Tortuero
Tortuero | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ismael Moreno Moreno | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 3° 21′ U (mapo)40.9375-3.3522222222222Koordinatoj: 40° 56′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 893 m [+] | ||
Areo | 46,86 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Tortuero estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 18 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,38 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Tortuero situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 892 m super marnivelo; je 50 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46,86 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°56′15″N 3°21′08″Ok.
Nordokcidente: Puebla de la Sierra (Madrida Regiono) | Norde: Campillo de Ranas | Nordoriente: Valdesotos |
Okcidente: Valdepeñas de la Sierra | ![]() |
Oriente: Puebla de Valles |
Sudokcidente: Valdepeñas de la Sierra | Sude:Valdepeñas de la Sierra | Sudoriente: Puebla de Valles |
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 257 loĝantoj en 1940 al 18, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tortuero, sed poste okazis terura elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tortuero kie oni falis al la nunaj 18.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.