alcallería estas la origino de madīnat al-Faray kaj dum multa tempo, elde la ampleksigo de la urbo trans la alkazaro, estis hejmo de la metiaj atelieroj.

La historio de Gvadalaĥaro dum la alandalusa epoko estas malmulte konata krom tiuj faktoj. Tamen, estas rekonebla de tiu epoko la ponto de Henares, la alkazaro, la bazo de la Kunkatedralo de Sankta Maria, konstruita sur antikva moskeo, kaj la urba strukturo de la historia centro de la urbo. Pri tiu, la urbo staris sur rivera teraso protektita de la ravino Alamín nordoriente ka de la ravino Coquín [koKIN] sudokcidente, separata en du partoj. Unuflanke, la kvartalo Alcallería ĉe la enirejo de la urbo ekde la rivero, kiu etendiĝis laŭ mallarĝa zono el la ponto al la alkazaro kaj kiu troviĝis ĉirkaŭita de malforta murego. Ĝi konsistis el industria zono de variaj atelieroj de metiistoj.[27] Aliflanke, la setlejo, ĉirkaŭita de dika murego kaj kelkaj turegoj. La murego havis kvin alirajn pordegojn al la urbo el kiuj unu ligis Alcallería kun la cetero de la urbo, nome la pordego de Bradamarte. Tiuj kiuj ebligis la aliron al la urbo estis la pordego de la Ponto, en la Alcallería, la pordego de la Foiro sudokcidente, la pordego de la Merkato kaj la pordego de Bejanque oriente kaj pordego de Alamín nordoriente.[28] Ĉiu pordego estis protektita de turego, el tiuj kiuj ankoraŭ staras tiuj de la Foiro[29] kaj de Alamín;[30] restas ankaŭ tiu de Bejanque.[31] La stratoj estis labirintaj kaj mallarĝaj por ĝusta protekto antaŭ malamika invado.[32]

La alandalusa kontrolo de la urbo daŭris preskaŭ kvar jarcentoj, ĝis kiam fine de la 11-a jarcento pasis al regado de Alfonso la 6-a de Kastilio.

Kastilia konkero
La preĝejo de Sankta Maria estis simbolo de la kristana nova povo en la urbo ĉar ĝi estis instalita sur antikva moskeo.

La konkero de Gvadalaĥaro fare de la Regno Kastilio enkadriĝas ene de la procezo de konkero de la Tajfo de Toledo. Gvadalaĥaro estis celo de kelkaj invadoj de marodado zorge de Fernando la 1-a de Kastilio fine de la 1050-aj jaroj.[33] Tamen, ĝis fino de la 11-a jarcento Gvadalaĥaro ne pasis al la reĝo de Kastilio, tiam Alfonso la 6-a de Kastilio. Kaj la supozita aŭtoreco kaj la fakto mem de la konkero definitiva de la urbo ne estas klaraj kaj okazigis diversajn legendojn ne pruvitaj. La plej konataj indikas al Álvar Fáñez, leŭtenanto de Cido, kiel la estro de la kastiliaj trupoj en la konkero de la urbo en la printempo de 1085.[34] La plej ĵusaj studoj indikas ke Al-Mamun, reĝo de la tajfo de Toledo, donis la urbon kaj aliajn proksimajn lokojn al Alfonso la 6-a kun la celo helpi lin okupi la tronon de Kastilio antaŭ sia frato Sanĉo la 2-a, pro kio la urbo pasis al kastilia povo tuj kiam Alfonso supreniris al trono en 1072.[35]

Pots la falo de la tajfo de Toledo, la urbo suferis riskon esti rekonkerita de la almoravidoj en 1110 kaj 1113 post la antaŭeniro de ties trupoj post la batalo de Zalaka, kaj de la almohadoj en 1196, ĝis la batalo de Las Navas de Tolosa en 1212 malproksimigis definitive la landlimon de Al-Andalus for de la Kastilia Ekstremaduro (trans-dourio).[36]

La reloĝado de la teritorio de Gvadalaĥaro laŭ la sistemo "presura" (prendo) estis komencita jam en tempo de Alfonso la 6-a, sed Urraca la 1-a [uRAka] kaj, ĉefe, Alfonso la 7-a pelis ĝin pere de la alveno de francaj soldatoj kiuj serĉis la militrabadon de la militoj kontraŭ la almohadoj kaj de grandaj familioj serĉe de novaj teroj devenantaj de la nordo de Kastilio kaj de Navarra, kiel la familioj Orozco kaj Mendoza.[37] Alfonso la 7-a ankaŭ donis al Guadalajara unuan foruon en 1133, per kiu li faris ĝin ĉefurbo de urba komunumaro "comunidad de villa y tierra" de reĝa respondeco, kiu poste estis anstataŭita en 1219 per alia nova, konata kiel fuero largo, donita de Ferdinando la 3-a, en kiu oni establis urvan konsilantaron "concejo" [konZEĥo] kaj oni ampleksigis ĝian jurisdikcion.[38]

Dum la regado de Alfonso la 10-a, la protektado fare de la reĝo sekurigis la ekonomian disvolvigon de la setlejo, pere de la defendo de ties komercistoj kaj la rajtigo de foiroj kaj merkatoj.

La Renesanco kaj la familio Mendoza
Fasado de la palaco Infantado.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Familio Mendoza.

En la dua duono de la 14-a jarcento setliĝis en Gvadalaĥaro la familio Mendoza, kies destino ekde tiam markis ankaŭ tiun de la urbo. Inter la membroj de tiu familio menciindas Íñigo López de Mendoza, nome Markizo de Santillana (1398-1458), kaj Pedro González de Mendoza (1428-1495), grava kardinalo de Hispanio kaj konsilisto de la Katolikaj Gereĝoj. La ascendo de la familio Mendoza, kiu ekde 1475 ĝuis la titolon de Duklando de Infantado, okazigis ke la kortego de la dukoj iĝu ekonomia motoro de la urba vivo. En 1460, la reĝo Henriko la 4-a donis al Gvadalaĥaro la titolon de "ciudad" (urbo) kaj konfirmis ties voĉdonrajton en la regna kvazaŭ-parlamento "Cortes de Castilla", kun okazo de la nupto de sia favoratulo Beltrán de la Cueva kun Mencía de Mendoza y Luna, nome filino de Diego Hurtado de Mendoza, 1-a duko de Infantado.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Guadalajara en 1565, laŭ desegnaĵo de Anton van den Wyngaerde.[39][40]
Panoramo de Guadalajara en 1687, laŭ gravuraĵo de Juan Francisco Leonardo.

