Zorita de los Canes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zorita de los Canes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Dionisio Muñoz Domínguez
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 3,36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 2° 53′ U (mapo)40.332777777778-2.8875Koordinatoj: 40° 20′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 590 m [+]
Areo 20,23 km²
Zorita de los Canes (Hispanio)
Zorita de los Canes (Hispanio)
DEC
Zorita de los Canes
Zorita de los Canes
Situo de Zorita de los Canes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zorita de los Canes [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Zorita de los Canes estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Ĝi troviĝas proksime al la urbetoj Almonacid de Zorita kaj Albalate de Zorita, ĉe la deklivaro de la sierra aŭ montaro Altomira, proponita kiel ZEPA (protektita birda areo); al la duka urbeto Pastrana, kun Palaco de la Princojs de Éboli kaj Placo de la Horo; al la Akvorezervejo de Bolarque, kie kunfluas la rivero Taĵo kaj Guadiela, kaj al La Bujeda, zono en Altomira kun anzinaroj jarcentaj kaj rigardejoj al Kvenko.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas zoriteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 68 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,36 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Zorita de los Canes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 590 m super marnivelo; je 67 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,23 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°19′58″N 2°53′15″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la vilaĝo fluas la rivero Taĵo en direkto al aruinoj de la visigota urbo Rekopolo, fondita de Leovigildo en 578 kies ruinoj troviĝas en la municipa teritorio mem.

La vilaĝo troviĝas sur la maldekstra bordo de la rivero Taĵo, ĉe alkazabo de alandalusa deveno, konstruita komence de la 9-a jacento, en tempo de la emiro Mohamedo la 1-a. La fortikaĵo estis konkerita al la Saracenoj fare de la kristanaj trupoj de Álvar Fáñez, kiu estis menciita kiel ties guberniestro en 1097. Poste ĝi revenis al la povo de islamanoj nome almoravidoj kaj estis rekuperita en 1124 de kristanaj trupoj de Alfonso la 7-a; tiam ĝi estis donita en 1174 fare de la reĝo Alfonso la 8-a al la Ordeno de Kalatrava, por ke tiu defendu la trapasejon de la rivero el la invadoj de almohadoj. Aktuale la fortikaĵo estas ruine.

En la 8-a de aprilo de 1180 tiu sama reĝo donis foruon al Zorita, tra la kalatrava superulo, nome Martín Pérez de Siones, por favori la Ordenon kaj la reloĝadon de la komarko, kiu estis senloĝiĝanta pro la minaco de la almohadaj rabatakoj.

En 1545 granda inundo fare de la rivero rompis la ŝtonan ponton, kies restaĵoj ankoraŭ observeblas ĉe la pordegoj de la murego kaj en kies pagoturo ĵus oni habilitis restoracion kun bela panoramo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 68, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Zorita de los Canes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Zorita de los Canes kie oni falis al la nunaj 68.

Por Zorita pasis en la printempo de 1946 Camilo José Cela kaj en sia veturlibro "Viaje a la Alcarria" dediĉis kelkajn paragrafojn al Zorita. En 1968, je 3 km el Zorita, en la municipa teritorio de Almonacid de Zorita, oni inaŭguris la atomcentralon José Cabrera, la unua de Hispanio, fermita en 2006.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Atomcentralo. Turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Zorita
  • Ruinoj de visigota urbo Rekopolo, en hispana Recópolis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]