Castilforte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castilforte
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro -
Politiko
Urbestro Juan Antonio Embid Calvo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 1,74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 2° 26′ U (mapo)40.558611111111-2.4308333333333Koordinatoj: 40° 34′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 995 m [+]
Areo 33,97 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Castilforte (Hispanio)
Castilforte (Hispanio)
DEC
Castilforte
Castilforte
Situo de Castilforte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castilforte [+]
vdr


Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Castilforte [kastilFORte] (Forta Kastilo, ĉar ekzistis kastelo el kiu restas nur ruinoj kaj kavaĵoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas castilfortano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 59 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,74 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Castilforte situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordorienta pinto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 995 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 33,97 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°33′31″N 2°25′51″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Castilforte naskiĝis (1713) la sciencisto kaj prestiĝa horloĝisto Diego Rostriaga, kies verkoj estis menditaj eĉ de la reĝa familio, kiam la municipo apartenis al la provinco Kvenko.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de pli ol 300 loĝantoj fine de la 19a jarcento al 59, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castilforte, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Castilforte kie oni falis al la nunaj 59.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007 2010 2013 2015
59 53 50 52 54 70 60 57

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]