Peralejos de las Truchas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Peralejos de las Truchas
Peralejos de las Truchas, Guadalajara, España, 2017-05-22, DD 49.jpg
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19313
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Timoteo Madrid Jiménez1
Demografio
Loĝantaro 156  (2018) [+]
Loĝdenso 2 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 1° 55′ U40.592777777778-1.9091666666667Koordinatoj: 40° 36′ N, 1° 55′ U [+]
Alto 1 187 m [+]
Areo 70 76 km²
Situo de Peralejos de las Truchas
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Peralejos de las Truchas [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Peralejos de las Truchas [peraLEĥos delasTRUĉas] (Pirarbetoj de la Trutoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas peralejano [peralejano]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 155 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,19 loĝ/km². Sed la realaj fakta loĝantoj, varias inter 100 dum la ensemajnaj vintraj labortagoj kaj 400 aŭ plie semajnfine, feritage kaj somere.

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Peralejos de las Truchas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1187 m super marnivelo (min.:1080 msm, maks.:1701 msm)); je 177 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 94 km el Kvenko, je 109 km el Teruelo, je 36 km el Molina de Aragón. La areo de ties teritorio estas de 70,76 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°35′34″N 1°54′33″Ok.

Peralejos de las Truchas situis historie en la sudo de la Senjorio de Molina, en la teritorio Sexma de la Sierra. Geografie ĝi apartenas al la kastilia aŭ interna branĉo de la Iberia Sistemo, kaj ene de tiu branĉo ĝi troviĝas en la zono de kontakto inter la Montaro de Albarracín kaj la Montaro de Kvenko. El 1998 ĝi formas parton de la Natura Parko de Alto Tajo.

La tereno de Peralejos estas ĝenerale montara, speciale ĉirkaŭ la tri riveroj kiuj fluas tra ĝia teritorio (nome la riveroj Taĵo, Hoz Seca kaj Cabrillas, kie ekzistas rokaj ravinoj kun vertikalaj muroj de pli ol 100 metroj. La norda parto estas konstituita de la Muela Utiel, nome kontinuaĵo de la reliefoj sufiĉe ebenaj en la nordokcidento kaj izolita pro la enskatoligo de la rivera reto. La suda parto havas reliefon ĝenerale kun pliforta montara aspekto sen strukturoj tiom grandaj kiom la Muela Utiel.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Peralejos estas mediteranea, sed trenuancigita de la altitudo, kun klaraj kontinentaj influoj. La jara averaĝa precipitaĵo estas de 830 mm, kaj oni kolektas averaĝe somere (junio-julio-aŭgusto) ĉirkaŭ 120 mm. Sed kaj la jara kaj la monata precipitaĵo estas tre varia. La temperaturoj estas tre malaltaj, escepte somere, kiam ili estas mildaj (tage ĝis 30 gradoj foje, kaj nokte ĝis 9 gradoj averaĝe). La jara averaĝa temperaturo estas je ĉirkaŭ 8,6 gradoj. Neniu monato superas 19 gradojn averaĝe. En la klasigo de Allue-Andrade ĝi estas difinita kiel mediteranea subhumida klimato de tendenco centreŭropa.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Pro la transira klimato kaj abundo de montaraj medioj, la vegetaĵaro estas tre varia, kaj troviĝas specioj tipe mediteraneaj kaj specioj tipe eŭrop-siberiaj. Proksimume la duono de la municipa areo troviĝas kovrita de arbaroj, kies ĉefa specio estas la arbara pino (Pinus sylvestris), la nigra pino (Pinus nigra) kaj la fagokverko (quercus faginea), sed ekzistas ankaŭ anzinoj, tilioj, montaraj fraksenoj, montaraj ulmoj, betuloj ...

Ankaŭ la faŭno estas tre varia, kaj menciindas la rabobirdoj, kiel por ekzemplo: agloj kaj ĉefe multaj gipoj. Inter mamuloj menciindas cervoj, kapreoloj kaj vulpoj kaj inter reptilioj vipuroj kaj ŝtuparaj serpentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Peralejos de las Truchas en la mapo de la itinero sekvita de la laŭrivera lignotransportado en la rivero Taĵo. Estas bildo de la novelo de José Luis Sampedro: "El río que nos lleva".

La plej fruaj mencioj pri Peralejos de las Truchas datas de la 13-a jarcento, sed en tiu mencio jam aperas kiel loko sufiĉe loĝata, de kio oni deduktas ke la seltejo jam ekzistis antaŭe. En la municipa teritorio ekzistas restoj de antaŭromiaj setlejoj, inter kiuj kelkaj pluis ĝis la Mezepoko.

Dum la posta reloĝigo kelkaj familioj kiel la hidalgoj Arauz kiuj venis el Eŭskio setlis en la municipa teritorio kaj dediĉis sin esence al paŝtado de bovoj kaj ŝafoj. La Ermitejo de Ribagorda estas atestilo el tio. Tie estas entombigitaj posteuloj de la familio Arauz. Ankaŭ la domego de la familio Arauz en la ĉefa placo estas grava reprezentanto de la popola arkitekturo kiu datas de komenco de la 18-a jarcento.

El la komenco ĝi estis ligita al la Senjorio de Molina, ene de kiu ĝi evoluis kaj pligrandigis sian loĝantaron ĝis maksimumo de ĉirkaŭ 800 loĝantoj en la 20-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 155, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peralejos de las Truchas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peralejos de las Truchas kie oni falis al la nunaj 155.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]