Post la prospero de la 16-a jarcento, dum la venonta jarcento la familio Mendoza translokigis sian sidejon al Madrido, kio brmesis la disvolvigon de la urbo. Dum la Milito de hispana sukcedo Gvadalaĥaro estis rabita. En la 18-a jarcento Filipo la 5-a ordonis la establon de la Reĝa Fabriko de Tolaĵoj, kiu funkciis en la Alkazaro ĝis komenco de la 19-a jarcento.

Menciindas du reĝaj nuptoj kiuj okazis en la urbo. La unua inter Filipo la 2-a kaj Izabela de Valois en 1559 kaj la dua inter Filipo la 5-a kaj Izabela de Farnesio en 1714, ambaŭ okazis en la Palaco de Infantado.

Nuntempa historio[redakti | redakti fonton]

La 19-a jarcento komencis per du malbonaĵoj por la urbo: unuflanke, en 1808 Gvadalaĥaro estis konkerita de la franca armeo estrita de la generalo Joseph Léopold Sigisbert Hugo, patro de la posta verkisto Victor Hugo, dum la Milito de Hispana Sendependigo kaj estis parte detruita en 1813; kaj aliflanke, la fermo de la Reĝa Fabriko de Tolaĵoj en 1822 ĉar ĝi malmulte enspezis kaj la falo de la metieco kaj de la komerco pro la forta allogo de la merkato de Madrido kio okazigis fortan elmigradon kaj la fakton ke pli kaj pli Gvadalaĝaro dependas el Madrido.[6]

En 1812 estis kreita la Provinca Deputitaro de Gvadalaĥaro kun Molino kaj la teritoria divido de Hispanio de 1833 desegnita de Javier de Burgos stablis la administran unuon de la provinco Gvadalaĥaro, kiu en 1840 fiksigis definitive la ĉefurbon de la provinco kiel sidejo de publikaj institucioj en la urbo Gvadalaĥaro, malprofite por Molina de Aragón.[7] Tamen, la aparta situacio de la ĉefurbo de provinco tiom etenda kaj kun tiom malbonaj komunikvojoj, okazigas ke ĝi ne povas plenumi veran influon sur granda parto de la provinco, ĉefe antaŭ la forta historia gravo de Sigüenza kaj de Molina, pro kio, male al tio kio okazas ĉe aliaj novaj provincaj ĉefurboj, tiu funkcio ne generas baldaŭan industrian kaj komercan disvolvigon.[6]

Atako de italoj tankaĵoj de la CTV dum la Batalo de Gvadalaĥaro.

Oni instalis la Akademion de Militinĝenieroj, La kresko, dum la dua duono de la 19a jarcento ĝis mezo de la 20a jarcento, esta malrapida, centrita en la agado de administracia sidejo kaj sen industria disvolvigo.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), okazis la Batalo de Gvadalaĥaro, kiu estis unu el malmultaj venkoj de la armeo de la Dua Hispana Respubliko kontraŭ la armeo de Franco kaj ĉefe kontraŭ la italaj trupoj de Mussolini, kiu helpis tiun. La italoj perdis milojn da soldatoj kaj grandan kvanton de armilaro, ĉefe pro la malbonaj veterkondiĉoj (koto).

Guadalajara el aero, kie videblas la novaj urbanizaj areoj.

Post la milito, kiu okazigis gravajn damaĝojn al la urbo, en 1959 Gvadalaĥaro estis inkludita en la frankismaj disvolvigaj planoj kiel zono por industria malpezigo de Madrido, kaj ekde tiam la urbo en la lastaj jaroj atingis unu el plej grandaj indicoj de relativa kresko el Hispanio. Aktuale ĝi troviĝas ene de planoj de urbaniza disvolvigo kiuj permesas la pliigon de la loĝantaro konsiderinde. Oni inaŭguris novajn kvartalojn, kiel Aguas Vivas en la nordo de la urbo. Tiele en la lastaj jaroj oni registris grandan urbanizan disvolvigon, pro kio okazis konsekvenca pliigo de la prezoj de la loĝejaro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2015 de la INE, la municipo Gvadalaĥara havis 83 391 loĝantojn, el kiuj 40 278 (48,30 %) estis viroj kaj 43 113 (51,70 %) estis virinoj,[41] kio faras ĝin la plej loĝata municipo el la provinco kaj la tria de la regiono Kastilio-Manĉo. Pri distribuado, 81 160 loĝis en Gvadalaĥaro mem, 837 en Iriepal, 514 en Taracena, 212 en Usanos kaj 168 en Valdenoches.

La eksterlanda loĝantaro censita en 2015 sumis totalon de 10 020 loĝantoj (12,01 % de la totalo), el kio la plej nombraj ŝtatanecoj estas la rumana (3 481 loĝantoj), la maroka (1 896 loĝantoj), la perua (486 loĝantoj), la ĉina (436 loĝantoj) kaj la bulgara (407 loĝantoj).[42]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Calle Mayor (ĉefa strato) estas grava komerca kaj financa ekso en la urbo. En dua rango videblas la konstruaĵo de la Trezoro (Hacienda).

La ekonomio de Gvadalaĥaro estas markita de ĝia situo, en la Koridoro de Henares, nome unu el la zonoj plej industriigitaj de Hispanio, kaj pro ties kondiĉo de provinca ĉefurbo. Ĝis la 1970-aj jaroj ĝi estis administracia kaj komerca urbo. La loĝantara saturiĝo de Madrido kaj la etendo de ties metropola areo okazigis transformon de Gvadalaĥaro en industria kaj dormeja urbo de la ŝtata ĉefurbo, kun la sekva plibonigo de la komunikvojoj inter ambaŭ urboj kaj la industria etendo de Gvadalaĥaro. Ekde tiam, la dependo de Madrido estas kio difinas la ekonomon de Gvadalaĥaro.

La industria kresko de Gvadalaĥaro estas markita de la konstruo de du industriaj zonoj: nome la zono de Henares, dediĉita ĉefe al la duonpeza kaj peza industrio, kaj la zono El Balconcillo [la balkoneto], por la malpeza industrio. Al tiuj aldoniĝos la zono Ruiseñor [najtingalo], kiu dediĉos sin al la loĝistiko, al entreprena parko kaj al la alta teknologio.[43][44]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Milita arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La turego de Álvar Fáñez formis parton de la Pordego de la Foiro, unu de la enirejoj de la enmurega urbo okcidente.

