Duklando de la Infantado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Duklando de la Infantado aŭ en hispana Ducado del Infantado estas nobela titolo de Hispanio donita de la Katolikaj Gereĝoj en la 22-a de julio 1475 al Diego Hurtado de Mendoza, 2-a markizo de Santillana. Ĝi nomigas la faman konstruaĵon de la Palaco Infantado en Gvadalaĥaro.

Ĝi estas unu de la nobelaj titoloj plej gravaj de Hispanio, kaj ĝi ricevis la privilegion de unuaranga en 1520 fare de la imperiestro Karlo la 5-a.

La Katolikaj Gereĝoj kreis ankaŭ en 1479 la graflando de Saldaña, por la heredontoj de la dukeco de Infantado. En tiuj momentoj, la filo kaj heredonto de Diego Hurtado de Mendoza, estis Íñigo López de Mendoza y Luna, kiu iĝis la 1a grafo de Saldaña, poste 2-a duko de Infantado. El tiam ĉiuj heredontoj de la duklando, estis grafoj de Saldaña, kaj markizoj de Santillana, kiel unua titolo kiun havis la familio Mendoza.

Notoj[redakti | redakti fonton]