Azuqueca de Henares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azuqueca de Henares
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19200
Retpaĝaro [3]
Politiko
Urbestro José Luis Blanco Moreno (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 35 498  (2023) [+]
Loĝdenso 1 763,36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 3° 16′ U (mapo)40.564722222222-3.2680555555556Koordinatoj: 40° 34′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 627 m [+]
Areo 19,68 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Azuqueca de Henares (Provinco Gvadalaĥaro)
Azuqueca de Henares (Provinco Gvadalaĥaro)
DEC
Azuqueca de Henares
Azuqueca de Henares
Situo de Azuqueca de Henares
Azuqueca de Henares (Hispanio)
Azuqueca de Henares (Hispanio)
DEC
Azuqueca de Henares
Azuqueca de Henares
Situo de Azuqueca de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azuqueca de Henares [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Azuqueca de Henares [azuZEka deeNAres] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

En la provinco, ĝi estas la dua plej grava municipo, post la ĉefurbo, laŭ loĝantaro kaj sociekonomia disvolviĝo. Ĝi troviĝas situa en la industrial akso de la Koridoro de Henares, en la komarko Kamparo de Gvadalaĥaro, kio havigis al ĝi grandan disvolvigon. Ties loko, proksima de la provinca ĉefurbo kaj de aliaj gravaj urboj kiel Alcalá de Henares, faris el ĝi dormurbon dependan el aliaj setlejoj.

La municipo troviĝas ĉe la rivero Henares. Tiu fakto donis gravon al la zono el la antikveco. La spaco kiun nuntempe okupas Azuqueca de Henares troviĝis en la antikva romia vojo Emerita-Caesaraugusta (Merido-Zaragozo), kie troviĝis variaj arkeologiaj restaĵoj, inter ili, la restaĵoj de antikva romia vilao kaj de nekropoloj de visigotoj.[1]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La municipa simbolo de Azuqueca de Henares estas la blazono. Aktuale, Azuqueca de Henares ne disponas el municipa flago.

La blazono de Azuqueca de Henares havas bluan fonon. En la malsupra parto estas bluaj kaj arĝentkoloraj ondoj kiuj referencas al la rivero kiu pasas tra la municipo, nome la rivero Henares. Super la ondoj, troviĝas en la centro arĝentkolora kameno de fabriko, kiu estas simbolo de la granda pezo de la industrio nuntempe en la municipo. Ambaŭflanke de la kameno estas du orkoloraj spikoj pro la rura kaj agrikultura pasinto de Azuqueca de Henares. En la supra parto de la blazono estas reĝa krono.[2]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas azudense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 34 703 loĝantoj kaj la denseco estas de 1763,36 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Azuqueca de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 627 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 13 km el Alcalá de Henares kaj je 40 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,68 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°33′53″N 3°16′05″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

De la araba al-zuqayqa, kiu signifas 'strataĉo' aŭ 'trastrato', kio aludus al la situo de la iama domaro sur la ejo de la antikva romia vojo de Merido al Zaragozo, de la vojo kiu ligis Toledon kun la nordoriento de la Iberia Duoninsulo kaj, poste de la reĝa brutovojo Galiana.[3] Tamen, la nomo de la loko povus veni ankaŭ el la araba azuke, kies signifo estus merkateto, kvankam ne estas certeco ke Azuqueca estis hejmo de tradicio komerca.[4]

Aliaj teorioj malpli atentitaj parolas pri la diminutivo de la Andalus-araba lingvo assuqayqasuwayqa kiu signifus tigeto, aŭ ke la toponimo rilatus al adorado al Sankta Isidro kamparano, patrono kaj de Azuqueca de Henares kaj de la kvartalo toleda nome Azucaica [azuKAJka].[5]

Trajarcente[redakti | redakti fonton]

Oni trovis kelkajn arkeologiajn restaĵojn de antikvaj setlejoj en la ĉirkaŭoj de la urbo, ĉefe borde de la rivero Henares, ĉar ties fekundaj valoj permesis ekde antikve la establon de homaj setlejoj. En 1961 oni trovis restojn de romia urbeto de la 2-a jarcento p.K. kaj de nekropolo de visigotoj de la 5-a jarcento en la proksimeco de la bieno Acequilla del Henares.

