Hita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hita
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19248
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro José Ayuso Blas (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 319  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 3° 3′ U (mapo)40.824722222222-3.0494444444444Koordinatoj: 40° 49′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 876 m [+]
Areo 56,49 km²
Hita (Hispanio)
Hita (Hispanio)
DEC
Hita
Hita
Situo de Hita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hita, Guadalajara [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Hita [Ita] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas kvar setlejoj en la municipo nome Hita mem, Padilla de Hita, Sopetrán kaj urbanizaĵo Arcipreste. Hita estas konata en la tuta Hispanio pro la fama mezepoka verkisto de la 14-a jarcento nome Juan Ruiz, pli konata per sia postena nomo Arcipreste de Hita, tio estas ĉefpastro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas hiteniense.[1] La censita loĝantaro en 2016 estis de 339 loĝantoj kaj la denseco estas de 6 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hita situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 876 m super marnivelo; je 29 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 86 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 56,49 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′29″N 3°02′58″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 339, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hita kie oni falis al la nunaj 339.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto lumigita nokte.

La vilaĝo formas parton de la Asocio de la plej belaj vilaĝoj de Hispanio.

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo de Sankta Johano Baptisto estis konstruita inter la 13-a kaj 14-a jarcentoj, de stilo mudeĥara, kun tri navoj kaj absido en forma poligona. La turo estas de stilo herera, starigita en la 16-a jarcento. Post la Enlanda Milito falis parto de la tegmento sed restis sentuŝe tiuj de la ĉefaltaro kaj de la altaro de la Virgulino de la Cuesta (de la Deklivo), kie oni konservas belegajn kasonarojn en la kapelo de la Virgulino de la 16-a jarcento, komponita el oklateraj kasonaĵoj. La preĝejo estis restaŭrita inter 2002 kaj 2004. Krom riparado de la tegmento, oni transformis la internon malkovrinte la originalajn murojn konstruitajn el ŝtono kaj briko. Estas ankaŭ kolekto de tomboŝtonoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj devenaj de la ruinigita templo de Sankta Petro.

Ruinoj de la preĝejo de Sankta Petro.

Preĝejo de Sankta Petro (ruinoj)[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Petro, de mezepoka deveno, suferis gravajn transformojn en postaj jarcentoj. Laŭlonge de la 15-a kaj 16-a jarcentoj la hidalgoj de Hita instalis siajn tombojn en la interno de tiu templo. En la 18-a jarcento ĝi iĝis la ĉefpastra sidejo arciprestal kaj estis konstruita kapeleto de la Virgulino, el kiu oni konservas la fasadon el sabloŝtono. Ĝi estis detruita dum la Enlanda Milito.

Placo de la Arcipreste[redakti | redakti fonton]

La ĉefa placo aŭ de la Arcipreste estis merkato dum la Mezepoko. La plej parto de ties loĝejoj apartenis al la judaj komercistoj de Hita ĝis la jaro de la forpelo: 1492. La placo konservas kelkajn elementojn senegalajn, inter kiuj elstaras portikaro de duobla murspaco kaj granda muro kun parapeto kiu separas ĝin el la placo de la urbodomo, situa je supra nivelo. Ekde 1961 ĝi utilas kiel scenejo por teatraj spektakloj de la Mezepoka Festivalo de Hita.

Pordego de Sankta Maria.

Menciindas, laŭ fama filologo Manuel Criado del Val, la domo nomita "El Alboroque de Samuel Levy", kiu estis loĝejo kaj vendejo de juda komercisto de Hita, amiko de la Reĝa Trezoristo kaj elpelita de la urbeto, kun siaj samideanoj judaj, en 1492. La domo konservas la etoson de la komercisto.

Pordego de Sankta Maria[redakti | redakti fonton]

La Pordego de Sankta Maria estas la ĉefa enirejo de la murego konstruigita de la unua Markizo de Santillana en 1441. Enkadre de de la gotika militarkitekturo, tiu pordego montras belegan romp-arkon, du sentinelbudetojn kaj unu embrazuron kun parapeto kaj kreneloj, kaj estas prezidita de la blazono de la Familio Mendoza, senjoroj de Hita. Tiu pordego estis detruita parte dum la Enlanda Milito (1936-1939), kaj rekonstruita en 1965 kaj restaŭrita en 2005.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tomás de la Torre Aparicio, José de la Torre (2006). Gentilicios españoles (incluye: apodos y motes, coplillas, dichos, datos curiosos, etc.). Madrid: Visión Libros. p. 237. ISBN 9788498214994.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]