Chillarón del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chillarón del Rey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Julián Palomar Daga (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 6,35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 2° 41′ U (mapo)40.598333333333-2.69Koordinatoj: 40° 36′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 803 m [+]
Areo 17,31 km²
Chillarón del Rey (Hispanio)
Chillarón del Rey (Hispanio)
DEC
Chillarón del Rey
Chillarón del Rey
Situo de Chillarón del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chillarón del Rey [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Chillarón del Rey [ĉiĝaRON delREJ] (Ch. de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 110 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,35 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Chillarón del Rey situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 803 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 17,31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°35′54″N 2°41′24″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vivo de la loĝantoj de Chillarón del Rey estis submetita al la iamaj suferoj. Meze de la 16-a jarcento la setlejo estis domaro apartenanta al la senjorlando de la episkopo de Kvenko, integrita en la nomitaj “teroj de Pareja”, urbeto kiu estis tiea ĉefurbo, apartenantaj ambaŭ al la jurisdikcio de Huete.

En tiu jarcento kaj en tempo de la episkopo Fray Bernardo de Fresneda, la domaro postulis deklaron de villa sendependa el Pareja kaj en novembro 1569 la reĝo Filipo la 2-a donis la titolon de villa al la ĝis tiam domaro Chillarón, kiu de tiam adoptis la kromnomon "de la Reĝo".

Ĉe la malnova Ermitejo de Sankta Roĥo, oni elstaris la pilorion kiel simbolo de villa-eco. Kvankam ĝi pluestis en el senjorlando de la episkopoj kvenkaj ĝis la 19-a jarcento, kiam okazis la abolo de la senjorlandoj dum la revolucia parlamento Cortes de Cádiz. Precize estis ties senjoroj kiuj ricevis impostojn kaj nomunis urbestrojn.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 110, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chillarón del Rey, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Chillarón del Rey kie oni falis al la nunaj 110.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2013 2015
141 137 113 121 108 111

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]