La plej antikva restaĵoj de la Reĝa Alkazaro datas de la 9-a jarcento. Laŭlonge de la tempo, tiu estis uzata kiel milita alkazabo, reĝa alkazaro, fabriko de teksiloj kaj aerarmea kazerno, kaj estis detruita preskaŭ komplete en la Milito de Sendependiĝo kaj en la Enlanda Milito. Ekde 1998 oni faris arkeologiajn elfosaĵojn kie aperis diversajn elementojn de diversaj epokoj en kiuj estis uzata la konstruaĵo de la alkazaro.[45]

Ĉe tiu, aperas la restaĵoj de la mezepoka murego kiu ĉirkaŭis la tutan urbon, same kiel kelkaj el ties pordegoj kaj ĉefturoj kiuj protektis ĝin. La plej parto de la murego estis detruita dum la 19-a jarcento por ebligi la ampleksigon de la urbo en la suda plilarĝiĝejo, ĉe la vojo al Cuenca, kak por malfermi ĉirkaŭvojon al nordoriento en la vojo de Zaragozo.[46]

La restaĵoj de la murego kiu restis estas malabundaj, sed staras ankoraŭ la pordego de Bejanque,[31] la turego Alamín ĉe la ponto de la Infantinoj[30] kaj la turego de Álvar Fáñez,[29] kvankam tiuj ne estis la nuraj kiujn havis origine la murego de la urbo. Oni trovis ankaŭ la fundamentojn de la antikva murego de la Alcallería, kiu fermis la kvartalon Cacharrerías, unu el la plej antikvaj zonoj de la urbo, sur la vojo de Madrido.[28]

La plej ĵusa fortikaĵo de la urbo estas la Fortikaĵo de Sankta Francisko, konstruita en la 19-a jarcento profite de la antikva konvento de Sankta Francisko, de la 14-a jarcento. Ĉe la konstruaĵoj de la konvento, kiuj reformiĝis komplete, foje sen respekto al sia origina strukturo, stariĝis helpaj pavilonoj kaj murego kun gvatoturoj.[28]

Civila arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Danke al la postaj ampleksigoj, la palaco de Antonio de Mendoza iĝis la konvento de la Piedad (Pieco). Poste ĝi estis la sidejo de la Deputitaro de Gvadalaĥaro kaj poste de la mezlernejo "Brianda de Mendoza".

Gvadalaĥaro el la Renesanco estis urbo kie setliĝis nobeloj kaj hidalgoj, inter kiuj elstaris ĉefe la familioj Mendoza kaj Guzmán, inter aliaj. La unua estis influa familio en la Kortego de la Reĝo de Kastilio,[47] kaj la dua pliriĉiĝis per la konkero de Ameriko,[48] kaj ambaŭ, kaj ties postaj stirpoj, konstruis en la urbo variajn palacojn, ĉu elmontremaj ĉu pli modestaj, el kiuj ankoraŭ restas ekzemploj en la urbo. Elstaras ĉefe la palaco de la Dukoj de la Infantado, civila verko pinta de la eŭropa malfrugotika kaj pintigita en renesanca stilo. Ĝi estis konstruigita de la markizo de Santillana en la 15-a jarcento sub estrado de Juan Guas, kaj reformita en la 1580-aj jaroj. Ene de la palaco elstaras la korto de la Leonoj kaj la salonoj de la Duko, kaj ĉe tiu la ĝardenoj.[49]

Alia elstara palaco estas la palaco de Antonio de Mendoza, konstruita komence de la 16a jarcento laŭ planoj de Lorenzo Vázquez kaj ampleksigita poste laŭ ordono de Brianda de Mendoza por konvento de franciskanoj sub direktorado fare de Alonso de Covarrubias.[50]

Originala de la 17-a jarcento estas la palaco de la Cotilla, kiu estis reformita en la 19-a jarcento fare de la markizoj de Villamejor, gepatroj de la grafo de Romanones. Tiu lasis en ties interno la nomitan "ĉina salono", kies muroj estas ornamitaj per ĉina pentrita murpapero.[51] Kaj de la 19-a jarcento estas la lasta granda palaco de la urbo, nome la palaco de la grafino "de la Vega del Pozo", desegnita de Ricardo Velázquez Bosco sur antikva konvento de la 16-a jarcento, kiu karakteriziĝas per sia eklektikismo kaj per la flaveca koloro de ties eksteraj muroj.[52]

Al tiuj palacoj aldoniĝas aliaj minoraj kiel la palaco de Dávalos, de la 16-a jarcento komplete restaŭrita fine de la 20-a jarcento por gastigi la sidejon de la publika biblioteko,[53] aŭ la palaco de la grafoj de Coruña, ankaŭ de la 16-a jarcento apuda al la preĝejo de Sankta Nikolao la Reĝa. Tamen estas ankaŭ aliaj, kiel la granda palaco de Montesclaros, de la 16-a jarcento, kiu estis ankaŭ sidejo de la Akademio de Militinĝenieroj kaj kiu estis detruita de incendio en 1924.

Aliaj civilaj historiaj konstruaĵoj kiuj troviĝas en Gvadalaĥaro estas la urbodomo, konstruita en 1906 laŭ eklektika stilo; la palaco de la Deputitaro, konstruita en la 19-a jarcento kiel sidejo de la provinca registaro; la provinca prizono aŭ la Gastejo de la Horloĝo, antikva domego de la 17-a jarcento, komplete rekonstruita komence de la 21-a jarcento.

Religia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de San Ginés estis situa dekomence ekstermurege de la urbo kaj ĉe tiu estis okazigitaj merkatoj kaj foiroj, ĝis en la 19-a jarcento oni detruis la muregojn kaj ĝi aliĝis al la cetero de la urbo.
La kapelo de Luis de Lucena, verko de la renesanco, formis parton de la antikva preĝejo de Sankta Mikaelo. Nuntempe estas hejmo de arkeologia ekspozicio pri la antikvaj mudeĥaraj preĝejoj de la urbo.

Je la ascendo de la nobelaro de Gvadalaĥaro en la Malalta Mezepoko, ekis periodo de konstruado de grandaj preĝejoj, pleparte financitaj de tiu, kaj tre ofte apudaj al konventoj. En la 14-a jarcento, apude al la nuntempe malaperinta konvento de Sankta Klara oni konstruis la preĝejon de Santiago, kiu miksis la stilojn mudeĥara kaj malfru-gotika.[54] Estas mudeĥaraj ankaŭ la restaĵoj de la preĝejo de Sankta Ĝilo, de la 12-a jarcento, kiu estis ankaŭ sidejo de la municipa konsilantaro el kiu restas stare nun la absido.[55] Sed, de tiu epoko, elstaras ĉefe la Kunkatedralo de Sankta Maria, konstruita sur antikva moskeo ekde fino de la 13-a jarcento ĝis la 16-a jarcento kunigante tri arkitekturajn stilojn: nome mudeĥara, renesanca kaj baroka.[56] Iom antaŭa al tiuj ĉiuj estas la sanktejo de la Virgulino Antigua, de la 13-a jarcento, kvankam tre transformita en la postaj jarcentoj.[57]

