Lupiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupiana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19142
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María Blanca del Río Baños (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 293  (2023) [+]
Loĝdenso 8,29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 3° 3′ U (mapo)40.611388888889-3.0519444444444Koordinatoj: 40° 37′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 775 m [+]
Areo 31,00 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Lupiana (Hispanio)
Lupiana (Hispanio)
DEC
Lupiana
Lupiana
Situo de Lupiana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lupiana [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Lupiana estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas lupianero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 257 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,29 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Lupiana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 773 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31,00 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°36′41″N 3°03′07″Ok.

Nordokcidente: Guadalajara Norde: Centenera Noriente: Atanzón kaj Guadalajara
Okcidente: Guadalajara Oriente: Valfermoso de Tajuña
Sudokcidente: Horche Sude: Horche Sudoriente: Romanones

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1569, Lupiana estis unu de la domaroj kiuj apartenis al la jurisdikcio de la Común de Villa y Tierra de Gvadalaĥaro, kiel rezulto de la procezo por reloĝado de la antikva Regno de Toledo.[1] Lupiana estis unu de la ĉefurboj de la teritorioj de la alfoz de Gvadalaĥaro. La setlejo pligraviĝos kiam en 1330 Diego Martínez de la Cámara fondis primitivan ermitejon dediĉitan al Sankta Bartolomeo, kiu estis la prakerno de la monaĥejo kiun fondis poste Fray Pedro Fernández Pecha, kiel definitiva setlejo de la naskiĝanta Ordeno de Sankta Hieronimo.[2]​ Pro tiu monaĥejo, la setlejo kreskiĝis en gravo kaj loĝantaro. Pro tio la tiam domaro de Lupiana deziris havi sian propran jurisdikcion dise de Gvadalaĥaro, procezo kiu pintis en la regado de Filipo la 2-a.

Vido de la Klostro de la Monaĥejo de Sankta Bartolomeo de Lupiana.

Ankaŭ la propra Monaĥejo de Sankta Bartolomeo estis interesata por eliri el la jurisdikcio de la alfoz de Gvadalaĥaro, tamen ne deziris resti sub la jurisdikcio de urbeto kun reĝa jurisdikcio. Pro tio ili iniciatis proceson pere kiu Lupiana disiĝus el la Común de Villa y Tierra de Gvadalaĥaro por iĝi villa, sed villa de abadengo, tio estas abatej-jurisdikcia urbeto, ĉar la postenoj de la konsilantoj estos nomumitaj de la abatejo de la monaĥejo.

Lupiana atingis loĝantaran pinton en la 1880-aj jaroj kun 714. Poste malpliiĝis kaj rekuperiĝis post la Hispana Enlanda Milito danke al la proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝis pinto de 609 loĝantoj en 1950, sed poste oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Lupiana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Lupiana kie oni falis al la nunaj 257. Kiel sekvo la konsilantaro de la urbeto starigis en sia placo jurisdikcian pilorion kun funkcio de punpilorio en 1589, kiel dirite en la surskribaĵo de la pilorio.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vido de la monaĥejo de Sankta Bartolomeo.
Preĝejo de Sankta Petro Apostolo.
  • Monaĥejo de Sankta Bartolomeo: Temas pri monaĥejo de hieronimanoj kies konstruo kiel monaĥejo mem ekis en 1474 sur ermitejo jam ekzistinta dediĉita al Sankta Bartolomeo, kiu datis de 1330.[4] Ĝi estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso kun la kategorio de monumento la 3an de junio 1931.[5] La publikigo de tiu dekreto en la oficiala gazeto "Gaceta de Madrid" okazi post unu tago, nome la 4an de junio 1931—.[5]
  • Preĝejo de Sankta Petro: Estas la preĝejo de la municipo. Konstruita en la 16-a jarcento en stilo gotika de transiro al la renesanca. Elstaras platereska portalo, en la ekstero, kaj la kasona plafono de la centra navo.
  • Pilorio: Estas en la centro de la ĉefa placo de la urbo. Starigita en la 16-a jarcento, aktuale konsistas de la jenaj partoj: poligona ŝtuparo, piedestalo, kolono kun strihava fusto, krono de kvar grifoj, piramida pinto kaj "T" kun du hokiloj.[6]
Urbodomo de Lupiana.
  • Urbodomo: Urbodomo tipe kastilia konstruita en 1766. Ties fasado konsistas de du korpusoj portikaroj, ŝtona tiu malsupra, alterne toskanaj kolonoj kun pilieroj, kaj ligna la supra kiel loĝio aŭ granda balkonaro. Pintas la turon sonoriloj kaj horloĝoj.
Pilorio aŭ punpilorio jurisdikcio en la Ĉefa Placo. 16-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PASTOR ILLANA, Eduardo (2009). 1569 Lupiana se convierte en villa. Guadalajara: Junta Comunidades de Castilla-La Mancha. p. 21.
  2. Id. 1569 Lupiana se convierte en villa. p. 22.
  3. Id. 1569 Lupiana se convierte en villa. p. 57.
  4. Ruiz Hernando, 1997, p. 271.
  5. 5,0 5,1 Ministerio de Educación, Cultura y Deporte (ed.). «Consulta a la base de datos de bienes inmuebles». [1] Konsultita la 27an de Novembro 2017.
  6. Olivier López-Merlo, Felipe Mª. Rollos y picotas de Guadalajara. Eld. Aache. Guadalajara, 1998.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ruiz Hernando, J. Antonio (1997). Los monasterios jerónimos españoles. Caja Segovia. ISBN 8489711100.
  • PASTOR ILLANA, Eduardo (2009), 1569 Lupiana se convierte en Villa, Guadalajara: Junta de Comunidades de Castilla- La Mancha.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]