Mondéjar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondéjar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19110
Retpaĝaro [4]
Politiko
Urbestro José Luis Vega
Demografio
Loĝantaro 2 839  (2023) [+]
Loĝdenso 53,67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 3° 6′ U (mapo)40.323888888889-3.1083333333333Koordinatoj: 40° 19′ N, 3° 6′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 48,43 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Mondéjar (Hispanio)
Mondéjar (Hispanio)
DEC
Mondéjar
Mondéjar
Situo de Mondéjar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mondéjar [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Mondéjar [monDEĥar] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas tre konata pro sia vinproduktado.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas mondejano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 599 loĝantoj kaj la denseco estas de 53,67 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Mondéjar situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 805 m super marnivelo; je 43 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 63 el Madrido, ŝtata ĉefurbo, tra la Koridoro de Henares. La areo de ties teritorio estas de 48,43 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°19′26″N 3°06′30″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 2 599, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Mondéjar, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Mondéjar kie oni falis, sed poste proksimeco al la centro ebligis plialtiĝon al la nunaj 2 599.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie (vinproduktado). Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria Magdala.
  • Preĝejo de Sankta Maria Magdala. Verko de Cristóbal kaj Nicolás Adonza, mikso de la stiloj gotikaj kaj renesanca, estas situa ĉe la ĉefa placo kaj posedis gravan retablon de la 16-a jarcento, kiu estis detruita dum la lasta enlanda milito kaj poste rekreita pere de popola monkolektado fine de la 20a jc., deklarita nacia histori-arta monumento la 3an de junio 1931.[1][2]
  • Ermitejo de Sankta Petro, situa ĉe la ŝoseo kaj ĉe la kazerno de la Guardia Civil.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano kaj kripto de La Judoj, situa ĉe la eksteraĵoj de la domaro.
  • Ruinoj de la konvento de Sankta Antonio. Konstruita inter 1489 kaj 1509 page de la dua grafo de Tendilla; la ruinoj ankoraŭ videblaj formis iam parton de unu de la unuaj renesancaj konstruaĵoj faritaj en Hispanio, verko de Lorenzo Vázquez. Deklaritaj Havaĵo de Kultura Intereso.[3]
  • Ruinoj de la Konvento de Sankta Antonio.
  • Lavejo Pilar (baseno).
  • Ponto Viadukto.
  • Urbodomo.
  • Restaĵoj de murego.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte (eld.). «Consulta a la base de datos de bienes inmuebles». [1]
  2. Gobierno de España (eld.). «Decreto de 3 de junio de 1931, declarando monumentos Históricos-Artísticos, pertenecientes al Tesoro Artístico Nacional, los que se indican.». Gaceta de Madrid nº 155 de 4a de junio 1931. [2] Konsultita la 28an de Novembro 2017.
  3. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte (eld.). «Consulta a la base de datos de bienes inmuebles». [3] Ministerio de Educación, Cultura y Deporte

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]