Traíd
Traíd | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19312 [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio Maldonado Francisco | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 1° 49′ U (mapo)40.6686635-1.8094698Koordinatoj: 40° 40′ N, 1° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 373 m [+] | ||
Areo | 48,59 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Traíd [traID'] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Traíd troviĝas ene de la areo de la Natura Parko de Alto Tajo, kaj tiele estas facile aliri el tiu laŭ sennombraj vojoj de Rura Turismo. Ĝi troviĝas en strategia intermeza punkto inter aliaj vilaĝoj de la montaro: Alcoroches, Piqueras, Pinilla de Molina, Chequilla, Checa, Orea, Peralejos de las Truchas...
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La loĝanto nomiĝas traidano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 27 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,56 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Traíd situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1373 m super marnivelo; je 170 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 48,59 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°40′07″N 1°48′34″Ok.
Historio[redakti | redakti fonton]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 27, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Traíd, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Traíd kie oni falis al la nunaj 27.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Notoj[redakti | redakti fonton]