Diego Hurtado de Mendoza (1417-1479)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diego Hurtado de Mendoza
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1417 (1417-01-01)
en Gvadalaharo
Morto 25-an de januaro 1479 (1479-01-25) (62-jaraĝa)
en Manzanares el Real
Familio
Dinastio Familio Mendoza vd
Patro Iñigo López de Mendoza vd
Patrino Catarina Suárez de Figueroa vd
Gefratoj Íñigo López de Mendoza, 1st count of Tendilla vd
Infanoj Íñigo López de Mendoza y Luna, 2nd Duke of the Infantado • Mencía de Mendoza y Luna • Catalina de Mendoza • María Hurtado de Mendoza • Don Iñigo Lopez de Mendoza, 2.Duque del Infantado, 3.Marqués de Santillana vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diego Hurtado de Mendoza y de la Vega[1] (Guadalajara, 25-a de septembro 1417 - Manzanares el Real, 25-a de januaro 1479) estis kastilia nobelo kaj politikisto kun la titoloj de 1-a duko Infantado, 2-a markizo Santillana, 1-a markizo Argüeso, 1-a markizo Campoo, 2-a grafo de Real de Manzanares kaj 4-a senjoro de Hita kaj Buitrago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis unue naskita filo de Íñigo López de Mendoza, 1-a markizo de Santillana, kaj frato de Pedro González de Mendoza, konita kiel la kardinalo Mendoza, kaj de Íñigo López de Mendoza y Figueroa, 1-a grafo de Tendilla.

Li heredis la titolon de markizo de Santillana post la morto de sia patro en 1458. Li estis mecenato de la belartoj, patronigis la konstruadon de la bela kastelo de Manzanares el Real kaj iniciatis la projekton de la palaco de Infantado en Guadalajara.

Malamiko de la favoritulo de la reĝo, nome Juan Pacheco, markizo de Villena, helpis la ascendon en la kortego de Beltrán de la Cueva, unua duko de Alburquerque, kiam li edzigis lin en 1462 al sia filino doña Mencía.

Dum la enlanda milito en Kastilio kiu ekis en 1465, li estis dekomence partiano de la princino Juana la Beltraneja, sed ekde 1473 la negocado fare de lia frato la kardinalo Mendoza antaŭ la papo Aleksandro la 6-a kiu vizitis Kastilion kaj estis aliancano de Fernando kaj Isabel faciligis lian flankoŝanĝon por apogi ekde tiam la partion de la Katolikaj Gereĝoj post sekreta interkonsento kun ili.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hebrera, Joseph Antonio de (1698). Vida exemplar de la excelma. señora y venerable Madre sor María de las Llagas, marquesa de Camarasa, fundadora y abadesa del convento del Ángel de la Guarda de Granada, de la primera regla de la Seráfica Madre Santa Clara. Zaragoza: Domingo Gascón, impresor del Hospital Real y General de Nuestra Señora de Gracia. p. 102. [1] Konsultita la 13an de novembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]