Escopete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escopete
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Diego Sebastián Navarro
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 3,63 hab loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 3° 0′ U (mapo)40.416388888889-3.0063888888889Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 827 m [+]
Areo 19,01 km²
Escopete (Hispanio)
Escopete (Hispanio)
DEC
Escopete
Escopete
Situo de Escopete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escopete [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Escopete estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du domaroj: nome la kerno Escopete kaj Monteumbría. Ties municipa teritorio limas kun tiuj de Pastrana, Escariche kaj Hueva.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas escopetero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 69 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,63 hab loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Escopete situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 827 m super marnivelo; je 47 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,01 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°24′59″N 3°00′23″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi apartenis al la Ordeno de Kalatrava inter la 12-a kaj la 15-a jarcentoj.

La municipo jam estis citita en la enketo Relaciones topográficas de Felipe II, en kiu oni referencas al ties malgranda kastelo kaj al la preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro, romanika, 13-a jarcento), detruita parte dum la Enlanda Milito. Ĝi apartenis al la urbo Pastrana ĝis duono de la 16-a jarcento kiam, kun Sayatón, estis apartigita kaj akirita de la markizo de Mondéjar.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 69, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Escopete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Escopete kie oni falis al la nunaj 69.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]