De la Renesanco de la 16-a jarcento kaj de la baroko de la 17-a jarcento, koincide kun la nobela hegemonio de Gvadalaĥaro, estas la plej parto de la antikvaj preĝejoj de la urbo, kiel la preĝejo de Sankta Ĝilo (16a jc.),[58] la preĝejo de Sankta Mikaelo (16a jc.), el kiu staras reste nur la kapelo de Luis de Lucena,[59] aŭ la preĝejo de Remedios (16a jc.), parto de antikva konvento kaj aktuala aŭlo de la Universitato de Alcalá de Henares.[60] El tiu periodo estas ankaŭ la konventoj de Sankta Francisko (16a jc.), poste pafilista fuorto kiu estas hejmo de la panteono de la familio Mendoza, fare imite de la panteono de la Reĝoj de la Monaĥejo de El Escorial;[28] de la Piedad (Pieco), antaŭ palaco de Antonio de Mendoza (16a jc.);[50] de Sankta Jozefo, aŭ de la Karmelaninoj de Malsupre (16a jc.),[61] kaj de Carmen (16a jc.).[62]

En la 19-a jarcento, la mecenatino María Diega Desmaissières, grafino de la Vega del Pozo kaj dukino de Sevillano, konstruigis en bieno de sia posedaĵo sude de la urbo laŭ desegnoj de Ricardo Velázquez Bosco, ŝian panteonon,[63] la preĝejo de Sankta Maria Mikaela[64] kaj la lernejon de la monaĥina ordeno Adoratrices, honore al sia onklino Micaela Desmaissières.[65]

En Gvadalaĥaro troviĝis ankaŭ kelkaj ermitejoj kiuj malaperis laŭlonge de la tempo. Oni konservas nur du: la ermitejo de Sankta Roque, en la parko kiun ĝi nomiĝis kaj ĉe la panteono de la Dukino de Sevillano, kaj la ermitejo de Sankta Sebastiano, ene de la palaco de la grafino de la Vega del Pozo.[57]

Panteono de la Grafino de Sevilo.

Arkitekturo en la submunicipoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la Asunción (ĉieliro de Maria) de Usanos estas la plej bona ekzemplo de religia arkitekturo en la submunicipoj de Gvadalaĥaro.

La submunicipoj Iriépal, Taracena, Usanos kaj Valdenoches estas malgrandaj vilaĝoj de agrikultura deveno, ĉiam dependaj de la ekonomia agado de Gvadalaĥaro kaj kun malabunda historia arkitekturo, ĝenerale nur malriĉa mezepokamoderna preĝejo. Tiele, en Iriépal estas la preĝejo de la Concepción (Koncipiĝo de Maria), verko de la 16-a jarcento, kie elstaras la mudeĥara turo;[66] en Taracena staras la preĝejo de la Purísima (plej pura), de la 17-a jarcento, en stilo renesanca tre simpla,[67] kaj en Usanos, la preĝejo de la Asunción (ĉieliro de Maria), romanika de la 13-a jarcento, tre reformita en postaj apokoj kaj kie elstaras la turo kun kreneloj.

En aliaj medioj, elstaras ankaŭ la lavejo de Iriépal, verko de 1910 laŭ historiisma stilo danke al la financado fare de la Fondaĵo de José Santa María de Hita, kaj la fontanoj de Iriépal (1858) kaj Valdenoches (1656).[68]

En ĉiuj submunicipoj troviĝas kelkaj ekzemploj de kastiliaj domegoj, tre malriĉaj kompare kun tiuj de urboj. Laste, elstaras la setlejo Villaflores, nome agrikultura setlejo konstruita en 1887 laŭ desegno de Ricardo Velázquez Bosco kaj laŭ mendo de María Diega Desmaissières.[69]

La portikaraj konstruaĵoj en la ĉefa placo konstituas ekzemplon de la arkitekturo de loĝejoj de komenco de la 20a jarcento.

Urbanismo[redakti | redakti fonton]

La urba aspekto de la historia centro de Gvadalaĥaro estas tipa de alandalusa urbo, kun mallongaj kaj mallarĝaj stratoj kaj variaj placetoj. La ĉefa vojo de la urba centro estas la ĉefa ŝtrato nome Calle Mayor [KAlje maĜOR] (nome ankaŭ calle de Miguel Fluiters en ties malsupra parto), kiu trapasas ĝin el nordokcidente al susoriento. Ĝi estis malfermita ĉefe dum la 17-a jarcento kiel parto de la reĝa vojo el Madrido al Zaragozo, kiu trapasis la urbon, kaj inter fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a suferis grandan stetikan ŝanĝon pro la starigo de novaj konstruaĵoj por loĝejoj.[70] Ĝi kunigas la du plej grandajn placojn de la historia centro de la urbo, nome tiu nomita dum la frankisma epoko "Plaza de los Caídos en la Guerra Civil" ((frankismaj) falintoj dum la enlanda milito) kaj nun simple "Plaza de España", en la malsupra parto ĉe la palaco Infantado, kaj la placo de Sankta Dominiko en la supra parto ĉe la preĝejo de Sankta Ĝeneso. Ĉe la mezo de la strato troviĝas du aliaj placoj, nome la "plaza Mayor" (plej granda placo), kie estas la urbodomo, kaj la placo de la Jardinillo [ĥardiNIjo] (Ĝardeneto).

Aliaj minoraj placoj de la urba centro kiuj formas parton de ties aspekto estas tiuj de la Concejo [konZEĥo] (Konsilantaro), de Dávalos, de Marlasca, de Moreno, de San Esteban (Sankta Stefano) aŭ de Francisco Beladíez.

En la urba centro troviĝas ankaŭ la strato Bardales, ekzemplo de mallarĝa komerca strato en kiu estis la atelieroj de esparto. Pere de la malmuntado de la antikvaj muregoj en la 18-a jarcento, profite de ties antikva itinero, oni malfermis du el la ĉefaj vojoj de la urbocentro: nome la "Carrera de San Francisco", el la placo de Sankta Dominiko al la Pordego Bejanque [beĤANke] ĉe la Parko Concordia, kaj la antikva ŝoseo N-II kiel ĉirkaŭirejo de la urbo oriente. Kiel sekvo de la Carrera de San Francisco el la placo de Sankta Dominiko al la okcidento, oni malfermis en la 1950-aj jaroj la promenejo de la Doktoro Fernández Iparraguirre (konata populare kiel promenejo de la Krucoj), nome bulvardo desegnita de Antoni Batlle Punyed kaj inspirita de La Rambla de Barcelono.[71] En ĝi staras el majo 2003 ankaŭ kolekto de bustoj de gravuloj el la urbo faritaj de Luis Sanguino.[72]

Kiel inĝenieriaj verkoj plej antikvaj de Gvadalaĥaro estas la ponto de Henares, nome enirejo al la urbo veninte el Toledo tra la kvartalo La Alcallería, starigita en la 10-a jarcento, kvankam tre transformita en postaj jarcentoj,[73] kaj la ponto de la Infantas (Infantinoj), ĉe la turego de Alamín kaj ĉe la ravino de Alamín.[30] Pli ĵuse, de komenco de la 21-a jarcento, estas la ponto Arriaca, nome staja viadukto situa norde de la urbo, ĉe la novaj urbanizitaj areoj.[74]

San Nicolás El Real.