Jam el epoko de Al-Andalus, Azuqueca aperis kiel malgranda domaro situa survoje de la vojo de Toledo al Zaragozo, plej verŝajne kiel rifuĝejo de piedirantoj, certe ankaŭ kiel vilaĝeto de malriĉaj agrikulturistoj kaj brutobredistoj. Post la kristana konkero de tio kio poste estos la kastilia Ekstremaduro fare de la trupoj de Alfonso la 6-a, estritaj de Álvar Fáñez, Azuqueca plu estis malgranda domaro en la zono. Azuqueca iĝis parto jurisdikcia de la teritorio comunidad de villa y tierra de Gvadalaĥaro kadre de la sexma de Bujés. En 1628 la Markizoj de Salinas del Río Pisuerga aĉetis la domaron al la reĝo Filipo la 4-a por establi tie sian senjorion farante ĝin urbeto.

Dum venontaj jarcentoj Azuqueca plu estis malgranda urbeto de ne pli ol 300 loĝantoj kiuj plue vivtenis sin el agrikulturo en la valo de Henares kaj de la pasado de veturantoj, kiel pruvas la fakto de la establado de gastejo en la terenoj kie estis la antikva domaro de Sankta Johano ĉe la Reĝa Vojo.

Nur en la 1960-aj jaroj la industria disvolvigo de la medio de Madrido, pere de la Nacia Plano de Ekonomia Stabiligo, transformis komplete la urbon per altiro de multaj loĝantoj de la kamparo por labori en la industrio. Azuqueca tiam ĉesas esti malgranda urbeto rura kaj iĝas industria kaj serva urbo en plua kresko. La agrikulturo, en la aktualo estas malgranda parto de la loka ekonomio.

El la Hispana Transiro al demokratio la urbestro preskaŭĉiam estis de maldekstra partio, fakte estis Florentino García Bonilla urbestro dum 28 jaroj, unue kiel komunisto poste kiel socialisto.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro en Azuqueca de Henares estis stabila laŭlonge de la historio, je niveloj similaj al tiuj de la najbaraj vilaĝoj. Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Azuqueca montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis ĉirkaŭ 500 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 5000 kaj poste 6 000 en la fino de la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis 20 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli ol 30 000 lastatempe.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Nuntempe industrio. La dekomenca sektoro estis fabrikoj de vitro. Poste kreiĝis aliaj kaj nun estas kvin industriaj areoj, nome AIDA, Comendador, Miralcampo, Ródano kaj Sena. Ĉiuj inter la fervojo kaj la aŭtoŝoseo. Lastatempe oni muntis industriojn pri loĝistiko.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Mikaelo.
Preĝejo de Sankta Teresa de Jesuo.

Kiel ĉe najbaraj vilaĝoj estas preĝejo en la urba centro kaj ermitejoj dise en la ĉirkaŭoj:

  • Preĝejo de Sankta Mikaelo (16-a jarcento). De renesanca populara stilo, kun turo el briko kaj granda portikaro de kvin duoncirklaj arkoj sur kolonoj kun joniaj kapiteloj.
  • Ermitejo de la Soleco (Virgulino de la Soleco) (17-a jarcento), renesanca ermitejo ege ampleksa ĉe la ŝoseo de Alovera. En ties interno troviĝas figuro de la Virgulino de la Soleco skulptita de Juan Pascual Medina en 1769.
  • Preĝejo de Sankta Teresa de Jesuo, antikva preĝejo de Sankta Savinto ([[17-a jarcento]). Malfruromanika verko tipa de la montaro de Guadalajara, estis translokigita inter 1982 kaj 1987 el Alcorlo, setlejo nuntempe inundita pere de la Akvorezervejo de Alcorlo, al la kvartalo Asfain de Azuqueca por savi ĝin el la akvo.[6]
  • Gastejo de Kortina (18-a jarcento). Granda domego, starigita en la antikva setlejo Sankta Johano, kun pordego por ĉaroj kaj ampleksa korto portikara kun distribuo tipa de gastejo de la Reĝa Vojo de Madrido al Zaragozo. Ĝi troviĝis ĉe la aŭtoŝoseo A-2, en la industria zono Miralcampo, detruita en 2005 kaj finfine ne translokigita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Azuqueca en la historia [1] Arkivigite je 2017-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Decembro 2017.
  2. «Escudo». [2] Arkivigite je 2017-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Decembro 2017.
  3. CELDRÁN, Pancracio. Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa Calpe. Madrid, 2002. ISBN 84-670-0146-1
  4. VALDIVIELSO, Pedro A. La involución histórica de una ciudad moderna. Eld. Ayuntamiento de Azuqueca de Henares.. Arkivita el la originalo je 2010-09-21. Alirita 2017-12-04.
  5. RANZ YUBERO, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache ediciones. Guadalajara, 2007. ISBN 84-96236-97-8
  6. Amigos del Románico - Iglesia de Santa Teresa de Jesús. Arkivita el la originalo je 2016-08-16. Alirita 2017-12-04.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]