Beltrán de la Cueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Beltrán de la Cueva (Úbeda, ĉ. 1435 - Cuéllar, 1-a de novembro 1492) estis kastilia nobelo, politikisto kaj militestro, konsiderita unu el ĉefaj gravuloj siatempe, ĉar estis favoratulo de Henriko la 4-a de Kastilio, kun Juan Pacheco, markizo de Villena, kaj Miguel Lucas de Iranzo, konestablo de Kastilio.

Filo de Diego Fernández de la Cueva, 1-a vicgrafo de Huelma kaj de Mayor Alfonso de Mercado,[1] nome familio de malalta nobelaro, sukcesis ascendi rapide en la kortego de la reĝo, kaj akiris gravajn privilegiojn, kiel la graflando de Ledesma, la Superuleco de la Ordeno de Santiago, la graflando de Huelma kaj fine la duklando de Alburquerque, kio konvertis lin en la trunko de unu de la aristokrataj familioj plej gravaj de Hispanio. Pro tiu speciala favorateco ĉe la reĝo, kaj la onidiroj pri impotenteco de la monarko, li estis akuzita ke li estis la vera patro de la princino Johanino, de tiam kromnomita populare, dekomence de malamikoj kaj poste de ĉiuj, la Beltraneja [-Eĥa] (la Beltranida).

Diego Hurtado de Mendoza, nome malamiko de la favoritulo de la reĝo, Juan Pacheco, markizo de Villena, helpis la ascendon en la kortego de Beltrán de la Cueva, kiam tiu edzigis lin en 1462 al sia filino doña Mencía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Falcó y Osorio Berwick, 16º duquesa de Alba, María del Rosario (1898). Katalogo de la kolektoj de ekspozicio ĉe la Palaco Liria. p. 71.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carceller Cerviño, María del Pilar, Realidad y representación de la nobleza castellana del siglo XV: el linaje de la Cueva y la casa ducal de Alburquerque, Madrid, 2007.
  • Rodríguez Villa, Antonio, Bosquejo historiográfico de don Beltrán de la Cueva, primer duque de Alburquerque, Madrid, 1881.
  • Fernández de Bethencourt, Francisco, Historia genealógica y heráldica de la Monarquía Española, Casa Real y Grandes de España, Tomo X, Madrid, 1920.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]