Durón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Durón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Juan Ramírez García (PP)
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 5,15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 2° 43′ U (mapo)40.626388888889-2.7247222222222Koordinatoj: 40° 38′ N, 2° 43′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 23,32 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Durón (Hispanio)
Durón (Hispanio)
DEC
Durón
Durón
Situo de Durón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Durón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Durón [duRON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas duronero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 120 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,15 loĝ/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Nia Sinjorino de la Espero.

La vilaĝo kuŝas sur la kunfluo de variaj akvofluejoj tre enŝovitaj en ravinoj (kun formoj de erozio karsta, elstare la nomita ZangostaHoz Angosta (mallarĝa) kaj la Granillo de Sal (salero)), en la limo intr Alkario (subkomprenita kiel topografie, kiel altebenaĵo, krom la nomigo por la tuta komarko entera) kaj la bordo de la rivero Taĵo, en la aktualo kovrita de la Akvorezervejo de Entrepeñas kiu konstruata inundis la antikvan ponton kaj la Ermitejon de Nia Sinjorino de la Espero, kiu estis translokigita al la Olla Espesa, nome proksima insulmonto (1953).

La vegetaĵaro kaj la kultivoj estas la propraj de la kontinenta-mediteranea klimato, modera aŭ ekstrema depende de la dispono antaŭ suna (suda) aŭ malantaŭsuna (norda) de la deklivoj aŭ de la proksimeco al la rivero, kie estas kelkaj fruktarboj (ĉefe ĉerizarboj). Estas ankaŭ abandonita ateliera instalaĵo por fabrikado de puco .

Situo[redakti | redakti fonton]

Situo de Durón en la Provinco Gvadalaĥaro.

Durón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 747 m super marnivelo; je 52,4 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 171 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 109 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 556 km el Barcelono kaj je 303 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 23,32 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la reconquista de la setlejo, komence de la 12-a jarcento, la domaro de Durón apartenis al la teritorio alfoz de Atienza kaj ĝi estis ĉefurbo de unu el ties teritorioj sexmo, al kiu apartenis aliaj setlejojnuntempe pli loĝtaj, kiel la najbara Budia. La reĝo Johano la 2-a de Kastilio rompis tiun jurisdikcion la 24-an de aprilo 1437 por doni ĝin al sia konsilisto Gómez Carrillo kaj al lia edzino María, nepino de la reĝo Pedro la Kruela.

Oni konservas kelkajn blazonhavajn domojn de la 16-a al la 18-a jarcentoj, inter tiuj de Baquero de Lirueña, familio de skribistoj kiuj okupis altajn postenojn en la Santo Oficio (Inkvizicio) kaj en la juĝaj tribunaloj Audiencias, situa en la strato Mesones, 13.

Estas tradicio ke ekzistis konvento de templanoj kie nun estas la ruinoj de la Ermitejo de Sankta Domingo de Guzmán. Aliaj tradicioj aludas al supozita mirakla apero de la Dipatrino sur anzino antaŭ la lokano Fernando Villafaña en 1350, kiuo estis tialo por la konstruo de la menciita ermitejo. La aktuala ermitejo estas verko de Juan García Ochaíta (1629) kaj Pedro Villa Monchalian (1700). La paroĥa preĝejo estas ankaŭ de la 17-a jarcento kaj de stilo baroko (estas surskribaĵo en la turo de la jaro 1693[1]). Estas ankaŭ fontano kun bronzaĵo. EStas konservata ankaŭ pilorio de la 16-a jarcento.

La respondoj de la villa de Durón al la enketo nome Catastro de Ensenada (fare de la pastro José Marcos de Utrilla, Juan Tamayo, nobela urbestro, Juan Antonio Alameda, komuna urbestro kaj aliaj registoj de la municipo) konfirmas ke je 31a de julio 1752 la loĝantaro estis tre supera al tiu de la 20-a jarcento.[2]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 460 loĝantoj en 1930 al 120, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Durón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Durón kie oni falis al la nunaj 120.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La demografia evoluo el la 19-a jarcento estas la jena:[3]

Censo Fakta loĝantaro Censita loĝantaro Hejmoj
1842 ... 479 149
1857 464 ... 132
1860 426 ... 136
1877 449 426 131
1887 424 449 151
1897 417 424 143
1900 502 417 150
1910 428 422 119
1920 461 441 135
1930 417 460 115
1940 431 438 114
1950 394 427 123
1960 272 342 89
1970 131 139 46
1981 87 90 39
1991 125 117 49
2001 ... 141 62
2011 ... 118 65

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arte e historia de Durón, artikolo de Antonio Herrera Casado, Cronista Provincial, en Henares al día Boletín 0, 1985
  2. "ciento setenta y cinco vecinos estantes y habitantes en ella de ambos sexos [es decir, también las mujeres cuando estas sean cabeza de familia] y todos estados y de tres ausentes de casa abierta en ella"; "todos cuyos vecinos son seculares y cabezas de familia", "doscientas sesenta y cuatro casas y prediales, a saber ciento sesenta y tres alquiladas, treinta y seis desalquiladas y sin habitar, siete arruinadas, cincuenta y cinco bodegas y tres pajares... en el pago de la Nava, un predio rústico inhabitable".Originala dokumento de la respondoj al la katastro
  3. Instituto Nacional de Estadística[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]