Loranca de Tajuña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Loranca de Tajuña
Loranca de Tajuña.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19... [+]
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Enrique Calvo
Demografio
Loĝantaro 1 199  (2018) [+]
Loĝdenso 34 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 3° 7′ U40.446944444444-3.1138888888889Koordinatoj: 40° 27′ N, 3° 7′ U [+]
Alto 708 m [+]
Areo 36 66 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Loranca de Tajuña
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Loranca de Tajuña [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loranca de Tajuña estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas loranqueño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 254 loĝantoj kaj la denseco estas de 34,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Loranca de Tajuña situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 708 m super marnivelo; je 30 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 66 km al Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 36,66 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°26′49″N 3°06′50″Ok.

La antikva domaro estas ĉe la dekstra bordo de la valo de la rivero Tajuña je meza forta deklivo orientita suden kiu kunigas la paramon de Alkario kun la rivera valo, ĉe punkto de fama fonto nomita Fonto de la Ulmoj. Pli ĵuse la domaro etendiĝis multe en direkto al la paramo, kie Loranca havas la urbanizaĵojn El Olmillo, Montejaral kaj Fuentetajuña.

Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Pioz, Aranzueque, Renera, Hontoba, Escariche kaj Pezuela de las Torres

Loranca de Tajuña.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

En la medio de Loranca estas mediteranea arbaro relative ŝanĝita de la jarmila agrikultura ekspluatado. Meritas la penon fari marŝadon tra la montoj kiuj ĉirkaŭas la valon. En la plej sekaj zonoj estas anzinoj kaj en la zonoj kie estas media aŭ subtera malsekeco aperas gravajn areojn de kverkoj Quercus Faginea ĉu puraj aŭ miksaj. Menciindas ankaŭ la acero de Montpellier kaj la blanka dorno. Frukto de la agrikultura funkciado, estas aliaj specioj kiel sumako, arbusto uzita por tinkturado, kiu en aŭtuno akiras fortan ruĝan koloron, nuksarboj, vitejoj, prunarboj, ĉerisarboj, migdalarboj, olivarboj... kio kombine kun la natura flaŭro kreas la partikularan alkarian pejzaĝon. Sur la kultivitaj montetoj estas centjaraj olivarbaroj kaj rosmarenejoj (profitaj al abelbredado). Kie la arbaro degeneriĝis aperas uleksoj, timianoj, rosmarenoj kaj kverketoj. En la ĉerivera arbaro ĉe la rivero Tajuña kaj la ĉefaj rojoj aperas poploj, salikoj, kareksoj, rubusoj kaj junkejoj. La monto Loranca (privata) kaj la monto Guadalajara konstituas la arbarajn formaĵojn plej bone konservitajn de la municipa teritorio.

Fauno[redakti | redakti fonton]

En la teritorio loĝas tipaj specioj de la mediteranea medio kaj de la zono, kaj elstaras mamuloj kiel aproj, kapreoloj, vulpoj, kunikloj laj leporoj, birdoj kiel la reĝa aglo, la nizaglo, la palumbo, la sturno, la najtingalo, la ruĝa perdriko, la koturno kaj la platbeka anaso en la rivero kaj reptilioj kiel serpentoj. La ĉefaj akvospecioj estas la barbio kaj la karpo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tra la municipa teritorio kaj ĉe la propra urbo estas nombraj fontoj. Inter la plej famaj estas la Fonto de la Reĝo, la Fonto de la Ulmoj, la Encubierta, la Fuensanta, El Arca, la Fuente Pera aŭ la Fuente del Saúco. Alia interesa elemento de la pejzaĝo protektita en Loranca estas gipsejoj, nome blankecaj gipsaj tavoloj videblas sur la montetoj kiuj malsupreniras al la valo.

Fuente Pera.

Historio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la vorto Loranca estas antaŭromia, kio indikas la antikvecon de la setlejo.

Renesanca pordego de la preĝejo (16a jc).
Ekstero de la preĝejo de Sankta Petro.
Interno de la preĝejo.

Post la reconquista de la zono fine de la 11-a jarcento, la setlejo apartenis por iom da tempo al la teritorio común de villa y tierra de Gvadalaĥaro, kaj poste al la alfoz de Almoguera.

Interŝanĝis ĝin la Ordeno de Kalatrava kaj la reĝo, fine Loranca perdis la reĝecon kiam estis donita en majo de 1379, kiel nupta doto de la reĝo Henriko la 2-a de Trastamara al sia eksterleĝa filino Maria de Kastilio, kiam ŝi edziniĝis kun Diego Hurtado de Mendoza, poste admiralo de Kastilio. Post la morto de la Admiralo en 1404 heredis la urbeton liafilino doña Aldonza de Mendoza, grafino de Arjona, kaj je la morto de tiu sen filo, en junio 1435 oni donis ĝin al Luis de la Cerda, grafo de Medinaceli.

