Megina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Megina
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Isidro Hernández Abad (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 1,4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 1° 52′ U (mapo)40.640277777778-1.8688888888889Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 275 m [+]
Areo 27,89 km²
Megina (Hispanio)
Megina (Hispanio)
DEC
Megina
Megina
Situo de Megina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Megina [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Megina estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 39 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Megina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1256 m super marnivelo; je 168 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27,89 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°38′25″N 1°52′08″Ok.

Megina estas malgranda vilaĝo en natura medio de la Natura Parko de Alto Tajo. La urba kerno estas situa en la okcidenta pinto de malgranda valo trafluata de la rojo Jándula aŭ Jandulilla kiu fluas el najbara Alcoroches, kvankam fluas nur en pluvaj jaroj. La vilaĝo kuŝas sur la deklivo de la monteto de Sankta Kristoforo, flankigita de la rokeca Majadilla kaj fronte al alta Picorozo. Laŭ la rivero estas La Hoz, kalkoŝtona ravino super kiu staras granda rokaĵo kun kolonio de gipoj, paro de kadavrogrifoj kaj kelkaj falkoj. Sude estas la rivero Cabrillas, enkajonigita en la pinaro de La Grajera, hejmo de aproj, cervoj, kapreoloj kaj kelkaj vulpoj. Norde de la municipa teritorio aperas la altebenaĵo de Montenegro, de malabunda kaj ŝtonega grundo, kun anzinoj kaj kverkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 39, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Megina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Megina kie oni falis al la nunaj 39.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]