Krom tiuj kiuj estas sur la promenejo de la Krucoj, aliaj skulptaĵoj rimarkindaj en la urbo estas la monumento al la Grafo de Romanones, en la ĝardenoj de la placo de Sankta Dominiko, farita de Miguel Blay en 1914;[75] La brakumo, monumenta skulptaĵo de Francisco Sobrino Ochoa, starigita en la 1980-aj jaroj ĉe unu el la enirejoj al la urbo el la ŝoseo A-2,[76] kaj la busto de José Antonio Ochaíta, fare de Antonio Navarro Santafé, ĉe la konvento de la Karmenaninoj, inter aliaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

La urbo disponas el diversaj muzeoj kaj muzeaj ekspoziciejoj.

Tombo de la dukino Aldonza de Mendoza, kiu estis filino de Diego Hurtado de Mendoza, admiralo de Kastilio, kaj edzino de Fadrique Enríquez de Castilla, duko de Arjona kaj grafo de Trastámara. La tombo devenas el la monaĥejo de Sankta Bartolomé de Lupiana kaj troviĝas en la Muzeo de Guadalajara.
  • La Muzeo de Gvadalaĥaro, konata anakŭ kiel Provinca Muzeo de Gvadalaĥaro, estas la provinca muzeo plej antikva el Hispanio, ĉar estis fondita en 1838.[77] Ĝi dependas de la regiona registaro Junta de Castilla-La Mancha kaj ĝia sidejo estas en la Palaco Infantado. Ĝi inkludas kolektojn ĉefe de belartoj, akiritaj pere de la desamortización de ekleziaj havaĵoj fare en la 19a jarcento, arkeologio, akirite el arkeologiaj elfosaĵoj faritaj en la provinco, kaj etnologio, kio kolektas objektojn rilatajn al popolaj artoj kaj kutimoj de la provinco Gvadalaĥara. Ĝi estas hejmo ankaŭ de kelkaj portempaj ekspozicioj laŭlonge de la jaro.
  • La Muzeo Francisco Sobrino, kiu estis inaŭgurita en 2015[78] en la historiaj navoj de la Municipa Buĉejo. Ĝi estas dediĉita al la figuro kaj verkaro de Francisco Sobrino Ochoa, skulptisto naskiĝinta en la urbo Gvadalaĥaro.
  • Guadalajara en la Historia, muzea kolekto de la Municipo de Gvadalaĥaro situa en la centro Eduardo Guitian.[79] Tiu ekspozicio montras iradon de la historio de la urbo, el ties deveno kaj unua setlejo, la transformo en rimarkinda ĉefurbo de al-Andalus, la aligo al la regno Kastilio, la influo de la familio Mendoza, la brilaj jaroj ligitaj al la Reĝa Fabriko de Tolaĵoj, la alveno de la Militinĝenieroj kaj de la aŭta kaj aviadila industrioj, la katastrofo de la Enlanda Milito kaj, laste, la renaskiĝo pere de la rekuperado de la demokratia libereco.

Spektaklejoj[redakti | redakti fonton]

Multuza salono kaj enirejo de la Teatro Auditorio Antonio Buero Vallejo.

Inter la spektaklejoj el kiuj disponas la urbo menciendas la jenaj:

  • La Teatro Auditorio Buero Vallejo, dediĉita al la ĝvadalaĥara dramaturgo Antonio Buero Vallejo, okupas modernan konstruaĵon kiu estis inaŭgurita en 2002.[80] Ĝi disponas el sidlokaro por 1 003 personoj, scenejon de 465 m² kaj orkestran fosaĵon.[81] Krome ĝi disponas el la Sala Tragaluz, nome aŭlo kun 133 sidlokoj kaj multuza salono por portempaj ekspozicioj kaj aliaj eventoj de 188 m². Ĝi estas administrata de la Patronato Municipal de Cultura.
  • La Teatro Moderno, estis inaŭgurita en 1924 kaj disponas el sidlokaro por 208 personoj. Ĝi troviĝas en la historia kvartalo de la urbo, ĉe la placo de Sankta Stefano.[82] Post unu jaro de riparado estis reinaŭgurita en 2015.
  • La Spaco TYCE, municipa kulturejo situa en la navoj de la Fuorto de Sankta Francisko, enhavas salonojn por trejnado, ekspozicioj, de informadiko, multuzaj krom koncertejo kun scenejo de 185,71 m² kun sidlokaro por 218 personoj aŭ enhavo por 650 starantoj.[83]

Bibliotekoj kaj arkivoj[redakti | redakti fonton]

Klostro de la Palaco de Dávalo kie troviĝas la Biblioteko de Gvadalaĥaro.
  • La Publika Biblioteko de la Ŝtato en Gvadalaĥaro, historie situa en la Palaco de la Infantado ĝis 2004 kiam ĝi translokiĝis al la rehabilitita Palaco de Dávalos. Ĝi estis fondita en 1837 kaj malfermita kvar jarojn poste. Ĝi havas 5 800 kvadratajn metrojn kun 200 000 volumoj. En 2012 ĝi havis 30 laboristojn. Estas nemalhavebla elemento la kultura, eduka kaj distra vivo de Gvadalaĥaro.[84]
  • La Historia Provinca Arkivo de Gvadalaĥaro, konservas dokumentaron el la Mezepoko ĝis la aktualo rilata kun la provinco Gvadalaĥara. Ĝia celo estas meti tiun dokumentaron je la servo de la civitano kaj doni apogon al la administracio, al la informado, al la esplorado kaj al la kulturo. Ĝi estis fondita en 1931 kaj troviĝas en moderna konstruaĵo stara en la strato Julián Besteiro kun areo de 7 227 konstruitaj metroj, el kiuj preskaŭ la duono estas destinitaj al dokumentarejo.[85]
  • La Ĝenerala Militarkivo de Gvadalaĥaro, situa sur la loko kie troviĝis la antikva Akademio de Inĝenieroj, estas centro de la Ministerio de Defendo, kreita en 1967 por malpezigi parton de la dokumentaro konservita de la Arkivo de la Ministerio de la Armeo.[86]
  • La Municipa Arkivo de Gvadalaĥaro, estas la administra fako kiu zorgas pri la gardado, organizado kaj disvastigo de la dokumenta havaĵo de la Municipo de Gvadalaĥaro.[87] Estas formita de la dokumentoj de ajna epoko, bazo kaj formato, kiujn la municipo produktis, ricevis kaj konservis kiel atestilo de sia agado, rajtoj kaj devoj. Ĝi inkludas aliajn kolektojn, devenajn el aliaj institucioj aŭ personoj por garantii ties konservadon. La plej antikva dokumento estas plumbohabanta letero de Ferdinando la 3-a kiu datas el la jaro 1251; troviĝas ankaŭ en la kolekto de la arkivo la letero de Henriko la 4-a kiu havigis la titolon de urbo al la ĝis tiam nur villa (urbeto).

Kulturaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Dum la tuta jaro diversaj organismoj kaj asocioj organizas aŭ patronas kulturan agadon ĉiatipan. La jena listo indikas kelkajn el plej konataj kaj referencataj kiuj ĝuas plej grandan tradicion kaj kontinuecon:

La Rakonta Maratono ne haltas la tutan tagon kaj vespere estas kiam plej alfluo de ĉeestantoj venas.
  • La Rakonta Maratono estas parola festivalo kiu okazas ĉiujare en la palaco de la Infantado dum la dua aŭ tria semajnfino de junio. Ĝi arigas rakontantojn el la tuta mondo kiu rakontas seninterompe dum la fin de semajnfino. Iniciatita en 1992,[88] la Rakonta Maratono de Gvadalaĥaro okazas ĉiujare ekde tiam. Ĝi atingis 25an fojon en 2016 atingante 46 horojn de rakontado seninterrompa.[89] Foje ankaŭ esperantistoj partoprenis per rakonto legita en Esperanto.
Ludado de la dua sceno de la Tenorio Mendocino en la Palaco de la Cotilla.
  • La Tenorio Mendocino, nome ludado de la teatraĵo Don Juan Tenorio de José Zorrilla kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ la 1a de novembro sur la stratoj kaj ĉe la ĉefaj monumentoj de la urbo Gvadalaĥaro. Ĝi konsistas el miksaĵo de la roluloj de la teatraĵo Don Juan Tenorio kun tiuj de la familio Mendoza, la hegemonia kaj plej riĉa de Gvadalaĥaro en la 16a jarcento, kiam supozeble okazas la agado de la teatraĵo. La ludado estas farita de amatoraj aktoroj. Ĝi estas deklarita kiel Festo de Regiona Turisma Intereso. La unua fojo okazis en 1992.[90]
  • La Festivalo de Solidareca Kinarto de Gvadalaĥaro, iniciatita de la asocio Cinefilia en 2003 kaj okazinta ekde tiam ĉiujare, naskiĝis kun la celo montri kaj helpi tipon de kinarto alternativa al tiu ofta kiu facile alvenas al la kinejoj, gvidite samtempe de spirito kiu postulas por kino fundamentan rolon en la konscio pri la problemoj kiuj tuŝas la homojn, helpe al la solidareco kaj al la esplorado de agado kaj vidpunktoj alternativaj.[91]

Krom tiuj eventoj menciendas la Solsticio Folk (Folklora Solstico),[92] nome festivalo de kelta muziko kiu okazas ĉiusomere, la Veladas de Arte Sacro (Vesperoj de Religia Arto),[93] nome muzikaj vesperoj okazintaj en novembro en la diversaj preĝejoj de la ĉefurbo aŭ la Librofoiro, okazinta en majo.[94]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Íñigo López de Mendoza, markizo de Santillana.

Provinco[redakti | redakti fonton]

Gvadalaĥaro estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 175.000 loĝantojn, unu el la plej senloĝataj provincoj de Hispanio.