En 1475 oni vendis ĝin al don Íñigo López de Mendoza y Figueroa, unua grafo de Tendilla, kiu jam havis senjorlandon por la najbaraj lokoj de Aranzueque, Armuña de Tajuña, Fuentelviejo kaj Tendilla. Ĝi apartenis al la grafoj de Tendilla kaj al ties sukcedantoj, la markizoj de Mondéjar ĝis la 18-a jarcento.

La dua grafo de Tendilla, don Íñigo López de Mendoza y Quiñones, senjoro de Loranca, tranoktis en la urbeto la 5an de novembro 1509, kiam li vizitis sian teritorion alkarian el la urbo Granada. En decembro 1579, la tiamaj urbestroj Pedro Gómez Caballero kaj Mateo Sánchez deklaris al la reĝaj funkciuloj de Filipo la 2-a ke la urbo havis 1000 loĝantojn.

La Jezuitoj konstruis en la plej alta punkto de la valo ĉe la urbeto la monaĥejon de Jezuo de la Monto, komence de la 17-a jarcento, kiu atingis prosperan ekziston dum unu jarcento kaj duono, kies ruinoj ankoraŭ prezidas la valon. Laŭ la censo de la markizo de Campoflorido (1712) Loranca havis tiam apenaŭ 62 familiojn. La malpliigon okazigis la malsatego de la jaro 1699 kaj la rabado fare de la angloj kaj aŭstroj en la somero de 1706 dum la Milito de hispana sukcedo.

Okazis ankaŭ granda mortaro dokumentita en la libroj de mortintoj de la paroĥo de Sankta Petro Apostolo por la aŭtuno 1748 kaj, poste, por 1805.[1]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al malpli ol 300, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Loranca de Tajuña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Loranca de Tajuña kie oni falis al 300, sed poste proksimeco al la provinca ĉefurbo, al Madrido kaj ĉefe al la Koridoro de Henares, rekuperis la loĝantaron al la nunaj 1 254.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Turo de la Horloĝo, 17-a jarcento.

En la alta parto de la urbo videblas la originala dispono de la stratoj kun la tipa konstruarto tipa de la zono. Ŝtono, kalkoŝtono, gipso en kelkaj domoj ĉe interna trabaro el ligno. Estas bela vidaĵo la linteloj renesancaj perditaj tra la urbeto. Inter ĉefaj monumentoj estas:

  • Paroĥa preĝejo dediĉita al Sankta Petro Apostolo ŝajne verko de Juan de la Riba, finita en 1536. Estas bela ekzemplo de la Renesanco. Elstaras la suda pordego bela kaj simpla. En ties interno eblas admiri mozaraban baptujon de la pratemplo, pentraĵo dediĉita al Sankta Cecilia de la 17-a jarcento kaj baptujo nekatalogita en la ekstero. Altaroj kaj bildoj estas novaj ĉar tiuj iamaj estis detruitaj dum la Enlanda Milito. La turo de la preĝejo estas de islama epoko (10-a jc.) apartenanta al la antikva gvatoturo sur kiu staras la aktuala preĝejo kaj ankaŭ la antaŭa templo mudeĥara. En ties interno estas du arkoj el briko mudeĥaraj.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Soleco, de la 17-a jarcento, situa ĉe la enirejo de la vilaĝo, ĉe la ŝoseo al Aranzueque. En ĝia interno estas la bildo de tiu Virgulino. Ĝi havas belan flamoforman volbon.
  • Ruinoj de la antikva monaĥejo jezuita de Jesuo de la Monto, abandonita en 1767, post la elpelo de la Ordeno fare de la reĝo Karlo la 3-a. Ĝi apartenis al la jezuitoj de Alcalá kiel somera rezidejo. Ankoraŭ videblas la ruinoj de la forno, la cisterno, la ĉefa enirejo kaj la monumenta pordego de la bieno (translokigita al la Kulturdomo en 2005). La kolonoj de ties antikva klostro troviĝas en la Palaco de Laredo de Alcalá de Henares.
  • Turo de la horloĝo, de la 17-a jarcento kaj reformita en la 18-a jarcento: en la ĉefa placo mem.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo, de la 17-a jarcento, integrita en la municipa tombejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ricote Redruejo y González López. Historia de Loranca de Tajuña. Bornova. ISBN 84-649-5595-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]