Fuentelviejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelviejo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María del Mar García Vázquez (sendependa)
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 4,43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 2° 59′ U (mapo)40.525833333333-2.9836111111111Koordinatoj: 40° 32′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 884 m [+]
Areo 12,88 km²
Fuentelviejo (Hispanio)
Fuentelviejo (Hispanio)
DEC
Fuentelviejo
Fuentelviejo
Situo de Fuentelviejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelviejo [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Fuentelviejo [fŭentelBJEĥo] (Fonto de la Maljunulo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas fuentelviejero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 57 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,43 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuentelviejo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 884 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 12,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°31′33″N 2°59′01″Ok.

La setlejo estas sur bela natura teraso en angulo de la alkaria paramo kaj la valo de la rojo Prá aŭ de Tendilla, alfluanto de la rivero Tajuña. Ĉe la setlejo estis fonto fama pro la kvalito de ĝiaj akvoj kaj tio estas probable la tialo de la deveno de la nomo de la urbeto. Limas ĝia municipa teritorio kun la teritorioj de Tendilla, Moratilla de los Meleros, Renera, Armuña de Tajuña kaj Romanones.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas antaŭromiaj arkeologiaj restaĵoj dise en la ĉirkaŭoj de la loko de la monteto de la Olivarbeto. Tie restas la enorma sarkofago el ŝtono kun formo de kripo, kie, laŭ antikva legendo kolektita meze de la 17-a jarcento de Francisco de Torres, trinkis la ĉevalo de Alvar Fáñez de Minaya, sed kio laŭ aliaj aŭtoroj okazis en la najbara Romanones.

Fuentelviejo havis multajn pliajn loĝantojn en la pasinto: 600 loĝantoj en 1591 (censo de la Milionoj de Filipo la 2-a). Sed la pesto mortigis 187 personojn inter julio kaj oktobro 1599 kaj la vilaĝo ne rekuperiĝis. En 1712 la censo de Campoflorido kalkulis proksimume 300 loĝantojn en marto de 1752, laŭ la informoj havigitaj de Isidoro Despierto Moreno kaj Diego Pérez Sánchez, ordinaraj urbestroj, al la funkciuloj de la censo de la Catastro de Ensenada.

En marto de 1428 tiu tiam ankoraŭ nur domaro estis apartigita el la alfoz de Gvadalaĥaro fare de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio kaj donita al lia fratino la infantino doña Catalina. Venontjare la reĝo rekuperis la kontrolon pri ĝi, kaj poste donis ĝin la 18an de aŭgusto de 1430 al sia kortegano, Íñigo López de Mendoza, plej konata laŭ la markizo de Santillana. Je la morto de tiu en 1458, heredis liajn teritoriojn lia dua filo, la unua grafo de Tendilla kaj, ekde tiam la grafoj de Tendilla kaj, ties heredantoj, la markizoj de Mondéjar estos la senjoroj de la villa ĝis la Kortumo de Kadizo nuligis la feŭdajn senjorlandojn en 1811.

En la Milito de Sendependiĝo, el la somero de 1809, la gerila roto de Juan Martín Díez El Empecinado oftis en la villa kaj uzis ĝin sisteme kiel bazo por kontroli la movadojn de la francaj trupoj, pro ĝia privilegie strategia situo kiu kontrolas la ŝoseon Gvadalaĥaro-Kvenko je ties pasado tra tri valoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 57, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelviejo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelviejo kie oni falis al la nunaj 57.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Estas preĝejo dediĉita al Ĉefanĝelo Miĥaelo, konstruita laŭlonge de la 16-a jarcento.
  • La ĉefa placo estas dediĉita al la inĝeniero pri vojoj Luis Sierra Piqueras, kiu ĉirkaŭ 1950 konstruis la ŝoseon de aliro el la krucvojo de Tendilla. Disponas la placo el antikva murpilkejo kaj kelkaj blazonhavaj domoj kiuj apartenis al du riĉaj familioj kun branĉoj de hidalgeco: la familioj Ramírez de Arellano kaj Baquero de Lirueña. Ĝis la epidemio de grafiozo de 1982 sekigis ĝin, en mezo de tiu placo estis dum pli ol kvin jarcentoj enorma ulmo. Tiom granda ĝi estis ke praktike ĝi okupis per sia kanopeo la tutan etendon de la placo. Nuntempe juna pino memorigas pri la nostalgia figuro de tiu historia ulmo.
  • Ĝis la 19-a jarcento la urbeto disponis de fama hospitalo de pilgrimantoj administrata de la konsilantaro. Ĝi funkciis jam fine de la 17-a jarcento, laŭ la libroj konservitaj, sed probable ties fondo datas el la 16-a jarcento.
  • En la municipa teritorio, iom for de la historia urba kerno, troviĝas la ermitejo de Sankta Roĥo, kiu jam ekzistis komence de la 13-a jarcento kaj estas unu el la plej antikvaj de La Alcarria, laŭ la konservitaj tekstoj. El tiu monteto rigardeblas perfekte al la valoj de la Tajuña, de la Ungría kaj de la Prá. Meze de aŭgusto okazas la festoj de la patronoj, kaj la lokanoj malsuprenigas el la ermitejo malgrandan figuron de la franca sanktulo al la preĝejo, kaj suprenigas ĝin al la ermitejo, denove procesie, meze de septembro.
  • Estis grava en la Mezepoko la ermitejo de Sankta Johano Senkapigita, kiu dependis el la 15-a jarcento de la hieronimanaj monaĥoj de Santa Ana de Tendilla, kvankam ĝi estis detruita en 1569 kaj portita en ĉiuj ŝtonoj al la najbara Moratilla de los Meleros kaj restas nur la toponimo de Valdesanjuan, kie ĝi estis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Asociación cultural El Olmo (2001) Cantares y poemas en Fuentelviejo.
  • Cela, Camilo José (1947) Viaje a la Alcarria.
  • Cela, Camilo José (1986) Segundo viaje a la Alcarria.
  • Polo Lorenzo, José Miguel (2004) Historia de Armuña de Tajuña.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]