Ĉefaj vilaĝoj estas jenaj: Sigüenza, Pastrana, Molina de Aragón kaj Azuqueca de Henares.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundación BBVA (eld.). «Los diez municipios más poblados de Castilla-La Mancha acogen a uno de cada tres habitantes de la comunidad». Arkivita el la originalo en la 13a de septembro 2016. Konsultita la 14an de septembro 2016. [1] pdf
  2. Ortiz García, Antonio (2006). Historia de Guadalajara. Guadalajara: AACHE. pp. 37-38. ISBN 9788496236820. p. 26.
  3. Antonio Herrera Casado (24a de novembro 1999). «Algunas claves de la Historia de Guadalajara. Texto íntegro de la lección inaugural del curso 1999-2000 de la UNED». Aache Ediciones. Arkivita el la originalo en la 3a de aprilo 2016. Konsultita la 14an de septembro 2016. [2]
  4. Ortiz García, Antonio (2006). Historia de Guadalajara. Guadalajara: AACHE. p. 36. ISBN 9788496236820.
  5. Herrera Casado, Antonio (1989). «Los Comunes de Villa y Tierra de Guadalajara». Aktoj de la "Simposio Internacional en homenaje a Manuel Criado de Val" (Kessel, Germanio: Reichenberger). Arkivita el la originalo en la 3a de marto 2016. Konsultita en la 14a de septembro 2016. [3]
  6. 6,0 6,1 6,2 García Ballesteros, Aurora (1975). «La guerra de la Independencia y sus consecuencias para el desarrollo de la ciudad de Guadalajara». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (2): 27-38. ISSN 0214-7092. Arkivita el la originalo en la 7a de aŭgusto 2017. [4] Konsultita la 13an de novembro 2017.
  7. 7,0 7,1 Ballesteros San-José, Plácido; Rodríguez Panizo, Paloma; Sanz Establés, Carlos (1991). Guía Histórica de la Diputación Pronvicial de Guadalajara(1813-2001). Guadalajara: Diputación Provincial de Guadalajara. ISBN 9788487791444.
  8. Burns, Malcom C.; Roca, Josep; Moix, Montserrat; Ulied, Magda (5-okt-2009). «El sistema metropolitano de la macro-región de Madrid». Universitat Politècnica de Catalunya. Arkivita el la originalo en la 13a de septembro 2016, konsultita la 11an de novembro 2017 [5] [Dialnet-ElSistemaMetropolitanoDeLaMAcrorregiónDeMadrid-3762331-1.pdf]
  9. 9,0 9,1 Instituto Geológico Nacional. Mapa Geológico Nacional a escala 1:50.000 [mapa]. [6] Konsultita la 14an de septembro 2016 (por la hispana versio) kaj la 11an de novembro 2017 (por Esperanto).
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 Agenda Local 21. Auditoría de Sostenibilidad de Guadalajara. (PDF), Guadalajara: Ayuntamiento de Guadalajara, 2006, Konsultita la 14an de septembro 2016 [7]
  11. Critchfield, H.J. (1983). «Criteria for classification of major climatic types in modified Köppen system». En University of Idaho. General Climatology (angle) (4a eldono). Prentice Hall. Arkivita el la originalo en la 30a de septembro 2009. Konsultita en la 29a de novembro 2012 [8].
  12. Agencia Estatal de Meteorología (eld.). «Atlas climático ibérico». Arkivita el la originalo en la 3a de marto 2016. Konsultita en la 14a de septembro 2016. [9]
  13. Agencia Estatal de Meteorología. «Valores extremos. Guadalajara, El Serranillo». Arkivita el la originalo en la 6a de marto 2016. Konsultita en la 14a de septembro 2016. [10]
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 Mangas Morales, Roberto (2005). Guía de aves de la Vega del Henares y de la Campiña. Guadalajara: Aache. ISBN 8496236501.
  15. Ranz Yubero, José Antonio (1991). «Los nombres Arriaca, Alcarria y Guadalajara: su etimología, significado y otras particularidades». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (18): 475-480. ISSN 0214-7092. Arkivita el la originalo en la 6a de marto 2016. [11] Konsultita en la 12a de novembro 2017.
  16. Ortiz García, Antonio (2006). Historia de Guadalajara. Guadalajara: AACHE. pp. 37-38. ISBN 9788496236820. p. 14.
  17. «Guadalajara». Relaciones topográficas de Felipe II. Arkivita el la originalo en la 7a de aŭgusto 2016. [12] Konsultita la 12an de novembro 2017.
  18. Ortiz García, 2006, p. 15.
  19. Fernández Monge, Nuria (20a de februaro 2017). «Descubierta en Driebes una ciudad romana similar a Segóbriga». Guadalajara Diario. [13] Konsultita la 21an de februaro 2017.
  20. Fernández-Galiano, Dimas; Garcés Toledano, A. (1978). «Problemática y estado actual de los yacimientos arqueológicos en el corredor Madrid-Guadalajara». Wad-al-Hayara: Revista de Estudios de Guadalajara (5): 7-34. ISSN 0214-7092. Arkivita el la originalo en la 7a de aŭgusto 2016. [14] Konsultita la 12an de novembro 2017.
  21. Ortiz García, 2006, p. 12-16.
  22. Madīnat al-Faray, que ahora se llama Guadalajara, se encuentra situada al nordeste de Córdoba, en la orilla del wād al-ḥaŷara. De Ahmad al-Razi, apud. ORTIZ (2006), paĝo 22.
  23. Ortiz García, 2006, p. 26-28.
  24. Ortiz García, 2006, p. 26-28.
  25. Ortiz García, Antonio (1990). «Noticias en tormo a la Wad-al-Hayara musulmana: la muerte en sus muros de Muza Beni-Quasi». Wad-Al-Hayara (17): 307-310. ISSN 0214-7092. Arkivita el la originalo en la 7a de aŭgusto 2016. [15] Konsultita la 12an de novembro 2017.
  26. Vallvé, Joaquín (2003). Abderramán III: Califa de España y Occidente (912-961). Barcelona: Ariel. ISBN 9788434466821.
  27. Ortiz García, 2006, p. 24.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 García de Paz, José Luis (2007). Castillos y fortificaciones de Guadalajara. Guadalajara: Nueva Alcarria. pp. 206-224.
  29. 29,0 29,1 Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Torreón de Alvar Fáñez». Arkivita el la originalo en la 22a de aŭgusto 2016. [16] Konsultita la 14an de novembro 2017.
  30. 30,0 30,1 30,2 Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Torreón del Alamín». Arkivita el la originalo en la 22a de aŭgusto 2016. [17] Konsultita la 14an de novembro 2017.
  31. 31,0 31,1 Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Puerta de Bejanque». Arkivita el la originalo en la 22a de aŭgusto 2016. [18] Konsultita la 14an de novembro 2017.
  32. Ortiz García, 2006, p. 23-26.
  33. Ortiz García, 2006, p. 33.
  34. Antonio Herrera Casado (24a de novembro 1999). «Algunas claves de la Historia de Guadalajara. Texto íntegro de la lección inaugural del curso 1999-2000 de la UNED». Aache Ediciones. Arkivita el la originalo en la 3a de aprilo 2016. [19] Konsultita la 14an de septembro 2016.
  35. Ortiz García, 2006, p. 35.
  36. Ortiz García, 2006, p. 36.
  37. Ortiz García, Antonio (2006). Historia de Guadalajara. Guadalajara: AACHE. pp. 37-38. ISBN 9788496236820.
  38. Herrera Casado, Antonio (1989). «Los Comunes de Villa y Tierra de Guadalajara». Actas del Simposio Internacional en homenaje a Manuel Criado de Val (Kessel, Alemania: Reichenberger). Arkivita el la originalo en la 3a de marto 2016. [20] Konsultita la 13an de novembro 2017.
  39. Sergio Álvarez García (7a de majo de 2012). «GUADALAJARA (Anton Van Der Wyngaerde, 1565) | La Ciudad en el Arte». La Ciudad en el Arte. [21] Konsultita la 14an de septembro 2016.
  40. «Vista de Guadalajara (1565) - Enciclopedia de Guadalajara». Enciclopedia de Guadalajara. [22] Konsultita la 14an de septembro 2016.
  41. Instituto Nacional de Estadística, España. «Padrón. Población por municipios». [23] Konsultita la 14 de novembro 2017.
  42. Instituto Nacional de Estadística, España (2015). «Estadística del Padrón Continuo a 1 de enero de 2015. Datos por municipios. Guadalajara». [24] Konsultita la 14 de novembro 2017.
  43. La Crónica de Guadalajara (25a de februaro de 2009). «Los técnicos municipales dan la bendición definitiva al proyecto de urbanización del Ruiseñor». [25] Konsultita la 14an de novembro 2016.
  44. Europa Press (28a de aprilo de 2009). «EBarreda pondrá mañana la primera piedra del Parque Tecnológico y Empresarial del Polígono 'El Ruiseñor' en Guadalajara». [26] Konsultita la 14an de novembro 2016.
  45. Pradillo y Estebán, Pedró José (2007). «El Alcázar Real de Guadalajara. Crónica de un monumento milenario». Guadalajara. pp. 31-38.
  46. Pradillo y Esteban, Pedro José (2002). «Las murallas de Guadalajara en el siglo XIX. De su destrucción a los primeros estudios». Actas del primer Simposio de Arqueología de Guadalajara: Sigüenza, 4-7 octubre de 2000. 1. Ayuntamiento de Sigüenza. pp. 137-144. ISBN 84-88223-26-9.
  47. Nader, Helen (1985). Los Mendoza y el Renacimiento español (Jesús Valiente Malla, trad.). Guadalajara: Institución Provincial de Cultura Marqués de Santiallana. Diputación Provincial de Guadalajara. ISBN 84-505-3156-X.
  48. Blázquez, Adrián (1993). Guadalajara y el Nuevo Mundo. Nuño Beltrán de Guzmán. Guadalajara: Institución Provincial de Cultura "Marqués de Santillana". Diputación Provincial de Guadalajara. ISBN 978-84-87791-07-9.
  49. Layna Serrano, Francisco (2006). El palacio del Infantado. Guadalajara: Aache. ISBN 978-84-87743-78-8.
  50. 50,0 50,1 Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Convento de la Piedad». [27] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  51. Ayuntamiento de Guadalajara. «Folleto informativo. Palacio de la Cotilla». [28] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  52. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Palacio de la Condesa de la Vega del Pozo». [29] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  53. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Palacio de Dávalos». [30] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  54. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Iglesia de Santiago». [31] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  55. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Iglesia de San Gil». [32] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  56. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Concatedral de Santa María». [33] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  57. 57,0 57,1 JUAN-GARCÍA, Ángel de (1997). «Nuestra Señora de la Antigua (Guadalajara capital)». Ermitas de Guadalajara (un paseo por la historia). Henares al día. ISBN 84-605-6382-0. [34] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  58. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Iglesia de San Ginés». [35] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  59. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Capilla de Luis de Lucena». [36] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  60. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Iglesia de los Remedios». [37] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  61. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Convento de las Carmelitas de San José». [38] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  62. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Convento del Carmen». [39] Konsultita la 15an de novembro 2017.
  63. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Panteón de la Condesa de la Vega del Pozo». [40] Konsultita la 16an de novembro 2016.
  64. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Iglesia de Santa María Micaela». [41] Konsultita la 16an de novembro 2016.
  65. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Fundación de la Condesa de la Vega del Pozo». [42] Konsultita la 16an de novembro 2016.
  66. Belinchón, José Serrano. «GUADALAJARA-PLAZA MAYOR: IRIEPAL». GUADALAJARA-PLAZA MAYOR. [43] Konsultita la 16an de novembro 2016.
  67. Belinchón, José Serrano. «GUADALAJARA-PLAZA MAYOR: TARACENA». GUADALAJARA-PLAZA MAYOR. [44] Konsultita la 16an de novembro 2016.
  68. Bermejo Millano, Juan José (2002). Fuentes de Guadalajara. Guadalajara: Aache. pp. 51 kaj venontaj. ISBN 84-95179-84-9.
  69. ABC. «El poblado de Villaflores, declarado como Bien de Interés Cultural». Arkivita el originalo en la 22a de februaro 2016. [45] Konsultita la 16an de novembro 2016.
  70. Aguilar, Pedro (1999). Vivir Guadalajara. Maorí. p. 18. ISBN 84-603-9442-5.
  71. HERRERA CASADO, Antonio (29a de novembro 2003). «El paseo de la Cruces, una joya de la ciudad». Alcarria.com. [46] Konsultita la 14an de septembro 2016.
  72. HERRERA CASADO, Antonio (11a de majo 2003). «Nueve caras para Guadalajara». Alcarria.com. [47] Konsultita la 14an de septembro 2016.
  73. Ayuntamiento de Guadalajara. «Monumentos. Puente del Henares». [48] Konsultita la 18an de novembro 2016.
  74. Sánchez de León, Ramón; Bernal Pérez, Christian. «Puente atirantado "Arriaca" en Guadalajara». Asociación Científico-Técnica del Hormigón Estructural. Arkivita el la originalo en la 4a de marto 2016. [49] Konsultita la 18an de novembro 2016.
  75. GÓMEZ, Pablo (2009). «Monumento al Conde de Romanones». Escultura Urbana (1a de marto). ISSN 1988-5954. [50] Konsultita la 18an de novembro 2016.
  76. Aache. «Francisco Sobrino». [51] Konsultita la 18an de novembro 2016.
  77. «Patrimonio Histórico de Castila-La Mancha. Museo de Guadalajara». Patrimonio Histórico CLM. [52] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  78. Clemente, Elena. «El Museo Francisco Sobrino abre al público - Culturaenguada.es». CulturaEnGuada. [53] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  79. Guadalajara, Ayuntamiento de. «Ayuntamiento de Guadalajara / Información / Noticias». Ayuntamiento de Guadalajara. [54] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  80. Mancha, Gobierno de Castilla-La. «JOSÉ BONO INAUGURÓ EL TEATRO "ANTONIO BUERO VALLEJO", EN GUADALAJARA | Gobierno de Castilla-La Mancha». Gobierno de Castilla-La Mancha. [www.castillalamancha.es/actualidad/notasdeprensa/jos%25C3%25A9-bono-inaugur%25C3%25B3-el-teatro-antonio-buero-vallejo-en-guadalajara] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  81. mipuntomap (11a de aprilo de 2015). «Teatro Buero Vallejo Guadalajara». [55] Konsultita la 14an de septembro 2016.
  82. «Centro Cultural Guadalajara | Teatro Moderno». Centro Cultural Guadalajara. [56] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  83. «Centro Cultural Guadalajara | Espacio TYCE». Centro Cultural Guadalajara. [57] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  84. El País (eld.). «Guadalajara, la biblioteca que resiste». [58] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  85. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte (eld.). «Archivo Histórico Provincial de Guadalajara (España)». [59] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  86. Ministerio de Defensa (eld.). «Archivo General Militar de Guadalajara». [60] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  87. Guadalajara, Ayuntamiento de. «Ayuntamiento de Guadalajara / Ayuntamiento / Administración / Administración Central / Archivo Municipal». Ayuntamiento de Guadalajara. [61] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  88. «Historia - Maratón de los Cuentos». Maratón de los cuentos de Guadalajara. [62] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  89. Maratón de los Cuentos (ed.). «El Maratón de los Cuentos celebrará sus 25 años con un maratón tuitero y una explosión de poesía oral». [63] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  90. Diario Oficial de Castilla-La Mancha (eld.). «Resolución de 01/10/2010, de la Dirección General de Turismo y Artesanía, por la que se otorga el Título de Fiesta de Interés Turístico Regional al Tenorio Mendocino de Guadalajara. [2010/18260]». [64] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  91. FESCIGU (eld.). «Edición 2003». [65] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  92. Ayuntamiento de Guadalajara. «Solsticio Folk. Ayuntamiento de Guadalajara». [66] Konsultita la 18an de novembro 2017.
  93. Ayuntamiento de Guadalajara. «Veladas de Arte Sacro - Ayuntamiento de Guadalajara». [67] Konsultita la 14an de septembro 2017.
  94. Ayuntamiento de Guadalajara. «Feria del Libro - Ayuntamiento de Guadalajara». [68] Konsultita la 14an de septembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]